Kali (demono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kali
mita persono
Verko Kalki Purana
Bagavata Purano
Vishnu Purana
Mahabarato
Informoj
Sekso vira
Gefratoj Durukti
Edzo/Edzino Durukti • Alakshmi
vdr

Por Hinduoj, Kali (en nagario: कलि, IAST: kali, kun ambaŭ vokaloj mallongaj; el la radiko "kad", 'sufero, damaĝo, timo, konfuzo') estas la reganta senjoro de la Kaliĝuga epoko kaj nemezo de Kalki, la 10a kaj fina avataro de la Hinduisma Dio Viŝnu.

Kali, pentrita de Raja Ravi Varma.

Laŭ la Mahabarato, la gandharva Kali iĝis ĵaluza kiam li venis malfrue al la nupto de la Princino Damajanto kaj malkovris, ke ŝi estis malatentinte la diaĵoj Indro, Agnio, Varuno kaj Ĝama (kaj laste lin mem) por elekti Nala kiel sia edzo.

Kali veturis al la regno de Nala kaj tie atendis dekdu longajn jarojn por la taŭga momento. Ĉar Nala estis iĝanta nepura ĉar ne lavis siajn piedojn antaŭ siaj preĝoj, Kali povis sorĉi sian animon. Kali tiam aperis antaŭ Puŝkaro kaj invitis lin ludi je ĵetkuboj kun sia frato.