Naturparko Filipinsulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naturparko Filipinsulo
natura parko [+]

Koordinatoj38° 29′ 0″ S, 145° 13′ 59″ O (mapo)-38.4833145.233Koordinatoj: 38° 29′ 0″ S, 145° 13′ 59″ O (mapo)
Areo19,24 km² (1 924 ha) [+]

Naturparko Filipinsulo (Viktorio)
Naturparko Filipinsulo (Viktorio)
DEC
Naturparko Filipinsulo
Naturparko Filipinsulo
Lokigo de Viktorio en Aŭstralio
Map
Naturparko Filipinsulo
Vikimedia Komunejo:  Phillip Island, Victoria [+]
vdr

Naturparko Filipinsulo aŭ en angla Phillip Island Nature Park (PINP) estas konservadparko situanta ĉe Filipinsulo, Viktorio, Aŭstralio. Kreita en 1996, la parko estas posedo de la viktoria registaro, tamen ĝi estas memzorga komerca allogo por la celo de animala konservado kaj esplorado.

Oni preparis rigardejon ĉe la Naturparko Filipinsulo por permesi vizitantojn vidi la noktan "pingvenan paradon". Oni starigis lumojn kaj ejojn el cemento por permesi vizitantojn vidi sed ne foti la pingvenojn interage en ties kolonio.[1]

La Koala Conservation Centre estas dediĉita la esplorado pri koaloj, kies konservado permesas oportunon vidi koalojn en ties natura habitato arbopinte danke al altirejoj.

Multo el la parko kuŝas ene de la Filipinsula Grava Birdareo, tiele identigita de BirdLife International pro ties gravo ĉar eltenas gravajn populaciojn de Blua pingveneto, Fajnbeka pufino kaj Pacifika mevo.[2]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. . Phillip Island Penguin Parade. Visit Victoria. Alirita 21a Julio 2011.
  2. IBA: Phillip Island. Birdata. Birds Australia. Alirita 2011-09-17. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-06. Alirita 2013-11-26.

Koordinatoj: 38° 29′ S 145° 14′ O / 38.483 °S, 145.233 °O / -38.483; 145.233 (mapo)