Brahmao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la hinduisma dio „Brahmā“. Pri la termino „brahman“, vidu la artikolon brahmo kaj pri la termino „brāhmaṇa“, vidu la artikolon brahmano.
Brahmā in "The Land of Temples Or Sketches from Our Indian Empire (1882)" by Mary Hield.jpg

Brahmao (sanskrite en nagaria skribo ब्रह्मा, en IAST-transskribo Brahmā; elparolu brəhmα:) estas la ĉefdio-kreisto en hinduismo, kaj kune kun la aliaj dioj Viŝnuo kaj Ŝivo parto de la Trimurtio,[1] en kiu Brahmao rolas la principon de la kreado. La brahmaismo, kiu dediĉas al li specialan atentemon je adorado, perdis hodiaŭ multe da signifo, malkiel la aliaj ĉefaj branĉoj de hinduismo (viŝnuismo, ŝivismo).

Ĉe bildoj estas Brahmao plej ofte videbla kun kvar vizaĝoj rigardantaj la kvar direktojn[1] kaj kvar brakoj, kun preĝa florkrono kaj la "Vedoj" (plej alta hindua literatura kolekto). Lia simbolo estas la ansero, kiu estas bildigita ankaŭ super la enirpordego de lia plej grava templo de la 14-a jarcento en la barata urbo Puŝkaro. Onidire li rezidas ĉe lotusplanedo kaj respondecas pro la ekapero de pasio en la universo.

Malgraŭ Brahmao estas ofte kreditita kiel la kreanto de la universo kaj de pluraj estaĵoj en ĝi, kelkaj Puranoj priskribas lin kiel naskito de lotuso ekkreskanta el la umbiliko de la dio Viŝnuo. Aliaj Puranoj sugestas, ke li naskiĝis de Ŝivo aŭ liaj aspektoj,[2] aŭ ke li estas supera dio en diversaj versioj de hindua mitologio.[3] Brahmao, kune kun Viŝnuo kaj Ŝivo, estas ankaŭ viditaj kiel malsama formo de Brahmo, la metafizika absoluto kaj kosma animo en hinduismo.[4][5]

En la publika adorado staris Brahmao malkiel ĉiuj aliaj dioj historie ĉiam malantaŭe, kio opiniigis kelkajn klerulojn, ke en la kazo de ĉi tiu dio temis pri speciala kreo de pastra kasto, kiu estis kreita por rondigo de la sistemo de dioj en iliaj sencoj.

Brahmao estas ankaŭ konata kiel Svajambuo (Svayambhu, Memnaskito),[6] Vagiŝo (Vāgīśa, Sinjoro de la parolo), kaj kiel la kreanto de la kvar "Vedoj", po unu el ĉiu buŝo.[1][7]

Brahma Halebid.jpg


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Bruce Sullivan (1999), Seer of the Fifth Veda: Kr̥ṣṇa Dvaipāyana Vyāsa in the Mahābhārata, Motilal Banarsidass, ISBN 978-8120816763, pages 85-86
  2. Stella Kramrisch (1994), The Presence of Siva, Princeton University Press, ISBN 978-0691019307, pages 205-206
  3. Charles Coulter and Patricia Turner (2000), Encyclopedia of Ancient Deities, Routledge, ISBN 978-0786403172, page 258, Quote: "When Brahma is acknowledged as the supreme god, it was said that Kama sprang from his heart."
  4. Jan Gonda (1969), The Hindu Trinity, Anthropos, Bd 63/64, H 1/2, pages 212-226
  5. David Leeming (2009), Creation Myths of the World, 2nd Edition, ISBN 978-1598841749, page 146;
    David Leeming (2005), The Oxford Companion to World Mythology, Oxford University Press, ISBN 978-0195156690, page 54, Quote: "Especially in the Vedanta Hindu philosophy, Brahman is the Absolute. In the Upanishads, Brahman becomes the eternal first cause, present everywhere and nowhere, always and never. Brahman can be incarnated in Brahma, in Vishnu, in Shiva. To put it another way, everything that is, owes its existence to Brahman. In this sense, Hinduism is ultimately monotheistic or monistic, all gods being aspects of Brahman"; Also see pages 183-184, Quote: "Prajapati, himself the source of creator god Brahma – in a sense, a personification of Brahman (...) Moksha, the connection between the transcendental absolute Brahman and the inner absolute Atman."
  6. Alf Hiltebeitel (1999), Rethinking India's Oral and Classical Epics, University of Chicago Press, ISBN 978-0226340517, page 292
  7. Barbara Holdrege (2012), Veda and Torah: Transcending the Textuality of Scripture, State University of New York Press, ISBN 978-1438406954, pages 88-89