Kokoia ardeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kokoia ardeo
Kokoia ardeo
Kokoia ardeo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Ardea
Specio: A. cocoi
Ardea cocoi
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kokoia ardeo (Ardea cocoi) estas specio de ardeo de la familio Ardeedoj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas komuna kaj disvastigata tra plej el Sudameriko (el orienta Panamo al suda Ĉilio) inklude la teritoriojn de Argentino, Bolivio, Brazilo, Ĉilio, Kolombio, Ekvadoro, Gujanoj, Panamo, Paragvajo, Peruo, Urugvajo, kaj Venezuelo. Ĝi estas nereproduktanta vizitanto ĉe Trinidado kaj Tobago kaj vaganta ĉe Malvinoj, Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj kaj Tristan da Cunha. Ties naturaj habitatoj estas riveroj, marĉoj kaj nesalakvaj lagoj. Nome ĝi povas loĝi en tuta Sudameriko, escepte en Andoj. Ĝi loĝas ĝis altoj de 1500 msm.[1]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

En Urugvajo.

Ĝi estas granda ardeo kiu povas esti 95–127 cm longa, stare 100–130 cm alta kaj pezas 1.5-2.5 kg.[2] Ĝi similas al eŭrazia Griza ardeo, nome longa kolo kun antaŭa nigra linio, griza dorso kaj nigrablanka ŝultromakulo, sed multe pli blanka kolo kaj multe pli markata nigra traokula hartufo anstataŭ nure supraokula.

Konduto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas dumtaga birdospecio, preferas esti sola aŭ en malgrandaj grupoj. Kutime ĝi nestumas kaj tranoktas en komunaj ripozejoj konataj populare kiel ardearejoj. Estas asociata kun humidejoj kaj saletaj kaj nesalakvaj.

Ties flugmaniero estas lanta kaj eleganta, farita havante kolon faldita kiel litero S, kio diferencas la genron el cikonioj kiuj flugas havante etendan kolon. Ili manĝas ĝenerale senvertebrulojn, fiŝojn, reptiliojn kaj amfibiojn.

Tiu ardeo estis troĉasata dum la 19a jarcento pro ties plumoj, kiuj estis tre uzataj por hejmornamoj kaj por eleganta vestaro.

Estas malfacile observebla birdo fuĝema kaj timema, kiu tuj retiriĝas per lanta kaj eleganta flugmaniero apenaŭ iu ekalproksimiĝas.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ĝi nestumasn inter la vegetaĵaro alta kaj densa aŭ kareksejoj de lagoj aŭ lagunoj, aŭ sur rokoj; formas la neston el malgrandaj sekaj bastonetoj interplektitaj kun junkoj; la ino demetas kutime 3 al 5 helbluecajn ovojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. BirdLife International 2008. Ardea cocoi. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj, 2008
  2. CRC Handbook of Avian Body Masses de John B. Dunning Jr. (Eldonisto). CRC Press (1992), ISBN 978-0-8493-4258-5.