Stepaglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Stepaglo
Stepaglo, ĉe Naturparko Tripsdrill, Germanio
Stepaglo, ĉe Naturparko Tripsdrill, Germanio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Aquila
Specio: A. nipalensis
Aquila nipalensis
(Hodgson, 1833)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Migrado  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La Stepaglo (Aquila nipalensis ) estas granda rabobirdo. Kiel ĉiu aglo, ĝi apartenas al familio Akcipitredoj, kiu enhavas ankaŭ aliajn tagajn rabobirdajn genrojn, kiel cirkuoj, milvoj, akcipitroj, ktp. Iam ĝi estis konsiderata kiel tutrilata al nemigranta birdo Rabaglo, Aquila rapax, kaj ambaŭ formoj estis pritaktataj kiel komunaj (subspecioj de la sama specio). Tamen, DNA studoj kaj diferencoj en konduto kaj ekologio, plumaro, anatomio kaj morfologio (Clark, 1992; Olson, 1994; Sangsteret al., 2002) pruvis, ke tiuj birdoj estas du apartaj specioj kaj ili ne estas eĉ la plej proksimaj samfamilianoj. Tamen la du molekulaj studoj baze sur malgrandaj nombroj de genoj kvankam interkonsentis, ke temas pri apartaj specioj, ne samopinias pri kiom proksime ili rilatas.[1]

    Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

    La Stepaglo (Aquila nipalensis ) reproduktiĝas el Rumanio orienten tra suda Rusio kaj la stepoj de centra Azio ĝis Mongolio. La eŭropaj kaj centraziaj birdoj vintras en Afriko, kaj la pli orientaj birdoj en Barato. Eblas vidi dum migrado grandaj nombroj en kelkaj lokoj kiaj Ĥare en Nepalo dum migrado. Ĝis tiom multe kiom 15.3 birdojn por horo dum oktobro kaj novembro oni kalkulis.[2]

    Ili okupas malfermajn mediojn plej ofte sekajn, kiel dezertoj, stepoj aŭ savanoj.

    Aspekto[redakti | redakti fonton]

    Kaptita Stepaglo
    Thumamah, Saŭdarabio 1993

    Temas pri granda aglo kiu longas ĉirkaŭ 62–81 cm kaj havas enverguron de 165–200 cm. Ili pezas el 2,4 kg ĝis 4,9 kg ĉe la inoj kiuj estas iomete pli grandaj kaj pezaj ol la maskloj (2–3,5 kg), sed ne facilas diferencigi ilin. Ĝi havas malhelbrunajn suprajn partojn kaj nigrecan flugilplumaron kaj voston. Dum ripozo tiu nigreca parto en la flugiloj videblas kiel du nigrecaj strioj -la suba pli larĝa- inter du strioj ĉu flavaj ĉu helbrunaj. Dum flugo videblas ĉefe la suba pli larĝa strio inter du mallarĝaj helaj -preskau blankaj- strioj. Tiu specio estas pli granda kaj bruna ol la Rabaglo kaj havas palan gorĝon, kion ne havas tiu lasta.

    Junuloj estas malpli kontrastaj ol plenkreskuloj, sed ambaŭ montras ampleksan variecon en plumarkoloro.

    Estas du subspecioj: A. n. nipalensis, pli granda kaj malhela, en orienta Azio el Altajo kaj Tibeto ĝis Manĉurio kaj la eŭropa kaj centrazia A. n. orientalis el Rumanio kaj Rusio ĝis lago Bajkalo kaj Kazaĥio. Nur en Eŭropo temas pri ĉirkaŭ 25.000 paroj.

    Reproduktado[redakti | redakti fonton]

    Aquila nipalensis - MHNT

    Temas pri birdo kiu faras neston el bastonetoj en arboj, arbustoj aŭ eĉ surgrunde. La ino demetas el 1 ĝis 3 ovojn, malofte 4. Kovado daŭras ĉirkaŭ 45 tagojn. La ido elnestiĝas post 60 tagoj kaj estas zorgotaj de la gepatroj dum unu monato kaj duono.

    Kutimoj[redakti | redakti fonton]

    Ili manĝas grandan kvanton de freŝa tuttipa viando, sed ĉefe de etaj mamuloj kiaj ratoj kaj aliaj roduloj ĝis grando de kunikloleporo, reptilioj kiel serpentoj, insektoj kaj birdoj ĝis grando de perdriko. Ili manĝas ankaŭ kadavraĵojn -ofte kun vulturoj- kaj povas forrabi predojn de aliaj rabobirdoj. Kutime predas per malalta flugo. Kiel ĉe aliaj specioj la Stepaglo havas kropon en sia gorĝo kiu permesas ĝin stoki manĝon dum kelkaj horoj antaŭ movi ĝin al stomako.

    La voĉo estas korveca bojado kaŭ-kaŭ-kaŭ, sed ĝi estas plej ofte silentema birdo, escepte dum pariĝadaj ceremonioj.

    Tiu palearktisa specio estas la nacia animalo de Egiptio.

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-09-26. Alirita 2011-09-19.
    2. DeCandido, R., Allen, D., Bildstein, K.L. (2001) The migration of Steppe Eagles (Aquila nipalensis) and other raptors in central Nepal, autumn 1999. Journal of Raptor Research. 35(1):35-39
    • BirdLife International (2004). Aquila nipalensis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006. Kriterioj kial tiu specio estas Malplej Zorgiga.
    • Clark, W. S. (1992): The taxonomy of Steppe and Tawny Eagles, with criteria for separation of museum specimens and live eagles. 'Bulletin of the British Ornithologists' Club 112: 150–157.
    • Olson, Storrs L. (1994): Cranial osteology of Tawny and Steppe Eagles Aquila rapax and A. nipalensis. Bulletin of the British Ornithologists' Club 114: 264–267.
    • Sangster, George; Knox, Alan G.; Helbig, Andreas J. & Parkin, David T. (2002): Taxonomic recommendations for European birds. Ibis 144(1): 153–159. COI:10.1046/j.0019-1019.2001.00026.x PDF plena teksto Arkivigite je 2019-09-13 per la retarkivo Wayback Machine
    • Svensson, Lars (1987) Underwing pattern of Steppe, Spotted and Lesser Spotted Eagles, pp. 12–14 in International Bird Identification: Proceeedings of the 4th International Identification Meeting, Eilat, 1st - 8th November 1986 International Birdwatching Centre Eilat

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]