Mezinsulo (Warrnambool)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La insulo havas reproduktan kolonion de Blua pingveneto.

Mezinsulo aŭ en angla Middle Island estas malgranda (c.2 ha), rokeca insulo kuŝa ĉe la bordo de sudokcidenta Viktorio, Aŭstralio, ĉe Stingray Bay najbare al la urbo Warrnambool. Ĝii estas natura rifuĝejo kiu estas hejmo por reproduktaj kolonioj de Blua pingveneto kaj Fajnbeka pufino. Ĝi ne estas malferma al la ĝenerala publika aliro.

Projekto Maremma[redakti | redakti fonton]

La Projekto Maremma uzas Maremmajn ŝafhundojn por protekti la pingvenojn el vulpoj.

La ĉefa minaco por la populacioj de Blua pingveneto estis predado (inklude nestopredado) fare de katoj, vulpoj, sovaĝiĝintaj hundoj, grandaj reptilioj, furoj kaj ermenoj,[1] kiuj povas veni al la insulo dum malalta tajdo. Pro ties malgrando kaj enmeto de novaj predantoj, kelkaj kolonioj malpliiĝis tiom multe kiom ĝis 98 % en nur kelkaj jaroj, kiaj la malgranda kolonio ĉe Mezinsulo, ĉe Warrnambool, Viktorio, kiu malpliiĝis el proksimume 600 pingvenoj en 2001 al malpli ol 10 en 2005. Pro tiu minaco de kolonia malapero, konservadistoj pioneris eksperimentan teknikon uzante la helpon de la Maremma ŝafhundo por protekti la kolonion kaj forigi la eventualajn predantojn.[2] De tiam la pingvena populacio rekuperiĝis.[3][4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. BBC - Science & Nature -Sea Life - Fact Files: Little/Fairy penguin. bbc (2005-07). Arkivita el la originalo je 2013-01-13. Alirita 2011-11-25.
  2. . Sheepdogs Guard Endangered Fairy Penguin Colony. Softpedia (2009-01-07). Alirita 2011-11-25. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-10-25. Alirita 2013-11-25.
  3. Middle Island Maremma Project. Visit Warrnambool. visitwarrnambool.com.au. Arkivita el la originalo je 2013-01-08. Alirita 2012-09-06. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-01-08. Alirita 2013-11-25.
  4. Middle Island Maremma Project. Warrnambool. Warrnambool City Council. Alirita 2012-09-06.

Koordinatoj: 38° 24′ 13″ S 142° 28′ 19″ O / 38.40361 °S, 142.47194 °O / -38.40361; 142.47194 (mapo)