Longvosta akcipitro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Urotriorchis macrourus)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Longvosta akcipitro
Longvosta akcipitro
Longvosta akcipitro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Urotriorchis
Urotriorchis macrourus
(Hartlaub, 1855)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Longvosta akcipitro (Urotriorchis macrourus) estas rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu inkludas ankaŭ multajn dumtagajn rabobirdojn kiaj milvoj, agloj kaj cirkuoj. Ĝi estas la nura membro de la genro Urotriorchis.[1]

Ilustraĵo

Tiu akcipitredo loĝas en tropikaj pluvarbaroj de okcidenta kaj centra Afriko. Ĝi havas enverguron de 81-90 cm kaj totalan longon de 56-65 cm, inklude la voston de 30-37 cm.[1] Inoj estas ĉirkaŭ 15% pli grandaj ol maskloj.[1]

La Longvosta akcipitro ĉefe manĝas sciurojn kaj malgrandajn birdojn; ili povas ankaŭ ĉasi kokojn en la vilaĝoj proksimaj al arbaroj. Ili mortigas predon per rompo de kolo.

La reprodukta sezono okazas en julio kaj aŭgusto, kiam la paro konstruas neston en alta arbo. Oni scias malmulte pri nestado kaj reproduktado.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

"Uro-" estas greka vorto "vosto",[2] kaj "triorchis" signifas tipon de akcipitro supozeble kun tri testikoj—por pliaj detaloj vidu artikolon Eutriorchis. "Macro-" estas greka vorto por "longa",[2] kaj tiele macrourus signifas "longvosta", kiel ĉe al komuna nomo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Ferguson-Lees & Christie (2001). Raptors of the World. Christopher Helm, London. ISBN 0-7136-8026-1
  2. 2,0 2,1 Williams, Tim (2005), A Dictionary of the Roots and Combining Forms of Scientific Words, Lulu.com, (ISBN 978-1-4116-5793-9)