Spilornis estas genro de rabobirdoj de la familio de akcipitredoj. Ĉiuj plenkreskuloj havas malhelajn krestecajn kronojn, kaj brilajn flavajn okulojn kaj vaksaĵojn.[1] Tiuj mezgrandaj rabobirdoj troviĝas en arbaroj de suda Azio kaj estas konataj kiel serpentagloj; tiu komuna nomo estas kunhavata de la specioj de la genro Circaetus kaj de du afrikaj specioj el la genroj Dryotriorchis kaj Eutriorchis.[1]
Kiel tradicie konsiderata, estas 6 specioj en tiu genro, sed kelkaj malgrandinsulaj populacioj kiuj kutime estas inkludataj en la Kresta serpentaglo estis proponitaj kiel separataj specioj.[1]