La Dek Enkarniĝoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Pentraĵo de 19-a jarcento pri la enkarniĝoj de Viŝnuo fare de Raja Ravi Varma.

La Dek Enkarniĝoj (sanskrite: दशावतार, daśāvatāra) estas la dek ĉefaj enkarniĝoj de Viŝnuo, la hindua dio de konservado. Oni diras ke Viŝnuo malsupreniras en formo de enkarniĝo por restarigi la kosman ordon.

La listo varias de sekto al sekto, kaj de regiono al regiono. La plimulto de listoj enhavas la jenajn personojn: Macjo, Kurmo, Varaho, Narasimho, Vamano, Paraŝuramo, Ramo, Kriŝno, (Balaramo) aŭ Budho, kaj Kalkio. En sektoj, laŭ kiuj Kriŝno ne estas en la listo, li ofte anstataŭas Viŝnuon kiel la fonton de ĉiuj enkarniĝoj. Laŭ kelkaj sektoj, regionaj dioj, kiaj Vitobo aŭ Ĝaganato, anstataŭas Kriŝnon aŭ Budhon. Ĉiu enkarniĝo jam aperis, krom Kalkio, kiu aperos dum la epoko de Kalio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

  • Macjo (La Epoko de Vero): La fiŝo. Viŝnuo prenis sur sin la formon de fiŝo por savi Manuon de diluvo. En la boato de Manuo estis po unu el ĉiu speco de besto kaj kreskaĵo.
  • Kurmo (La Epoko de Vero): La giganta testudo. Dum la dioj kaj demonoj buterigis la Oceanon de Lakto por akiri la nektaron de senmorteco, monto Mandaro komencis malleviĝi kaj Viŝnuo prenis sur sin la formon de giganta testudo por subteni la pezon de la monto.
  • Varaho (La Epoko de Vero): La porko. Li aperis por venki Hiranjakŝon, demono kiu kaptis Teron (aŭ Pritvion), kaj forportis ĝin al la fundo de la kosma oceano. La batalo inter Varaho kaj Hiranjakŝo daŭris mil jarojn, kaj finfine Varaho venkis. Varaho reportis la Teron per siaj dentegoj.
  • Narasimho (La Epoko de Vero): La leonhomo. La demono, Hiranjakaŝipo, la pli maljuna frato de Hiranjakŝo, ricevis benon de Bramao, laŭ kiu li ne povas esti mortigita de besto aŭ homo, ekstere aŭ interne, nokte aŭ tage, surtere aŭ ĉiele, nek per armiloj. Viŝnuo prenis sur sin la formon de Narasimho, kiu havis la korpon de homo sed la kapon kaj ungegojn de leono, kaj li mortigis Hiranjakaŝipon domsojle, vesperkepuske, ungege, dum Hiranjakaŝipo estis sur la femuroj de Narasimho.
  • Vamano (La Epoko de Tri Enkarniĝoj): La nano. Kiam la pranepo de Hiranjakaŝipo, Balio la Granda, venkis la tri mondojn, Viŝnuo prenis sur sin la formon de Vamano. Dum ofera rito de Balio, Vamano alvenis kaj Balio promesis plenumi peton de Vamano. Vamano petis terpecon tri paŝojn larĝan. Balio konsentis, kaj Vamano kreskis kaj kreskis. Lia unua paŝo ampleksis la ĉielon, la dua ampleksis la teron, kaj la tria sur la kapon de Balio, puŝante lin malsupren, ampleksis inferon.
  • Paraŝuramo (La Epoko de Tri Enkarniĝoj): La balatisto kun hakilo. Li estis la unua bramano-kŝatrio (pastra militisto), kaj li mortigis la koruptitajn kŝatriojn, ĉar ili mortigis lian patron, la saĝulo Ĝamadagnio.
  • Ramo (La Epoko de Tri Enkarniĝoj): La princo de Ajodhjo. La Ramajano, grava hindua epopeo, estas pri li. Li savis lian edzino, Sito, de la ogro Ravano.
  • Balaramo (La Tria Epoko): Pli maljuna frato de Kriŝno.
  • Kriŝno (La Tria Epoko): La oka frato de Devakio kaj Vasudevo.
  • Budho (La Epoko de Kalio): La fondinto de Budhismo.
  • Kalkio (La Epoko de Kalio): La fina enkarniĝo de Viŝnuo, kiu aperos je la fino de la Epoko de Kalio. Li finigos tiun epokon, kaj rekomencigos la epokon de vero, komencante novan ciklon.