Madagaskara maraglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Haliaeetus vociferoides)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Madagaskara maraglo
Madagaskara maraglo
Madagaskara maraglo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Haliaeetus
Specio: H. vociferoides
Haliaeetus vociferoides
(Des Murs, 1845)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Kapo

La Madagaskara fiŝaglo (Haliaeetus vociferoides[1]) aŭ Madagaskara maraglo (por distingi ĝin el la fiŝagloj de la genro Ichthyophaga), estas granda rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn dumtagajn rabobirdojn kiaj la milvoj, la buteojn kaj la cirkuojn. La teritorio de tiu aglo estas ene de la Madagaskaraj sekaj deciduaj arbaroj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas mezgranda maraglo, 70–80 cm longa kaj kun enverguro de 200 cm. La korpo kaj flugiloj estas malhelbrunaj, kun helbruna kapo kaj blanka vosto; la beko estas nigreca kun pli pala bazo, kaj la kruroj estas palgrizaj.

Maskloj pezas 2.2 al 2.6 kg, dum la iom pli grandaj inoj pezas 2.8 al 3.5 kg.[2]

Ties plej proksima parenco estas la Afrika fiŝaglo, Haliaeetus vocifer. Kune ili formas distingan speciparon de maragloj, kiuj separiĝis tuje post la diverĝo de la genro; tiuj havas la praulajn malhelajn bekon, piedojn kaj okulojn, sed malkiel aliaj specioj de Haliaeetus, ili ĉiam havas almenaŭ parte blankajn vostojn, eĉ junuloj. Kiel ĉe aliaj maraglaj speciparoj, unu specio (la Madagaskara fiŝaglo ĉikaze) havas flavecbrunan kapon, dum la alia havas blankan kapon (la Afrika maraglo).

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estas endemia de Madagaskaro, kie ĝi survivas en malaltaj nombroj laŭlonge de la okcidenta marbordo. La ĉefaj minacoj al ties reprodukta habitato estas senarbarigo, grunderozio kaj disvolvigo de humidejoj kiel rizkampoj. Ĝi estas ankaŭ en rekta konkurenco kun homoj por fiŝodisponeblo.

Tiu specio estas konsiderata limigita el nordokcidenta marbordo de Madagaskaro norde de Morondava.[3]: La ĉefa loko por la populacio laŭ la Media Programo de Unuiĝintaj Nacioj estas en la regiono de Analova; 20 al 25 reproduktaj paroj estis tie dum la 1980-aj jaroj. Pli ĵusa studo de Garbutt kaj Hogan informis pri pli malgranda koncentro de almenaŭ tri reproduktaj paroj en la Arbaro Anjajavy laŭlonge de la Hinda Oceano, kie kelkaj riveroj enfluas norde de Anjajavy.[4] Totala populacio ĉirkaŭkalkulita el Unuiĝintaj Nacioj kaj el Grambo [5] situigas la tutmondan populacion de tiu specio je ĉirkaŭ 40 reproduktaj paroj; laŭ Grambo tiu birdo povus esti unu el la plej raraj birdoj en la planedo. Aliaj studoj inter 1991 kaj 1995 registris almenaŭ 222 plenkreskuloj el 105 lokoj, kun ĉirkaŭkalkulitaj 98 reproduktaj paroj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Etimologio: Haliaeetus, nova latino por "maraglo". vociferoides, el latina vocifer, la specia nomo de la Afrika fiŝaglo + -oides, "simila al". Tio estas aludo al rimarkindaj krialvokoj kiujn ripoze ili elsendas kun kapo malantaŭen super la dorso, kio inter maragloj okazas nur ĉe tiu ĉi specio kaj ankaŭ ĉe la afrika specio.
  2. Madagascar fish-eagle - Haliaeetus vociferoides. ARKive. Arkivita el la originalo je 2012-05-29. Alirita 2010-03-22. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-05-29. Alirita 2011-06-16.
  3. United Nations Environment Programme: Madagascar Fish Eagle. unep-wcmc.org (2007-05-22). Arkivita el la originalo je 2010-05-03. Alirita 2010-03-22. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-05-03. Alirita 2011-06-16.
  4. Nick Garbutt, C. Michael Hogan, Hilton Hastings, Wendy Pollecutt, Tahiana Andriaharimalala (2006-05-12) Anjajavy, the village and the forest. LuminaTechnologies.org. Lumina Technologies. Alirita 2010-03-22. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-05-28. Alirita 2011-06-16.
  5. Rebecca L. Grambo, "Eagles" (1.000.000.00bc) Published by Voyageur Press, Inc.
Referencoj


Cititaj verkoj