Filipina serpentaglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Spilornis holospilus)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Filipina serpentaglo
Filipina serpentaglo
Filipina serpentaglo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Spilornis
Specio: S. holospilus
Spilornis holospilus
(Vigors, 1831)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ark Avilon Phil Serpent Eagle.jpg
Ark Avilon Phil Serpent Eagle

La Filipina serpentaglo (Spilornis holospilus) estas specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj kaj grupo de Serpentagloj. Ĝi estas aglo troviĝanta en la ĉefaj insuloj de Filipinoj. Ĝi estas foje traktata kiel raso de la Kresta serpentaglo (Spilornis cheela). Tiu specio troviĝas kutime en arbarklarejoj, malfermaj arbaroj kaj foje en terkultivejoj kun disaj arboj.

Ĝi estas endemio de Filipinoj. Tiu specio troviĝas en plej parto de la ĉefaj insuloj, escepte ĉe Palavano. Ili loĝas en unuarangaj kaj duarangaj arbaroj. Tiu birdo estas ofte vidata dum ŝvebo super klarejoj kaj rivervaloj. Tiu birdospecio manĝas amfibiojn, reptiliojn kaj aliajn vivintajn predojn. La Filipina serpentaglo estas distingata el aliaj specioj de serpentagloj pro la pli bone markataj punktoj de la subaj partoj kaj flugiloj.

La 18an de januaro 2008 Filipina serpentaglo estis rekuperata en arbaro de Barangay Laylaya, Besao, Monta Provinco. Ĝi suferis pro vundo de pafo en dekstra flugilo kaj damaĝon en osto (simile al birdo kaptata ĉe Lago Danum, Sagada en 2000). Alia serpentaglo rekuperata en Cordillera mortis post tri tagoj post esti alportata al zorgo de PAWB antaŭ jaroj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]