Ŝubekulo
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Balaeniceps rex Gould, 1850 | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La ŝubekulo[1] (latine Balaeniceps rex) estas la ununura birda specio de la familio balenocipedoj el la ordo pelikanoformaj. Ĝia araba nomo estas abu markub (arabe أبو مركوب, patro de la ŝuoj).
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ AviList[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:
- Pelecaniformes - pelikanoformaj
- Balaenicipitidae - balenocipedoj
- Balaeniceps Gould, J, 1850 - balenocipo, ŝubekulo
- Balaeniceps rex Gould, J, 1850 - ŝubekulo
- Balaeniceps Gould, J, 1850 - balenocipo, ŝubekulo
- Balaenicipitidae - balenocipedoj
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La ŝubekulo ricevis sian nomon pro sia ŝuforma beko, kiu estas 19 centimetrojn granda. La korpolongeco atingas eĉ 120 centimetrojn. Ĝi flugas kun entirita kapo kaj eligas sonon similan kiel cikonio.
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas granda afrotropisa birdo kiu vivas en tropika orienta Afriko, kaj ĉefe en Ugando. Ĝi kutime ĉeestas kotajn herbejojn kaj ĉe riveroj.
Manĝado
[redakti | redakti fonton]La ŝubekulo manĝas fiŝojn, ĉefe pulmofiŝojn aŭ specifajn fiŝojn, kiuj povas vivi en kotaj akvoj aŭ eĉ fore de ĝi inter la koto. Do, la birdo kutime ĉeestas kotajn herbejojn kaj riverojn.
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]Ĝi nestas surgrunde, kie la ino demetas 2 ovojn. Nokte la ino ĉiam kovas, tage ofte kovas la masklo. Se la temperaturo estas varmega, ĝi ofte malvarmigas la ovojn per akvo. La idoj elkoviĝas post 30 tagoj; ili havas densan, grizan lanugaron. La idoj restas en la nesto dum 3 ĝis 3,5 monatoj. Ili devas memstariĝi kiam ili estas 4-monataĝaj.
Konservado
[redakti | redakti fonton]La birdon daŭre danĝerigas malpliiĝo de la vivo-areo (senakvigoj de marĉoj, forbruligoj de fragmitaroj, fiŝado, ktp).
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
elflugante
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||||



