Doria akcipitro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Megatriorchis)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Doria akcipitro
Doria akcipitro
Doria akcipitro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Megatriorchis
Specio: M. doriae
Megatriorchis doriae
(Salvadori & D'Albertis, 1875)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Doria akcipitro, Megatriorchis doriae, estas rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kaj la ununura membro de la genro Megatriorchis.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝis 69 cm longa, ĝi estas inter la plej grandaj akcipitroj en larĝa senco. Ĝi estas grizecbruna kun nigrastriaj krono kaj supraj partoj, blankecaj subaj partoj, nigra strio malantaŭokula, malhelbrunaj irisoj, nigreca beko kaj verdecflavaj kruroj. Ambaŭ seksoj estas similaj. La ino estas iom pli granda ol la masklo.

La Doria akcipitro estas endemia de pluvarbaroj de malaltaj teroj de Novgvineo kaj de la insulo Batanta ĉe Okcidenta Nov-Gvineo. La dieto konsistas ĉefe el birdoj, inklude la specion de la Malgranda paradizbirdo, kaj aliajn malgrandajn animalojn.

Konservostatuso[redakti | redakti fonton]

Pro pliiĝanta habitatoperdo, la Doria akcipitro estis pritaksata kiel Preskaŭ Minacata en la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Ĝi estas listita en la Apendico II de CITES.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

En la genronomo, "Mega-" estas la greka vorto por "granda". "Triorchis" estas greka por tipo de akcipitro supozeble havanta tri testikojn—vidu artikolon pri Eutriorchis por pliaj detaloj. La specia scienca nomo rememoras la italan naturaliston Giacomo Doria.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]