Hinda milvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hinda milvo
Hinda milvo, ĉe Ĉalakudi, Barato
Hinda milvo, ĉe Ĉalakudi, Barato

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Haliastur
Specio: H. indus
Haliastur indus
(Boddaert, 1783)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Hinda milvoBarata milvo, Haliastur indus, estas mezgranda rabobirdo de familio Akcipitredoj kiu enhavas ankaŭ multajn aliajn rabobirdajn speciojn tagajn, kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj kaj de subfamilio de Milvenoj.

Tiu milvo estas videbla en la ĉieloj de la Hinda subkontinento, sudorienta Azio kaj ĝis tropika norda Aŭstralio, kie ĝi estas tre disvastigita kaj specio de loĝantaj birdoj. Ili troviĝas ĉefe ĉe marbordo kaj en internaj humidejoj kie ili manĝas mortintajn fiŝojn kaj aliajn predojn.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Dumfluge la rondoforma vosto kaj plenkreska plumaro estas distinga

La Hinda milvo estas alloga birdo, kiu havas helbrunan plumaron escepte blankajn kapon kaj bruston - tre videblaj kaj diferencigaj el aliaj rabobirdoj- kaj nigrajn flugilpintojn. La junuloj estas pli brunaj, sed ili povas esti diferencigitaj disde ambaŭ aziaj subspecioj de Nigra milvo (loĝanta kaj migranta) pro pli pala aspekto, pli mallongaj flugiloj kaj pli ronda vosto. La pala makulo de subflugiloj propra de milvoj estas pli longeca ol ĉe la specioj de la genro Milvus kaj ĉar pli kontrasta iom separata el tiu de la buteoj de la genro Buteo.

Beko de Haliastur montrante la karakteran cirklan nastruon

La Hinda milvo estas ĉirkaŭe samgranda kiel la Nigra milvo (Milvus migrans) kaj havas tipan milvecan flugmanieron, kun angulecaj flugiloj, sed ties vosto estas rondoforma malkiel tiuj de la specioj Milvus, nome la Ruĝa milvo kaj la Nigra milvo, kiuj havas pli forkoformajn vostojn. .[1] La du genroj estas tamen tre proksimaj.[2]

La alvoko estas miaŭeca kijiŭ.[1]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Hinda milvo estis unuafoje priskribata de la nederlanda naturalisto Pieter Boddaert en 1783. Oni agnoskis kvar subspeciojn:

  • indus (Boddaert, 1783) troviĝanta en Suda Azio
  • flavirostris Condon & Amadon, 1954, troviĝanta en la Salomonoj
  • girrenera (Vieillot, 1822) troviĝanta en Nov-Gvineo, Bismarkoj kaj Aŭstralio
  • intermedius Blyth, 1865, troviĝanta en la Malaja Duoninsulo kaj en la insuloj Sundoj, Sulaveso kaj Filipinoj

Distribuado kaj statuso[redakti | redakti fonton]

Nematurulo

Tiu orientalisa kaj aŭstralazia specio estas familiara vidaĵo en la ĉieloj de Srilanko, Barato, Pakistano, Bangladeŝo, kaj sudorienta Azio kaj tiom suden kiom ĝis Novsudkimrio, Aŭstralio, tra kiuj regionoj ĝi estas disvastigata kaj specio de loĝantaj birdoj. Ili plenumas sezonajn movojn asocie kun pluvo en kelkaj partoj de siaj teritorioj.[3]

Ili videblas ĉefe en ebenaĵoj sed povas foje ĉeesti super 5000 futoj en Himalajo.[4]

Ĝi estis taksita kiel Malplej Zorgiga en la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Tamen la specio estas malpliiĝanta en kelkaj partoj kiaj Javo.[5]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Boonooroo, Sudorienta Kvinslando, Aŭstralio

La reprodukta sezono en Suda Azio estas el decembro al aprilo.[6] En suda kaj orienta Aŭstralio, ĝ estas el aŭgusto al oktobro, kaj el aprilo al junio en la nordo kaj okcidento.[7] La nestoj estas konstruataj el malgrandaj branĉetoj kaj bastonetoj kun interna ujo kovrata el folioj, kaj povas esti lokigitaj en variaj arboj, ofte ĉe akvo ekzemple mangrovoj.[7] Ili montras konsiderindan fidelon al nestolokoj en la sama areo jaron post jaro. En kelkaj raraj kazoj ili nestis surgrunde sub arboj.[8][9] La ino demetas 2 blankecajn aŭ bluecblankecajn ovoformajn ovojn kiuj estas 52 x 41 mm. Ambaŭ gepatroj partoprenas en la nestokonstruo kaj manĝigado, sed oni sugestas, ke nur la ino partoprenas en la kovado, kies periodo daŭras ĉirkaŭ 26 aŭ 27 tagojn.[10]

Ili manĝas ĉefe kadavraĵojn.

Ĝi estas ĉefe kadavromanĝanto, kiu manĝas ĉfe mortintajn fiŝojn kaj krabojn, ĉefe ĉe humidejoj kaj marĉoj[6] sed foje ĉasas vivantajn predojn kiaj leporoj kaj vespertoj.[11] Ili povas ankaŭ turni sin al kleptoparazitismo kaj klopodi ŝteli predon el aliaj birdoj.[12] Foje oni registris eĉ raran kazon de birdo manĝanta mielon el abelujo de Apis florea.[13]

Junuloj povas dediĉi sin al luda kutimaro, nome faligo de folioj kaj klopodo kapti ilin dumfluge.[14] Dum fiŝkaptado super akvo, ili povas foje surakviĝi sed kapablas naĝi kaj surteriĝi sen granda peno.[15]

Ili ripozas komunume sur grandaj kaj izolataj arboj kaj oni vidis eĉ ĝis 600 en unu nura loko.[16]

Ili povas ĉikani pli grandajn rabobirdojn kiaj la agloj de la genro Aquila. En kelkaj kazoj kiam la Hindaj milvoj ĉikanis ekzemplerojn de Stepaglo (Aquila rapax), ili estis atakitaj kaj vunditaj aŭ eĉ mortigitaj.[17]

Oni registris nombron de ektoparazitaj laŭsoj de la genroj Kurodaia, Colpocephalum kaj Degeeriella.[18]

En kulturo[redakti | redakti fonton]

Nematurulo kun fiŝo ĉe la lago Poĉaram, Andra-Pradeŝo, Barato.

Konata kiel elang bondol en Indonezio, la Hinda milvo estas la oficiala simbola birdo de ĉefurbo Ĝakarto. En Barato ĝi estas konsiderata kiel samtempa reprezentaĵo de Garudo, la sankta birdo de Viŝnuo. En Malajzio, nome la insulo Langkawi nomiĝas laŭ la birdo ('kawi' aludas al okreca ŝtono uzata por ornami potarojn, kaj reference al la birda ĉefa plumarkoloro).

Fabelo el centro de insulo Bougainville rakontas kiel patrino lasis sian bebon sub bananarbo dum ĝardenado, kaj la bebo flosis en ĉielon kriante kaj transformata en Kaa'nang, la Hinda milvo, kaj ties kolumo iĝis la birdaj plumoj.[19]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (2005) Birds of South Asia: The Ripley Guide. Volume 2. Smithsonian Institution and Lynx Edicions.
  2. (2000) “Advances in the molecular systematics of African Raptors”, Raptors at Risk. WWGBP/HancockHouse, p. 135–147.
  3. Hill,LA (1966). “Heralders of the monsoon”, Newsl. for Birdwatchers 6 (8), p. 6–7. 
  4. Dodsworth,PTL (1912). “Extension of the habitat of the Brahminy Kite (Haliastur indus)”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 21 (2), p. 665–666. 
  5. (1993) “Decline of the Brahminy Kite Haliastur indus on Java”, Forktail 8, p. 83–88. 
  6. 6,0 6,1 Whistler, Hugh. (1949) Popular Handbook of Indian Birds. Gurney and Jackson, p. 370–371.
  7. 7,0 7,1 Beruldsen, G. (2003) Australian Birds: Their Nests and Eggs. Kenmore Hills, Qld: self, p. 200. ISBN 0-646-42798-9.
  8. (1994) “Site-fidelity to the unusual nesting site of Brahminy Kite Haliastur indus (Boddaert)”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 91 (1), p. 139. 
  9. (1992) “Unusual nesting site of Brahminy Kite Haliastur indus”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 89 (1), p. 117–118. 
  10. Ali, S & S D Ripley. (1978) Handbook of the birds of India and Pakistan, 2‑a eldono 1, Oxford University Press, p. 230–232.
  11. (1992) “Brahminy Kite Haliastur indus (Boddaert) preying on bats”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 89 (3), p. 367. 
  12. Kalsi, R S & Rahul Kaul (1992). “Kleptoparasitism by Brahminy Kite on Purple Herons”, Newsletter for Birdwatchers 32 (12), p. 8. 
  13. Nayak, Geetha (1999). “Brahminy Kite feeding on honey from an active bees hive”, Newsletter for Birdwatchers 39 (3), p. 52. 
  14. Neelakantan,KK (1953). “Juvenile Brahminy Kites (Haliastus indus) learning things the modern way”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 51 (3), p. 739. 
  15. Prater,SH (1926). “Brahminy Kite Haliastur indus swimming”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 31 (2), p. 526. 
  16. Foulkes,R (1905). “A congregation of Brahminy Kites Haliastur indus”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 16 (4), p. 757. 
  17. (1992) “Eastern Steppe Eagle Aquila rapax nipalensis Hodgson killing mobbing Brahminy Kite Haliastur indus (Boddaert) at Pt. Calimere Wildlife Sanctuary, Tamil Nadu”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 89 (2), p. 247–248. 
  18. Emerson KC & R A Ward (1958). “Notes on Philippine Mallophaga. I. Species from Ciconiiformes, Anseriformes, Falconiformes, Galliformes, Gruiformes and Charadriiformes”, Fieldiana Zoology 42 (4). 
  19. Hadden, p. 244

Cititaj tekstoj[redakti | redakti fonton]

  • Hadden, Don. (2004) Birds and Bird Lore of Bougainville and the North Solomons. Alderley, Qld: Dove Publications. ISBN 0-9590257-5-8.

Aliaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Jayabalan,JA (1995) Breeding ecology of Brahminy Kite Haliastur indus in Cauvery Delta, south India. Ph.D. Dissertation, Bharathidasan University. Mannampandal, Tamil Nadu.
  • Raghunathan,K (1985) Miscellaneous notes: a peculiar feeding habit of Brahminy Kite. Blackbuck. 1(3), 26-28.
  • Jayakumar,S (1987) Feeding ecology of wintering Brahminy Kite (Haliastur indus) near Point Calimere Wildlife Sanctuary. M.Sc. Thesis, Bharathidasan University, Tiruchirapalli.
  • Hicks, R. K. 1992. Brahminy Kite Haliastur indus fishing? Muruk 5:143-144.
  • van Balen, B. S., and W. M. Rombang. 2001. Nocturnal feeding by Brahminy Kites. Australian Bird Watcher 18:126.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]