Krepuskulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Krepuskula)
Plenkreska lampiro, nome krepuska skarabo
Photuris lucicrescens

Krepuskaj bestoj estas tiuj, kiuj estas aktivaj ĉefe dum krepusko, tio estas dum tagiĝo kaj noktiĝo. La vorto estas devena de la latina crepusculum, signifante "krepusko." Krepuska estas, tiel, en kontrasto kun taga kaj nokta kondutoj. Krepuskaj bestoj ankaŭ povas esti aktivaj sur brila lunlumita nokto. Multaj bestoj kiuj estas supraĵe priskribitaj kiel noktaj estas fakte krepuskaj.[1] Ene de la difino de krepuska estas la esprimoj matena kaj vespera, indikante specialajn aktivaĵojn nur en la komenca tagiĝo (matena) aŭ nur en la fina krepusko (vespera), respektive.

Oni supozas, ke tiuj modeloj de aktiveco estas reago kiel kontraŭpreda adapto. Multaj predantoj manĝas plej intense nokte, dum aliaj estas aktivaj tagmeze kaj vidas plej bone je plena sunlumo. Tiele la krepuska kutimaro povas malpliigi eventualan predadon. Krome, en varmaj areoj, ĝi povas esti vojo eviti termikan streson dum oni ĝuas je disponebla lumo.

Multaj konataj familiaraj specioj de mamuloj estas krepuskaj, kiaj katoj, hundoj[2], kunikloj, furoj, kobajoj, kaj ratoj. Aliaj krepuskaj mamuloj povas esti lemuredoj, la malgranda pando, cervoj, alkoj, ĉinĉiloj, la komunaj musoj, mefitoj, vombatoj, dasjuroj, hienoj, la rufa linko, tenrecedoj, kapibaroj, kaj la formortinta tilacino. Krepuskulaj birdoj estas la Amerika kaprimulgo, la Kamenapuso, la Amerika skolopo, kaj la Makula porzano.

Kelkaj specioj havas diferencan kutimaron se forestas predantoj. Ekzemple, la Marĉostrigo estas tagulo en tiuj insuloj de la Galapagoj, kie estas specioj de buteoj, sed taguloj tie ne estas ĉiuj.

Ankaŭ multaj tineoj, skaraboj, muŝoj, kaj aliaj insektoj estas krepuskuloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]