Afrika akcipitro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Accipiter tachiro)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Afrika akcipitro
Afrika akcipitro
Afrika akcipitro

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Accipiter
Specio: A. tachiro
Accipiter tachiro
(Daudin, 1800)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Afrika akcipitroTaĉiro (Accipiter tachiro) estas taga rabobirdo el familio Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj.

Konsiderate laŭ la Handbook of the Birds of the World, ĝi troviĝas en granda parto de subsahara Afriko kaj kun teritorioj pli orientaj kaj sudaj ol tiuj de la proksima parenco nome la Ruĝbrusta akcipitro, nome en Angolo, Bocvano, Burundio, Centrafrika Respubliko, Demokratia Respubliko Kongo, Eritreo, Etiopio, Kenjo, Malavio, Mozambiko, Namibio, Ruando, Somalio, Somalilando, Sudafriko, Sudano, Tanzanio, Ugando, Zambio kaj Zimbabvo. Ĝi estas ofte konsiderata samspecifa kun la Ruĝbrusta akcipitro de okcidenta kaj centra Afriko (BirdLife International 2007).

Ĝi estas birdo kun helgriza kapo, malhelgrizaj supraj partoj, kiel la Ruĝbrusta akcipitro, sed kun griza vaksaĵo anstataŭ flava; la iriso kaj kruroj ja estas same flavaj. Krome en blankaj subaj partoj (eĉ ĉe femuroj) estas horizontala malhelbruna strieco dum la suba ventro estas tutblanka senstrieca.

Referencoj[redakti | redakti fonton]