Mallongvosta buteo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Buteo brachyurus)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Mallongvosta buteo
Mallongvosta buteo, malhela morfo, nematura masklo
Mallongvosta buteo, malhela morfo, nematura masklo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Buteo
Specio: B. brachyurus
Buteo brachyurus
(Vieillot, 1816)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

La Mallongvosta buteoLarĝvosta buteo, laŭ la latina scienca nomo (Buteo brachyurus), estas amerika rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu inkludas ankaŭ aglojn kaj vulturojn. Kiel membro de la genro Buteo, ĝi ne estas akcipitro spite komunaj nomoj en kelkaj lingvoj. La Blankagorĝa buteo (B. albigula) estas proksima parenco kaj estis iam inkludata en la specion B. brachyurus.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Mallongvosta buteo estas malgranda buteo, ĉirkaŭ 40 cm longa kun enverguro de 90 cm. Maskloj averaĝe estas 400 g pezaj kaj inoj ĉirkaŭ 500 g, sed la grandodiferenco estas pli malgranda ol ĉe plej rabobirdoj kaj ambaŭ seksoj estas nedistingeblaj en naturo. Ĝi havas larĝajn rondoformajn flugilojn, kies pintoj estas kurbaj supren dum ŝvebado, kaj la larĝa vosto estas spite la alternativa komuna nomo de averaĝa longo inter buteoj proporcie al la korpo. Ties alvoko estas altatona krio simila al tiuj de aliaj buteoj. La beko estas malhelgriza kaj tre akrapinta, krom kiel kutime inter rabobirdoj hokoforma. La vaksaĵoj estas flavaj, kaj same la kruroj. La okuloj estas malhelbrunaj.

Unu el la plej interesaj aferoj pri tiu birdo estas la melanisma "nigra" fazo - tiu specio povas esti el du koloraj morfoj, sen intermezoj. La malhela formo hegemonias en Florido, kie ĝi estas konata kiel "malgranda nigra buteo". La hela formo estas komuna ie ajn en la teritorioj de la specio. En plej de nordamerikaj buteoj – ekz. la Ruĝvosta buteo (B. jamaicensis) kaj la Svainsona buteo (B. swainsoni) – oni konas melanismajn individuojn, kvankam tute nigraj plumaroj estas kompare raraj. Nur ĉe la nordamerika populacio de Buteo brachyurus ŝajne ĝi estas la hegemonia formo.

Plenkreskulo de la hela morfo havas malhelbrunajn suprajn partojn. La subaj partoj estas blankaj, escepte ke vosto kaj flugilplumoj estas grizaj malhele striecaj. Nematurulo estas simila al plenkreskulo sed ties vizaĝo estas strieca pli ol blanka, kaj la vostobendoj estas de simila larĝo, dum plenkreskulo havas larĝan zonon ĉe la vostopinto.

Plenkreskulo de la malhela morfo havas nigrecbrunajn suprajn partojn kaj subajn partojn, krom vosto kaj flugilplumoj, kiuj estas grizaj malhele striecaj kiel ĉe la hela morfo sed eble kun pli malhela grizo. Junulo havas la saman vostobildon kiel la nematurulo de hela morfo, kaj la subaj partoj estas punktecaj je blanko

Dumlonge oni pensis, ke la malhela fazo de tiu birdo estas distinga specio Buteo fuliginosus. Ekzemple kiam Robert Ridgway studis la Larĝvostan buteon kolektita ĉe Oyster Bay, Kantono Lee (Florido) de W. S. Crawford la 28an de januaro de 1881, la demando ĉu la nigraj birdoj estis de la sama specio kiel la helaj ne estis ankoraŭ solvita.[1]

Teritorio kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

La Mallongvosta buteo reproduktiĝas en tropika kaj subtropika Ameriko el sudorienta Brazilo kaj norda Argentino norde tra Centrameriko al norda Meksiko, same kiel al suda Florido, Usono. Tiu neotropisa specio estas ĝenerale troviĝanta sub ĉ. 2,000 m super marnivelo kaj plej komuna sub ĉ. 1,400 m. Ĝi estas anstataŭata de la Blankagorĝa buteo (B. albigula) en Andoj de suda Kolombio kaj suden al centra Argentino kaj Ĉilio; la Mallongvosta buteo troviĝas en la Cordillera Central kaj en la Cordillera Occidental de Kolombio, dum B. albigula loĝas suden de tiuj lokoj.[2] Oni konas nur, ke la B. brachyurus estas la tutan jaron specio de loĝantaj birdoj escepte plej de la populacio de Florido kiu migras vintre al suda pinto de la ŝtato, inklude la rifoj de Florido.

Plej el tio konata pri ties natura historio estis studata el la florida populacio, kaj povus ne esti aplikebla al birdoj de la sudaj teritorioj de la specio. Ĝenerale tiu specio estas asocia kun arbaroj, ofte ĉe akvo.

Ili ŝajne manĝas malgrandajn birdojn. La Mallongvosta buteo ĉasas per ŝvebado, ofte ĉe la bordoj inter arbaraj kaj malfermaj areoj. Ofta manovro estas "kajtado" – nome halti, dum la birdo iras laŭ la vento, per senmovaj flugiloj. Ĝi tipe atakas predon per preskaŭ vertikala flugofalo, foje paŭze kaj poste sekve suben per "ŝtupareca" maniero. Tipa predo gamas el Paruliedoj al Kolinoj (Colinus) laŭ grando. En Florida, ikteredojs – nome la Ruĝaflugila agelajo (Agelaius phoeniceus) kaj la Orienta sturnelo (Sturnella magna) – formas la kernon de la predaro. Ili manĝas ankaŭ kelkajn ranojn, lacertojn, grandajn insektojn, same kiel eventualajn malgrandajn mamulojn, kiaj roduloj. Inter la plej pezaj konstatitaj predoj estas junaj ekzempleroj de Blankatufa simio (Callithrix jacchus) kaj similaj malgrandaj simioj; tiuj ŝajne ne formas gravan predokvanton tamen kaj estas kaptataj nur kiam oportuno prezentiĝas.[3]

Ili konstruas grandan neston el bastoneteroj en arbo; en Florido la Marĉa taksodio (Taxodium distichum) estas “populara” nestarbo de la Mallongvosta buteo. La ino demetas 1–3 ovojn ĉiun ovodemetadon; tiuj estas blankaj, kutime kun malhelaj punktoj kaj makuletoj.

La Mallongvosta buteo estas nekomuna kaj nur loka en plej parto de siaj teritorioj. Sed pro ampleksa etendo de loĝado, ĝi ne estas konsiderata minacata fare de IUCN.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ridgway (1881)
  2. Krabbe et al. (2006)
  3. de Lyra-Neves et al. (2007)
  4. BLI (2008)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (BLI) (2008). Buteo brachyurus. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 16a Novembro 2008.
  • de Lyra-Neves, Rachel M.; Oliveira, Maria A.B.; Telino-Júnior,Wallace R. & dos Santos, Ednilza M. (2007): Comportamentos interespecíficos entre Callithrix jacchus (Linnaeus) (Primates, Callitrichidae) e algumas aves de Mata Atlântica, Pernambuco, Brasil [Interspecia kutimaro inter Callithrix jacchus (Linnaeus) (Callitrichidae, Primates) kaj kelkaj birdoj de la Atlantika Arbaro, Pernambuko, Brazilo]. Revista Brasileira de Zoologia 24(3): 709–716 [Portugale kun angla resumo]. COI:10.1590/S0101-81752007000300022 PDF fulltext.
  • Hilty, Steven L. (2003): Birds of Venezuela. Christopher Helm, London. ISBN 0-7136-6418-5
  • Niels Krabbe; Flórez, Pablo; Suárez, Gustavo; Castaño, José; Arango, Juan David & Duque, Arley (2006) The birds of Páramo de Frontino, western Andes of Colombia. Ornitologıá Colombiana 4: 39–50 [Angla kun hispana resumo]. PDF plena teksto
  • Miller, Karl E. & Meyer, Kenneth D. (2004): A Closer Look: Short-tailed Hawk. Birding 36(5): 478-487
  • Ridgway, Robert (1881): [Little black hawk collected in Florida]. Bulletin of the Nuttall Ornithological Club 6: 207-214.