Viŝnuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Viŝnuo

hindua dio • legenda figuro
Patro
Patrino
Vâhana Garudo
Atributoj

Sudarŝana Ĉakro,
Kaŭmodakio

Nuptopartnero Lakŝmio
Idaro
Aliaj nomoj
vdr

Viŝnuo (en IAST-transskribo, viṣṇu, en Nagario विष्णु) estas formo de dio en hinduismo. En la koncepto Trimurtio (foje nomata la Hinduista Triunuo), ĝi estas la dua aspekto de dio, kun Brahmao kaj Ŝivo.

Konata kiel la Konservanto, ĝi estas identigata kun siaj avataroj aŭ enkarniĝoj, speciale Kriŝno kaj Ramo.

La Dek Enkarniĝoj (sanskrite: दशावतार, daśāvatāra) estas la dek ĉefaj enkarniĝoj de Viŝnuo, la hindua dio de konservado. Oni diras ke Viŝnuo malsupreniras en formo de enkarniĝo por restarigi la kosman ordon.

Kurma (sanskrite कूर्म; Kūrma, laŭvorte testudo) estas la dua avataro de Viŝnu. Kali estas la 10a kaj fina avataro de Viŝnu.