Nigra botaŭro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dumfluge en Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigra botaŭro
Nigra botaŭro
Nigra botaŭro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Ixobrychus
Ixobrychus flavicollis
(Latham, 1790)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigra botaŭroFlavkola botaŭro, laŭ la latina scienca nomo Ixobrychus flavicollis, estas birdo de la familio de Ardeedoj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas de malnovmonda origino, kaj reproduktiĝas en tropika Azio el Pakistano, Barato kaj Srilanko oriente al Ĉinio, Indonezio kaj Aŭstralio. Ĝi estas specio ĉefe de loĝantaj birdoj, sed kelkaj nordaj birdoj migras mallongajn distancojn.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu estas sufiĉe granda specio 58 cm longa averaĝe (sed 54 ĝis 66) kaj peza ĉirkaŭ 300 al 420 gr, nome pro malmulto la plej granda botaŭro de la genro Ixobrychus. Kompare kun rilataj specioj, ĝi havas longecan kolon kaj longan flavan bekon. Plenkreskulo estas uniforme nigra supre (kio nomigas la specion), kun flavaj kolflankoj (tialo por la alternativa kaj scienca nomoj). Ĝi estas blankeca sube, tre strieca je bruno ĉefe bruste. Junuloj estas kiel plenkreskulo, sed pli malhelbrunaj ol nigraj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ties reprodukta habitato estas kareksejoj. Ili nestumas sur platformoj de kareksoj en arbustaroj, aŭ foje en arboj. La ino demetas 3-5 ovojn. Ili povas esti malfacile videblaj pro ties kaŝema vivostilo kaj karekseja habitato, sed tendencas flugi ofte, kaj tiam la nigraj supraj partoj faras ilin nekonfuzeblaj.

La Nigraj botaŭroj manĝas insektojn, fiŝojn kaj amfibiojn.

Konservostatuso[redakti | redakti fonton]

Aŭstralio[redakti | redakti fonton]

La Nigraj botaŭroj ne estas listataj kiel minacataj ĉe la Aŭstralia Environment Protection and Biodiversity Conservation Act 1999.

Ŝtato de Viktorio, Aŭstralio[redakti | redakti fonton]

  • La Nigra botaŭro estis listata kiel minacata en la Viktoria Flora and Fauna Guarantee Act (1988).[1] Laŭ tiu Act, la ŝtata agado por la rekupero kaj futura administrado de tiu specio ne estis ankoraŭ preparita.[2]
  • En la provizora listo por 2007 de minacata vertebrula faŭno en Viktorio, la Nigra botaŭro estis listata kiel vundebla.[3]

Listo de subspecioj[redakti | redakti fonton]

  • Dupetor flavicollis australis (Lesson, 1831)
  • Dupetor flavicollis flavicollis (Latham, 1790)
  • Dupetor flavicollis woodfordi (Ogilvie-Grant, 1888)

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Department of Sustainability and Environment, Viktorio
  2. Department of Sustainability and Environment, Viktorio
  3. Victorian Department of Sustainability and Environment. (2007) Advisory List of Threatened Vertebrate Fauna in Victoria - 2007. East Melbourne, Victoria: Department of Sustainability and Environment, p. 15. ISBN 978-1-74208-039-0.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jiří Felix: Tierwelt Asiens in Farbe. Erlangen 1991.
  • Bikram Grewal: Vögel in Indien und Nepal. Gießen 2000.
  • P. J. Higgins (Hrsg): Handbook of Australian, New Zealand & Antarctic Birds, Band 1, Ratites to Ducks, Oxford University Press, Oxford 1990, ISBN 0-19-553068-3
  • Birds of India de Grimmett, Inskipp kaj Inskipp, ISBN 0-691-04910-6