Insulo Phillip

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Filipinsulo)
Mapo de Insulo Phillip, Victoria
Mapo de Insulo Phillip, Victoria
Plaĝo en Insulo Phillip

Insulo Phillip, en Esperanto Filipinsulo, estas aŭstralia insulo troviĝanta je 140 kilometroj el Melburno, en Viktorio. La insulo vastas 10.000 hektarojn kaj havas 97 bordajn kilometrojn [1].

Cementa ponto je 640 metroj kunligas la insulan urbon Newhaven al la urbo San Remo. En 2001 la insulo havis 7.071 loĝantojn [2]. Dum la somero la loĝantaro altiĝas ĝis 40.000. 60% el la insula tero estas uzata por paŝti ŝafojn kaj bovedojn.

Lokoj[redakti | redakti fonton]

Urboj en kaj ĉirkaŭ la insulo estas:

  • Beachcomber
  • Cape Woolamai
  • Cowes
  • Cowes East
  • Cowes West
  • Newhaven
  • Rhyll
  • San Remo
  • Silverleaves
  • Smith's Beach
  • Summerland
  • Sunderland Bay
  • Sunset Strip
  • Surf Beach
  • Ventnor
  • Wimbledon Heights

Turismo[redakti | redakti fonton]

Insulo Phillip estas turisma celo vizitita de 3,5 milionoj da personoj ĉiujare. La parado de pingvenoj altiras turistojn el la tuta mondo. Alia atrakcio estas la Seal Rocks (fokoroko), kiu gastigas la plej grandan kolonion de fokoj en Aŭstralio (pli ol 16.000 [3].

Krome estas ankaŭ Wild Life Park, kiu gastigas pli ol 300 bestojn (speciale koalojn, kanguruojn, reptiliojn, papagojn...).

Multo el la Naturparko Filipinsulo kuŝas ene de la Filipinsula Grava Birdareo, tiele identigita de BirdLife International pro ties gravo ĉar eltenas gravajn populaciojn de Blua pingveneto, Fajnbeka pufino kaj Pacifika mevo.[4]

Motorsport[redakti | redakti fonton]

Insulo Phillip estas fama en la historio de aŭstralia motorciklismo. Kurejo kunmetita el internaj stratoj de la insulo estis uzita por la originala ĉefkuro de Aŭstralio en 1928. Ĝi estis uzita ĝis 1935. En 1956 oni komencis konstrui la kurejon de Insulo Phillip.

La kurejo estis fermita en la 1970-aj jaroj kaj estis malfermita en 1989. Nun ĝi estas uzata por multaj motorciklokonkursoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La Phillipa klimato estas pli milda ol la melburna. La plej alta temperaturo en februaro estas 24.7 °C (76.5 ), dume en julio ĝi estas 13.4 °C (56.1 ). La meza jara pluvokvanto estas 782.3 milimetroj kaj junio estas la plej pluvema monato: 88.1 mm.

La 10-an de aŭgusto 2005, neĝo estis rimarkita sur la insulo [5]. Tio estas tre nekutima afero.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Insulo Phillip
  2. Statistikoj pri loĝantaro, 2001. Arkivita el la originalo je 2011-10-01. Alirita 2010-09-20.
  3. Pri Insulo Phillip. Arkivita el la originalo je 2008-07-19. Alirita 2010-09-20.
  4. IBA: Phillip Island. Birdata. Birds Australia. Alirita 2011-09-17. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-10-13. Alirita 2022-04-07.
  5. Neĝo en Viktorio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]