LEA-Kantaro, kolekto de proletaj, batalaj, liberpensulaj kaj popolaj kantoj.
„ Se oni volas traduki au originale verki versaĵojn, oni almenaŭ scipovu la regulojn de versfarado kaj la gramatikon de nia lingvo! Mi nur mencias la plej gravajn
erarojn. Precipe la akuzativon je la versfino la tradukintoj oftege ne atentas (komp. pĝ. 14, 16, 27f. 72), same ili intermiksas „por ke“ kun imperativo kaj „por“ kun infinitivo (20, 24, 38). Kelkajn esprimojn (17 mondorado, 28 ĝemero) oni eĉ ne komprenas. La ritmo de la poeziaĵoj kutime estas belsona (ne ĉiam, komp. pĝ. 15 „sonas pri venĝ’ horloĝbat“), la „rekantaĵo“, kiun la tekstoj tiom ofte montras, pruvas, ke ili apartenas al la politika kaj radikala poezio. Pli modernan stilon mi rimarkis en Vaŝavjanka; laŭ historia vidpunkto interesas la kanto el la milito de 1625. La tendencon de la tuta verko mi eble plej bone esprimus per la vortoj de Hagen (ĉe Geibel) Mensoga estas amo kaj vera nur malam’! Sed
laŭ mia opinio ne la spirito de Hagen, sed tiu de nova Siegfried sanigas la mondon. ”
— D-ro fil. Wolfgang Biehler, Aŭstria Esperantisto n080 (okt 1931)