Blua pingveneto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blua pingveneto

Blua pingvenetoj, en la Melburna Bestoĝardeno
Blua pingvenetoj, en la Melburna Bestoĝardeno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Sfeniskoformaj Sphenisciformes
Familio: Sfeniskedo Spheniscidae
Genro: Eudyptula
Specio: E. minor
Eudyptula minor
(J.R.Forster, 1781)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Alvokoj de Bluaj pingvenetoj en naturo, Dunedin, Novzelando


Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.
Alvokoj de Bluaj pingvenetoj en moleo de St Kilda, Viktorio, Aŭstralio


Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

La Blua pingveneto, Eudyptula minor, estas la plej malgranda specio de pingveno. Ĝi averaĝe altas plenkreske 33 cm kaj longas ĝis 40 centimetrojn (kvankam specifaj mezuroj varias laŭ subspecioj).[1][2]

Ili vivadas sur la sudaj marbordoj de Aŭstralio, insulo Tasmanio kaj ankaŭ en Nov-Zelando. Estis eblaj registroj en Ĉilio.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Blua pingveneto estis unuafoje priskribita de germana naturalisto Johann Reinhold Forster en 1781. Ekzistas kelkaj subspecioj, sed preciza klasigo de tiuj estas ankoraŭ pridiskutata. La holotipoj de la subspecioj Eudyptula minor variabilis[3] kaj Eudyptula minor chathamensis[4] estas en la kolekto de la Muzeo de Novzelando Te Papa Tongarewa. La Blanknaĝila pingveneto estas foje konsiderata subspecio, foje aparta specio, kaj foje morfo. Ĉar la Bluaj pingvenetoj de Aŭstralio kaj de Otago (sudorienta marbordo de la Suda Insulo) povus aparteni al malsama specio[5], al kiu oni povus apliki la specifan nomon minor, la Blanknaĝila pingveneto ja apartenus al alia specio, kvankam alimaniere, ol oni supozis origine.

Pruvaro per mitokondrio kaj nuklea DNA sugestas, ke la disiĝo inter Eudyptula kaj Spheniscus okazis antaŭ ĉirkaŭ 25 milionoj da jaroj, kaj la prauloj de la Blanknaĝila pingveneto kaj de la Blua pingveneto estus diverĝintaj antaŭ ĉirkaŭ 2.7 milionoj da jaroj.[6]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Blua pingveneto ĉe Insulo Bruny, Tasmanio, Aŭstralio.
Blua pingveneto ĉe la Melburna Bestoĝardeno

Kiel tiuj de ĉiuj pingvenoj, la flugiloj de la Blua pingveneto evoluiĝis al naĝiloj uzataj por naĝi. La Blua pingveneto tipe kreskas al inter 30 kaj 33 cm alte kaj kutime pezas ĉirkaŭ 1.5 kilogramon averaĝe. La kapo kaj supraj partoj estas bluaj, kun ardezgrizaj orelkovriloj nuance al blanko sube, el la mentono al la ventro. La naĝiloj estas bluaj. La malhele griznigra beko estas 3–4 cm longa, la irisoj estas pale arĝentec- aŭ bluec-grizaj aŭ avelkoloraj, kaj la piedoj estas rozkoloraj supre kun nigraj plandoj kaj membranoj. Nematuruloj havas pli mallongan bekon kaj pli helajn suprajn partojn.[7]

Kiel plej marbirdoj, ili havas longan vivodaŭron. La averaĝo por tiu specio estas de 6.5 jaroj, sed naĝilringaj eksperimentoj montris en tre esceptaj kazoj ĝis 25 jaroj en kaptiveco.[8]

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

La Blua pingveneto reproduktiĝas laŭlonge de la tuta marbordo de Novzelando, la Ĉathamoj, kaj suda Aŭstralio (inklude ĉirkaŭ 20,000 parojn[9] en Insulo Babel).

La Blua pingveneto estis registrita ankaŭ el Ĉilio (kie ĝi estas konata kiel Pingüino pequeñoPingüino azul, eta pingveno aŭ blua pingveno) (Insulo Ĉanjaralo 1996, strando Santo Domingo, San Antonio, 16an de Marto 1997) kaj Sudafriko, sed neklaras ĉu tiuj birdoj estis vagantoj.

Ĉirkaŭkalkuloj (ĉar ankoraŭ oni malkovras novajn koloniojn) de la tutmonda populacio estas je 350,000-600,000 animaloj.[2] Tiu specio ne estas konsiderata endanĝerita, escepte ĉe la subspecio Blanknaĝila pingveneto trovita nur ĉe la Duoninsulo Banks kaj najbara Insulo Motunau en Novzelando. Ekde la 1960-aj jaroj, la ĉefa populacio malpliiĝis je 60-70 %; kvankam estis malgranda pliiĝo ĉe Insulo Motunau. Sed ĝenerale ankaŭ la populacioj de Blua pingveneto estis malpliiĝantaj, kies kelkaj kolonioj malaperis kaj aliaj populacioj pluestas subriske.[2] Tamen, novaj kolonioj setlis en urbaj areoj.[1]

La ĉefa minaco por la populacioj de Blua pingveneto estis predado (inklude nestopredado) fare de katoj, vulpoj, grandaj reptilioj, furoj kaj ermenoj.[1][2][10] Pro ties malgrando kaj enmeto de novaj predantoj, kelkaj kolonioj malpliiĝis tiom multe kiom ĝis 98 % en nur kelkaj jaroj, kiaj la malgranda kolonio ĉe Mezinsulo, ĉe Warrnambool, Viktorio, kiu malpliiĝis el proksimume 600 pingvenoj en 2001 al malpli ol 10 en 2005. Pro tiu minaco de kolonia malapero, konservadistoj pioneris eksperimentan teknikon uzante la helpon de la Maremma ŝafhundo por protekti la kolonion kaj forigi la eventualajn predantojn.[11]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Blua pingveneto estas dumtaga animalo kiel multaj pingvenaj specioj, kaj pasas plej parton de la tago naĝe kaj manĝe mare. Dum la reproduktada kaj idozorgada sezonoj, la Blua pingveneto lasas sian neston je sunleviĝo, manĝas la tutan tagon kaj revenas al sia nestoj ĝuste post krepusko. La Blua pingveneto plumaranĝadas sin por teni siajn plumojn akvimunaj. Ili faras tion per frotado sur ĉiu plumo de fajna guto de oleo el speciala glando supravosta.

Dieto[redakti | redakti fonton]

Tiuj birdoj manĝas ĉasinte fiŝojn, kalmarojn kaj aliajn malgrandajn marbestojn, por kio ili veturas kaj plonĝas etende. En Novzelando, gravaj predoj estas sagokalmaroj, harengoj, grahamfiŝoj, Pseudophycis kaj ahuru.[12] Ili estas ĝenerale marbordaj manĝantoj.[13] La uzado de kontroliloj havigis informon pri la plonĝokutimaro de Bluaj pingvenetoj. Ĉirkaŭ 50 % el ties plonĝoj ne iras pli profunde ol 2 m kaj la ĉefa plonĝodaŭro estas 21 sekundoj.[14] Ĉiukaze ili kapablas plonĝi tiom profunde kiom ĝis 20 m kaj resti submerĝe tiom longe kiom ĝis 60 sek.[15]

Bluaj pingvenetoj ludas gravan rolon en la ekosistemo ĉar la specio estas ne nur predanto de parazitoj sed ankaŭ ties gasto. Ĵusaj studoj montris novan specion de plumakaro kiu manĝas ĉe la plumaranĝa oleo de la plumoj de la pingveno.[16]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ido en nestotruo.
Familio de Blua pingveneto (Eudyptula minor) elirante el nestotruo nokte, Insulo Bruny.

Bluaj pingvenetoj maturiĝas je diferencaj aĝoj. La ino maturiĝas 2-jaraĝa. La masklo, tamen, maturiĝas 3-jaraĝa. Bluaj pingvenetoj restas fidelaj al sia partnero nur dum la reprodukta sezono kaj dum la ovokovado. Je aliaj jarepokoj ili tendencas ŝanĝi el nestotruoj. Ili montras lokofidelecon al siaj nestokolonioj kaj nestolokoj dum sinsekvaj jaroj.

Bluaj pingvenetoj povas reproduktiĝi kiel izolaj paroj, en kolonioj aŭ duonkolonie.[12] Nestoj estas situantaj ĉe la maro en nestotruoj elfositaj de la birdoj aŭ de aliaj specioj, aŭ en kavoj, rokofendoj, subtrunke aŭ en aŭ sub vario de homfaritaj strukturoj kiaj nestoskatoloj, tuboj, amasoj el ligno, kaj konstruaĵoj. Ili estas monogamaj ene de la reprodukta sezono, kaj kunhavas kovadon kaj idozorgadon. Ili estas la nuraj specioj de pingvenoj kapablaj produkti pli ol unu ovodemetado por reprodukta sezono, sed nur kelkaj populacioj faras tion. La 1-2 blankaj aŭ helbrune makulitaj ovoj estas demetataj el julio al mezo de novembro, kaj kun pli raraj duaj (aŭ eĉ triaj) ovodemetadoj komence tiom malfrue kiom ĝis decembro. Kovado daŭras ĝis 36 tagoj. Idoj estas zorgitaj dum 18–38 tagoj, kaj sendependiĝas post 7–8 semajnoj.[12]

Bluaj pingvenetoj tipe revenas al siaj kolonioj por nutri siajn idojn krepuske. La birdoj tendencas veni ĉeborde en malgrandaj grupoj por havigi iome da defendo kontraŭ predantoj kiuj povus plukokapti individuojn unu post unu. En Aŭstralio, la plej fortaj kolonioj estas kutime sur senkataj kaj senvulpaj insuloj. Tamen, la populacio de Insulo Granita (kiu estas senkata, senhunda kaj senvulpa insulo) estis ege senpopulaciigita, el ĉirkaŭ 2000 pingvenoj en 2001 al nur 146 en 2009.

Rilato kun homoj[redakti | redakti fonton]

Manĝohoro ĉe la Melburna Bestoĝardeno.

Sude de Perth, Okcidenta Aŭstralio, vizitantoj de la Pingveninsulo povas vidi pingvenojn en totale natura stato. Je malpli ol unu horo el la centro de la urbo, eblas vidi Bluajn pingvenetojn en ĉiuj monatoj, inklude vizitosuferajn areojn kie ili restas surtere dum etendaj periodoj pro plumoŝanĝado.

Ĉe Filipinsulo oni preparis rigardejon ĉe la Naturparko Filipinsulo por permesi vizitantojn vidi la noktan "pingvenan paradon". Oni starigis lumojn kaj ejojn el cemento por permesi vizitantojn vidi sed ne foti la birdojn interage en ties kolonio.[17]

En Otago, novzelanda urbo de Oamaru, vizitantoj povas vidi la birdojn revenantaj al ties kolonio krepuske.[18] En Oamaru ne estas nekomuna ke pingvenoj nestumas ene de keloj kaj fundamentoj de lokaj ĉebordaj propraĵoj, ĉefe ĉe la malnova historia areo de la urbo. Pli ĵuse oni aranĝis rigardejojn de Blua pingveneto ĉe Kabo Taiaroa, Duoninsulo Otago kaj Dunedin en Novzelando. Tie vizitantoj estas gvidataj de volontuloj por rigardi pingvenojn revenante al ties nestotruoj krepuske.[19]

Vizitantoj ĉe Kanguru-Insulo, Suda Aŭstralio, havas noktan oportunon komunvivi kun pingvenoj ĉe la Kanguruinsula Marcentro en Kingscote kaj ĉe la Pingvencentro Penneshaw.[20] Homoj preparis kelkajn ejojn por ebligi reproduktadon kaj ŝirmon, kaj ili ankaŭ klarigis areon por la pingvenoj kaj enterigis nestojn, ĉefe el la Lernejo Knox, kies klopodoj estis filmitaj kaj elsenditaj en 2008 de la porinfana televidprogramo Totally Wild. Insulo Granita ĉe Victor Harbor, Suda Aŭstralio, havas kolonion de proks. 100 pingvenoj kie ili povas esti vidataj ĉiutage en sia natura habitato, kun gvidhelpo krepuske.[21] Estas ankaŭ pingvencentro kie pingvenoj povas esti vidataj dum nutrado.[22]

En Bicheno, Tasmanio, vesperaj pingvenpromenoj estas proponitaj de loka turismagento ĉe birdarejo de privata tero.[23]

Maskotoj kaj logooj[redakti | redakti fonton]

Pingveneto pikis la kreinton de la operaciumo libera Linux (kerno), Linus Torvalds, dum li feriis en Aŭstralio, kaj estis unu el liaj kialoj por elekti la pingvenon Tux, kiel la maskoton de Linux.[24]

Penny la Blua pingveneto estis maskoto de la Mondaj Naĝĉampionado de 2007 okazinta en Melburno, Viktorio.[25][26]

Sea World[redakti | redakti fonton]

Bluaj pingvenetoj ĉe Sea World, Ora Marbordo, Aŭstralio (foto de 2005)

Estas kolonio de Bluaj pingvenetoj ĉe Sea World (Marmondo), ĉe Ora Marbordo, Kvinslando, Aŭstralio. Komence de Marto 2007, 25 el 37 pingvenoj mortiĝis pro nekonata toksino sekve de ŝanĝo de gruzo en ties ejo.[27][28][29] Ankoraŭ oni ne konas tion kio kaŭzis la mortojn de la Bluaj pingvenetoj, kaj oni decidis ne revenigi la 12 survivantajn pingvenojn al la sama loko kie la pingvenoj malsaniĝis.[30] Oni malfermis novan pingvenejon por la kolonio de Blua pingveneto ĉe Sea World en 2008.

Predantoj[redakti | redakti fonton]

Blua pingveneto nokte ĉe la moleo de Sankta Kilda, Melburno, Viktorio.

Bluaj pingvenetoj en naturo estas foje predataj de la foko forstera arktocefalo. Studo farita de esploristoj de la South Australian Research and Development Institute (baze ĉe la kampuso Waite de la Universitato de Adelajdo) trovis, ke ĉirkaŭ 40 % el la fokofekoj en la areo de la sudaŭstralia Granita Insulo enhavas restojn de Bluaj pingvenetoj.[31][32]

Bluaj pingvenetoj ĉe Mezinsulo en Warrnambool suferis fortan predadon fare de vulpoj, kiuj povis atingi la insulon dum malalta tajdo per tajda sabloponto. La uzado de Maremmaj ŝafhundoj por protekti la pingvenan kolonion haltigis la vulpan fiagadon kaj permesis la pingvenan populacion rekuperiĝi.[33] Tio aldoniĝas al la subteno el grupoj de volontuloj kiu laboras por protekti la pingvenojn el noktaj atakoj. En Sidnejo, oni uzas snajperojn por protekti kolonion de Bluaj pingvenetoj.[34]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 . Little Penguin - Penguin Project. Penguin Sentinels/University of Washington (2009). Arkivita el la originalo je 2011-12-16. Alirita 2011-11-25. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-16. Alirita 2013-11-24.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Dann, Peter. Penguins: Little (Blue) Penguins - Eudyptula minor. International Penguin Conservation Work Group. Alirita 2011-11-25.
  3. Eudyptula minor variabilis; holotype. Collections Online. Museum of New Zealand Te Papa Tongarewa. Alirita 17a Julio 2010.
  4. Eudyptula minor chathamensis; holotype. Collections Online. Museum of New Zealand Te Papa Tongarewa. Alirita 17a Julio 2010.
  5. Banks, Jonathan C.; Mitchell, Anthony D.; Waas, Joseph R. & Paterson, Adrian M. (2002): An unexpected pattern of molecular divergence within the blue penguin (Eudyptula minor) complex. Notornis 49(1): 29–38. PDF kompleta teksto Arkivigite je 2020-02-03 per la retarkivo Wayback Machine
  6. Baker AJ, Pereira SL, Haddrath OP, Edge KA (2006). “Multiple gene evidence for expansion of extant penguins out of Antarctica due to global cooling”, Proc Biol Sci. 273 (1582), p. 11–17. doi:10.1098/rspb.2005.3260. 
  7. Williams (The Penguins) p. 230
  8. (2005) “Longevity in Little Penguins”, Marine Ornithology (PDF) (33), p. 71–72. Alirita 17 September 2012.. 
  9. Birds of world significance: Babel Island Group, Tasmania. Atlas of Australian Birds. Birds Australia. Alirita 29an de novembro 2011.
  10. BBC - Science & Nature -Sea Life - Fact Files: Little/Fairy penguin. bbc (2005-07). Arkivita el la originalo je 2013-01-13. Alirita 2011-11-25.
  11. . Sheepdogs Guard Endangered Fairy Penguin Colony. Softpedia (2009-01-07). Alirita 2011-11-25. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-10-25. Alirita 2013-11-25.
  12. 12,0 12,1 12,2 Flemming, S.A. (2013) "[1]". In Miskelly, C.M. (ed.) New Zealand Birds Online
  13. Numata, M; Davis, L & Renner, M (2000) "[Prolonged foraging trips and egg desertion in little penguins (Eudyptula minor)]". New Zealand Journal of Zoology 27: 291-298
  14. Bethge, P; Nicol, S; Culik, BM & RP Wilson (1997) "Diving behaviour and energetics in breeding little penguins (Eudyptula minor)". Journal of Zoology 242: 483-502
  15. Ropert-Coudert Y, Chiaradia A, Kato A (2006) "An exceptionally deep dive by a Little Penguin Eudyptula minor". Marine Ornithology 34: 71-74
  16. Ashley Chung. Eudyptula minor Little Penguin. Animal Diversity Web. Alirita 2013-07-09.
  17. . Phillip Island Penguin Parade. Visit Victoria. Alirita 21a Julio 2011.
  18. Oamaru Blue Penguin Colony. Penguins.co.nz. Alirita 2012-06-12.
  19. Blue Penguins Pukekura. Bluepenguins.co.nz. Alirita 2012-06-12.
  20. Penneshaw Penguin Centre. Tourkangarooisland.com.au. Arkivita el la originalo je 2012-04-15. Alirita 2012-06-12. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-04-15. Alirita 2013-11-26.
  21. Granite Island Recreation & Nature Park : Penguin Tours South Australia. Graniteisland.com.au. Arkivita el la originalo je 2012-05-27. Alirita 2012-06-12. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-05-27. Alirita 2013-11-26.
  22. Granite Island Penguin Centre : Looking after the Little Penguins of South Australia. Graniteisland.com.au. Arkivita el la originalo je 2012-03-20. Alirita 2012-06-12. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-20. Alirita 2013-11-26.
  23. Tourism Tasmania > Bicheno Penguin Tours Alirita la 16an de septembro 2013.
  24. "Tux" the Aussie Penguin. Linux Australia. Arkivita el la originalo je 2006-05-07. Alirita 2006-06-25.
  25. FINA. Melbourne, 2007. Alirita 2012-06-12.
  26. Protecting our Little Penguins (Victorian Government website)
  27. Mystery penguin deaths at Sea World. Australian Broadcasting Corporation. Alirita 15a Aŭgusto 2012.
  28. Authorities find unknown toxin in Sea World Penguins. Arkivita el la originalo je 2007-03-17. Alirita 2007-03-17.
  29. Sea World probes mysterious deaths. Arkivita el la originalo je 2007-12-05. Alirita 2007-12-05.
  30. Penguin deaths remain a mystery. Arkivita el la originalo je 2008-03-21. Alirita 2008-03-21.
  31. Penguins —Environment, South Australian Government
  32. Littlely, Bryan, "Fur seals threat to Granite Island penguins", 2007-10-10, paĝo 23.
  33. "Dogs come to fairy penguins' rescue", Special Broadcasting Service, 5a Januaro 2009. Kontrolita 2009-01-07. Arkivigite je 2009-09-13 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-09-13. Alirita 2013-11-26.
  34. "Penguin murders prompt sniper aid", BBC, 2009-07-16. Kontrolita 2009-07-16.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Williams, Tony D.. (1995) The Penguins. Oxford, England: Oxford University Press. ISBN 0-19-854667-X.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]