Tilacino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tilacino[1]
Troveblo de fosilioj: = Plioceno ĝis Holoceno
Tilacinoj en Vaŝingtona Bestoĝardeno, ĉ. 1902
Tilacinoj en Vaŝingtona Bestoĝardeno, ĉ. 1902
Biologia klasado
Regno: Bestoj
Filumo: Ĥorduloj
Subfilumo: Vertebruloj
Superklaso: Tetrapodoj
Klaso: Mamuloj
Infraklaso: Marsupiulo
Ordo: Dasyuromorphia
Familio: Thylacinidae
Genro: Thylacinus
Specio: Tilacino
Thylacinus cynocephalus
(Harris, 1808)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta (1936)[2]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tilacino (dunomo: Thylacinus cynocephalus), ankaŭ konata kiel tasmania lupotasmania tigro[3] pro sia stria dorso estis la plej granda predada marsupiulo de la nuna epoko. Thylacinus cynocephalus estis la lasta membro de genro Thylacinus, trovinta en nia geologia epoko, kvankam kelkaj rilataj specioj estas trovitaj en fosilioj de frua miocena epoko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi native vivis en vastaj areoj de Aŭstralio, Tasmanio kaj Nov-Gvineo, sed eventuale formortis pro ambaŭ homa aktiveco kaj konkuro de aliaj specioj. La lastaj populacioj sur Tasmanio malaperis en 20-a jarcento kaj nun oni kredas la specion tute formortinta. La plej proksimaj nun ekzistantaj specioj estas tasmana diablonumbato.

Tilacinoj iĝis ege raraj aŭ formortintaj en plejparto de Aŭstralia kontinento longe antaŭ Eŭropa koloniado, plejparte pro konkuro kun dingoj enkondukitaj per aborigenoj. Ili, tamen, travivis en grandaj kvantoj sur Tasmanio, kune kun aliaj endemiaj specioj kiel tasmana diablo. Tie ili formortis jam dum koloniado. La plej grava kaŭzo de formorto de tilacinoj estis ĉasado, foje instiganta de rekompencoj de farmistoj, kiuj rigardis tilacinojn kiel danĝeron por ŝafoj. Aliaj faktoroj estis enkondukitaj malsanoj, konkuro kun hundoj kaj detruo de vivareo pro agrikulturo. Malgraŭ oficiala formortinta statuso, raportoj pri renkontoj de tilacinoj ankoraŭ aperas, kvankam neniu kredinda pruvo ekzistas. Tilacinoj estas unu el plej popularaj objektoj de kriptozoologio.

Tilacino estas klasika ekzemplo de konverĝa evoluo: kvankam nur tre malproksime rilata al placentulaj karnomanĝuloj, ĝi, pro sia rolo kiel superrabobesto kaj aliaj ekologiaj ecoj, iĝis morfologie kaj kondute tre simila al vulpolupo. Eĉ formo de kranio kaj aranĝo de dentoj estas tre similaj.

Tilacino estas unu el nur du konataj specioj de marsupiuloj, en kiuj ambaŭ seksoj havas marsupion (la alia estas akva oposumo). Por viraj tilacinoj marsupio servis kiel protekta tego por genitaloj dum kurado tra densa arbustaro.

Evoluo[redakti | redakti fonton]

Rekonstruo de aspekto de Thylacinus potens ("forta tilacino"), la specio de tilacino kiu ekzistis dum mioceno. Ĝi estas la plej granda konata specio el genro Thylacinus.

Moderna formo de tilacino aperis antaŭ ĉ. 4 milionoj da jaroj. Aliaj specioj de familio Thylacinidae ekzistis ekde komenco de mioceno. Ekde fruaj 1990-aj jaroj almenaŭ sep fosiliaj specioj estis trovitaj en Riversleigh, parto de Nacia Parko Lawn Hill en nord-okcidenta Kvinslando.[4][5] Tilacino de Dickson (Nimbacinus dicksoni) estas la plej olda de tiuj sep specioj. Ĝi ekzistis antaŭ ĉ. 23 milionoj da jaroj kaj estis ege malpli granda ol pli malfruaj specioj.[6] La plej granda specio estis la forta tilacino (Thylacinus potens) kiu atingis grandon de lupo kaj estis la sola el la sep, kiu travivis ĝis malfrua mioceno.[7] En malfrua plejstoceno kaj frua holoceno modernaj tilacinoj estis relative komunaj en nunaj Australio kaj Nov-Gvineo.[8]

Kranioj de tilacino (maldekstre) kaj kutima lupo, Canis lupus, estas preskaŭ identaj, kvankam la specioj estas nerilataj. Kranio de ruĝa vulpo, Vulpes vulpes, estas eĉ pli simila al tiu de tilacino.[9]

Kiel ekzemplo de konverĝa evoluo, tilacino montras multajn similaĵojn al placentulaj karnovoraj, aparte membroj de familio Canidae (hundoj) en Norda Hemisfero: akraj dentoj, fortaj maksiloj, digitigradeco kaj sama ĝenerala formo de korpo. Ĉar tilacino okupas saman ekologian niĉon kiel hundoj en Norda Hemisfero, ĝi disvolvis multajn similajn ecojn.[10]

Citaĵo
 Ili [tilacinoj] estas facile apartigeblaj de veraj hundoj pro strioj sur la dorso, sed la skeleto estas pli malfacile distingebla. Studentoj de zoologio en Oksforda universitato devis difini 100 zoologiajn speciojn dum la ekzameno. Baldaŭ disvastigis onidiro ke se 'hunda' kranio estas donita, oni povas sekure deklari ĝin Thylacinus ĉar iu tiel evidenta kiel hundo devas esti kaptilo. Poste unu jaron la ekzamenistoj, je ilia honoro, duoble blufis kaj metis veran hundan kranion. La plej facila maniero diferencigi estis laŭ du noteblaj truoj en palata osto, kiuj estas karakteraj por marsupiuloj ĝenerale. 
— Richard DawkinsThe Ancestor's Tale

Malkovro kaj taksonomio[redakti | redakti fonton]

Indiĝenaj popoloj de Aŭstralio estis la unuaj homoj, kiuj kontaktis kun tilacinoj. Ekzistas multaj ekzemploj de murpentraĵoj kaj aliaj artaĵoj kiuj reprezentas tilacinojn, plej fruaj datas ĉ. jaro -1000.[11] Petroglifoj pri tilacinoj troveblas ĉe Dampier Rock Art Precinct sur Murujuga duoninsulo en Uesta Aŭstralio. Kiam eŭropanoj alvenis, tilacino jam estas rara en kontinenta Aŭstralio. Ili povis renkonti ĝin ĉ. 1642, kiam Abel Tasman malkovris Tasmanion. Lia ekspedicio raportis pri piedmarkoj de "sovaĝaj bestoj kiuj havas ungegoj kiel tigroj".[12] Marc-Joseph Marion du Fresne, kiu alvenis per ŝipo Mascarin en 1772, raportis ke li vidis "tigran katon".[13] Tamen, oni ne povas certe konkludi ke temis pri tilacino, ĉar tigra kvolo (Dasyurus maculatus), kiu ankaŭ ekzistas sur Tasmanio, estis simile priskribata. La unua senduba raporto estis de francaj esploristoj ĉ. 13-a de majo 1792, kolektita de naturalisto Jacques Labillardière en lia ĵurnalo pri ekspedicio, gvidita de D'Entrecasteaux. Tamen nur en 1805 estro de Tasmanio William Paterson sendis detalan priskribon por publikado en Sydney Gazette.[14]

La unua detala scienca priskribo estis farita de George Harris en 1808, kvin jarojn post fondo de unua vilaĝo ĉe la insulo.[15][16] Harris originale metis tilacinon en la genron Didelphis, kiu estas kreita de Linnaeus por amerikaj oposumoj, sub la nomo Didelphis cynocephala ("hundokapa oposumo"). Post kiam la scienca komunumo komprenis, ke aŭstraliaj marsupiuloj estas fundamente malsamaj ol antaŭe konataj mamulaj genroj, aperis moderna klasado kaj en 1796 Geoffroy Saint-Hilaire kreis genron Dasyurus kien li metis tilacinon en 1810. Por ne miksi grekajn kaj latinajn radikojn en la nomenklaturo, la specia nomo estis ŝanĝita al cynocephalus. En 1824, Coenraad Jacob Temminck proponis ke tilacino estu apartigita en propran genron Thylacinus.[17] La komuna nomo, do, devenas rekte de la genra nomo, kiu baziĝas sur greka vorto θύλακος (thýlakos), signifanta "poŝo" aŭ "sako".[18]

Kelkaj studoj proponas ke tilacino estas baza membro de familio Dasyuromorphia kaj ke la tasmana diablo estas ĝia plej proksima vivanta parenca specio. Tamen genetika esploro, publikigita en Genome Research en Januaro 2009 sugestas ke numbato povas esti pli baza ol tasmana diablo kaj pli proksima al tilacino.[19]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Paro de tilacinoj en Hobart Zoo iam antaŭ 1921 Notu ke la masklo (pli malproksime de la kamero) estas pli granda ol la ino.

Priskriboj de tilacino estas variaj ĉar ĉiu informo venas de konservitaj idoj (t.n. ĝoeoj), fosiliaj rekordoj, haŭtoj kaj skeletoj, priskriboj de naturalistoj kaj nemultnombraj monokromaj fotoj kaj videoj de la bestoj en bestoĝardenoj.

Tilacino aspektis kiel granda glatlana hundo kun akra vosto, kiu glate eliris el la korpo, simile al tiu de kanguruo. Multaj eŭropaj observistoj komparis tilacinon kun hieno pro ĝia malkutima pozo kaj ĝenerala konduto.[10] La haŭto estis flavece bruna kun 13 ĝis 21 distingaj malhelaj strioj sur malantaŭa parto de dorso kaj ĉe bazo de la vosto (pro la strioj tilacinoj estis foje kromnomataj "tigroj"). La strioj estis pli distingaj en junaj specianoj kaj eventuale malklariĝis kun aĝo.[20] Unu el la strioj daŭriĝis al la ekstero de malantaŭa femuro. La hararo estis densa kaj mola, kun haroj ne pli longaj ol 15 mm. Vostoj de adoleskaj specianoj havis hupeton ĉe la pinto. Tilacinoj havis rondecajn starantajn orelojn ĉ. 8 cm longajn kaj kovritajn per mola lano.[21] Ĝenerala koloro variis ekde oĥra ĝis malhel-bruna, kaj ĉe la ventro la hararo estis kremkolora.[22]

Plenkreska tilacino estis averaĝe 100 ĝis 130 cm longa, kun vosto de ĉ. 50 ĝis 65 cm.[23] La plej granda konata speciano longis 290 cm de nazo ĝis vosto.[22] Plenkreskuloj estis ĉ. 60 cm altaj kaj 20 ĝis 30 kg pezaj.[23] Estis ioma seksa duformismo, ĉar maskloj estis ĝenerale pli grandaj ol inoj.[24]

Ina tilacino havis marsupion kun kvar mamoj, sed, malsimile al aliaj marsupiuloj, la marsupio malfermiĝis malantaŭen. Maskloj ankaŭ havis marsupion, en kiun ili povis kaŝi siajn skrotojn por protekto.[20] Tio estas unika ekzemplo inter aŭstraliaj marsupiuloj. La sola alia specio kun vira marsupio estas akva oposumo, Chironectes minimus, kiu vivas en Meksiko, Centra kaj Suda Ameriko.

Tilacinoj povis malfermi siajn maksilojn je nekutime granda angulo: ĝis 120 gradoj.[25] Tion oni povas vidi en serio de monokromaj videoj de kaptita tilacino, kiujn filmis David Fleay en 1933. La maksiloj estis muskolozaj kaj fortaj kaj havis 46 dentojn.[21]

Piedmarko de tilacino estas facile distingebla de ĉiuj aliaj nativaj kaj enkondukitaj specioj.

Piedmarkoj de tilacino estas facile distingeblaj de tiuj de aliaj nativaj aŭ enkondukitaj mamuloj; malsimile al hundoj, vulpoj, katoj, vombatojtasmanaj diabloj tilacinoj havis ege grandan malantaŭan parton de la marko kaj kvar rimarkeblajn antaŭajn partojn aranĝitajn je preskaŭ perfekta rekta lineo.[26] Malantaŭaj piedoj estis tre similaj al la antaŭaj, sed havis kvar fingrojn anstataŭ kvin. La ungegoj estis ne retroeblaj.[20]

Fruaj sciencaj studoj sugestas ke tilacino havis fortegan senton de odoro, kiu ebligis ĝin ĉasi,[26] sed analizo de ĝia cerba strukturo montris ke ĝia olfakta bulbo ne estis tre disvolvita. Pli verŝajne, tilacinoj pli utiligis rigardon kaj sonon.[20] Kelkaj observintoj rimarkis, ke tilacinoj havis fortan kaj distingan propran odoron, aliaj priskribis malfortan odoron, kaj aliaj tute ne menciis iun odoron. Posible tilacinoj, samkiel parencaj tasmanaj diabloj, emitis odoron pro agitiĝo.[27]

Laŭ multaj priskriboj, tilacinoj havis nekutiman kaj iom malgracian irmanieron, pro kiuj ili ne povis kuri je granda rapido. Ili ankaŭ povis performi dupiedan salton, kiel kanguruoj, kion montris en multaj okazoj la kaptitaj specianoj.[20] Guiler proponis, ke tio estis formo de akcelita movo kiam la besto estis alarmita. Ankaŭ tilacino povis blanciĝi kaj stari sur malantaŭaj piedoj dum iomaj periodoj.[28]

Malgraŭ ke ekzistas neniuj rekordaĵoj de voĉo de tilacino, observantoj kelkfoje raportis, ke ili povis graŭli kaj ŝuŝi en agitiĝo. Ofte ili samtempe produktis minacan "oscedon", montrante la dentojn. Dum ĉasado ili produktis seriojn de ventrecaj tus-similaj blekoj, priskribataj kiel 'jip-jap', 'kaj-jip' aŭ 'hop-hop-hop', verŝajne por komunikado kun samfamilianoj.[29] Ili ankaŭ uzis longajn hurlojn, verŝajne pro longdistanca identifikiĝo.[30]

Ekologio kaj konduto[redakti | redakti fonton]

Unu el nur du konataj fotoj de ina tilacino kun ekspandita poŝo, tenanta idojn. Adelaida Zoo, 1889

Oni ne multon scias pri konduko kaj ekologio de tilacino. Oni faris iom da esploroj de la besto en bestoĝardenoj, sed nur kelkaj anekdotaj priskriboj ekzistas pri ĝia konduko en naturaj kondiĉoj. Plimulto de observaĵoj estis faritaj dum tago, kaj tilacino estas nature nokta animalo. Observoj el 20-a jarcento plej verŝajne priskribas netipan kondukon, ĉar en la tempo la specio jam estis sub granda streso, gvidanta ĝis formorto. Kelkajn kondukajn ecojn oni povas ekstrapoli de konduko de tasmana diablo, la specio genetike kaj ekologie proksima al tilacino.

Tilacinoj preferis sekajn eŭkaliptajn arbarojn kaj herbejojn de kontinenta Aŭstralio.[26] Petroglifoj far indiĝenaj Aŭstralianoj montras ke tilacinoj renkonteblis tra tuta Aŭstralio kaj Nov-Gvineo. Plua pruvo de ĝia ekzisto en kontinenta Aŭstralio venis de dishakita karkaso, trovita en groto en plato Nurralbor, Uesta Aŭstralio en 1990. Karbono-14-testo montris, ke ĝi aĝas ĉ. 3300 jaroj.[31]

Tilacinino kun 3 idoj, Beaumaris Zoo en Hobart, 1909

En Tasmanio tilacinoj preferis arbarojn de mezlando kaj ĉebordajn kalunejojn, kiuj iĝis unuavice uzataj por paŝtejoj de eŭropanaj kolonioj.[32] Stria haŭto probable servis kiel kamuflilo[20], sed ankaŭ povas helpi identigi individuoj en la familio.[33] Vivareo de individua speciano estis plej kutime inter 40 kaj 80 km2.[22] Verŝajne tilacinoj havis pli-malpli stabilan vivareojn sed ne estis vere teritoriaj. Estis raportoj pri observo de grupoj pli grandaj ol kia nuklea familio povas esti.[34]

Sama tilacina familio post unu jaro, en 1910

Tilacino estis noktakrepuska rabobesto, dum tago kaŝanta sin en malgrandaj grotoj aŭ malplenaj arbotrunkoj. Supozeble ili havis pli-malpli stabilajn nestojn aŭ kaŝejojn. Dum tago ili plej ofte kaŝiĝis en arbaroj kaj holmaroj, kaj ĉasis en malfermaj kalunejoj nokte. Fruaj observantoj notis, ke la besto estis sinĝena kaj sekretema kaj plej kutime evitis kontaktojn kun homoj, kvankam okaze ĝi ankaŭ montris scivolemon.[29]

Estas indikoj ke tilacinoj povis reproduktiĝi tutan jaron (oni trovis ĝoeojn en inaj marsupioj dum ĉiuj sezonoj), sed pinto de reproduktiĝo estis dum vintro kaj printempo.[20] Ili naskis ĝis 4 idojn po staplo, sed plej kutime du aŭ tri. Patrinoj tenis ĝoeojn en siaj poŝoj ĝis tri monatoj kaj defendis ilin ĝis ili grandis almenaŭ duono de plenkreskula grando. Ĵusnaskintaj idoj estis blindaj kaj senharaj, sed ili iĝis harozaj kaj iliaj okuloj plene malfermiĝis ĝis kiam ili forlasis la poŝon.[20] Post forlaso de la poŝo kaj ekde la tempo, kiam ili kreskis sufiĉe por asisti en ĉasado, junuloj resis en la nesto dum la ino ĉasis.[35] Estis nur unu okazo, kiam tilacinoj sukcese reproduktiĝis en kapteco - en 1899 en Melburna zoo.[36] En naturaj kondiĉoj tilacinoj vivis averaĝe 5 ĝis 7 jarojn, kvankam en zooj ili povis vivi ĝis 9 jarojn.[26]

Dieto[redakti | redakti fonton]

Strukturo de la skeleto sugestas ke dum ĉasado tilacino pli uzis staminon ol momentan rapidon

Tilacinoj estis ekskluzive karnovoraj. Iliaj stomakoj estas muskulozaj kaj povis ekstendiĝi, ebligante la bestojn manĝi po grandaj kvantoj, probable por kompensi longajn periodojn de sensukcesa ĉasado.[20] Morfologia analizo de skeletoj kaj observoj de kaptitaj bestoj sugestas ke tilacinoj preferis elekti unu predbeston kaj sekvi ĝin ĝis ĝi malfortiĝus pro laco. Kelkaj studoj konkludas ke tilacinoj povis ĉasi en familiaj grupoj kaj utiligi taktikon de grupa ĉasado, kiam la grupo pelas herdon al unu aŭ kelkaj individuoj, atendantaj en embusko.[15] Ĉasistoj raportis, ke tilacino estis embuska rabobesto.[20]

Ilustraĵo de tilacino mortiganta ornitorinkon

Tilacinoj kutime ĉasis kanguruojn, valabiojn, vombatojn, birdojn kaj malgrandajn bestojn kiel potoruoj kaj posumoj. Ilia plej preferata predo, tamen, estis iam multnombra tasmania emuo.[37] Ĝi estas subspecio de emuo, granda nefluganta birdo, kiu loĝis en sama arealo kiel tilacino. Post alveno al Tasmanio, koloniistoj ĉasis la emuon ĝis formorto ĉ. 1850-aj jaroj, kaj verŝajne tio kontribuis al malkresko de tilacina populacio.[38] Estas konate, ke ambaŭ dingoj[39] kaj vulpoj[40], plej ekologie analogaj specioj al tilacino, ĉasis emuojn en kontinenta Aŭstralio. Estis populara onidiro en Aŭstralio, ke tilacinoj ne tiom manĝis viandon de predo kiom trinkis ĝian sangon, sed tiu kredo estas tute ne subtenita science.[41] Eŭropanaj koloniistoj kredis, ke tilacino estis grava danĝero por farmaj ŝafoj kaj kokoj, sed nuna esploristo Robert Paddle asertas ke ĝia danĝero estis granda troigo. Li sugestas ke oni uzis tilacinon kiel preteksto por malapero de ŝafoj pro misregado, kaj la imago de tilacino kiel kok-mortigisto baziĝas nur sur falsa foto far Henry Burrell[42]

En zooj, tilacinoj volonte manĝis multajn speciojn de viando, inkluzive freŝmortigitajn kuniklojn kaj valabioj, kaj ankaŭ bovaĵon, ŝafaĵon, ĉevalaĵon kaj, okaze, birdviandon.[43]

Formorto[redakti | redakti fonton]

Formorto en kontinenta Aŭstralio[redakti | redakti fonton]

Plej verŝajne tilacinoj iĝis tre raraj aŭ tute formortaj en plejparto de kontinenta Aŭstalio antaŭ pli ol 2000 jaroj, kaj eble eĉ pli frue en Nov-Gvineo (kvankam ekzistas raportoj ke tilacinoj troveblis en kelkaj malgrandaj areoj de suda Aŭstralio kaj Novsudkimrio eĉ ĝis la 1830-aj jaroj).[44] Nun sciencistoj plej ofte ligas la formorton kun konkuro kun indiĝenaj homoj kaj invadaj dingoj, enkondukitaj per ili. Tamen, ekzistas duboj pri tio versio, ĉar dingoj ne rekte konkuris kun tilacinoj. Dingoj estas tagaj animaloj kaj tilacinoj estis noktuloj, do ili apenaŭ renkontiĝis kaj plej verŝajne ĉasis malsaman predon. Krome, tilacinoj estis kutime pli grandaj kaj fortaj, aparte je maksiloj, do ili havis avantaĝon kontraŭ dingoj.[45] Tamen, modernaj morfologiaj esploroj de kranioj de dingoj kaj tilacinoj montras, ke kvankam maksiloj de dingoj estis malpli fortaj ol tiuj de tilacinoj, iliaj kranioj estis pli fortikaj, kaj tio ebligis ilin kontraŭlukti pli grandan predon ol tilacino. Krome, tilacino estis ekskluziva rabobesto, dum dingoj estis preskaŭ ĉionvoraj, kaj do povis pli bone travivi mankon de predo.[46] Fosiliaj kaj sub-fosiliaj esploroj montras, ke arealoj de dingoj kaj tilacinoj evinente kongruis. Kiam dingoj iĝis pli vaste uzataj en ĉaso far indiĝenuloj, tio verŝajne pligrandigis premon al tilacino.[8]

Petroglifoj en Kakadu Nacia Parko klare montras, ke fruaj indiĝenuloj ĉasis tilacinojn.[47]

Tiu ĉi foto, farita en 1921 de Henry Burrell, montras tilacinon kun koko en ĝia buŝo. Ĝuste ĝi donas al la besto reputacion de kok-mortigisto.
Tamen, tio estas nur stumpigo de originala bildo, sur kiu videblas, ke la tilacino estas fakte kaptita, kaj antŭnelonge unu esploristo eĉ konkludis, ke montrata estas remburita speciano.[48]

Formorto en Tasmanio[redakti | redakti fonton]

Kvankam tilacinoj en kontinenta Aŭstralio proksimiĝis al formorto eĉ antaŭ apero de unuaj Eŭropanaj vilaĝoj kaj formortis iam dum 19-a jarcento, ili travivis ĝis la 1930-aj jaroj sur insulo Tasmanio. Dum apero de unuaj vilaĝoj sur Tasmanio, tilacinoj plejparte loĝis en densaj arbaroj de norda, nord-uesta kaj mezlanda partoj de la insulo.[32] Pro tio oni malofte renkontis ilin dum tiuj tempoj. Tamen, eventuale tilacnoj iĝis akuzataj je multaj atakoj al ŝafoj, kvankam sen kredinda pruvo, kaj tio konduktis al kreo de ĉaspremioj por kontroli iliajn nombrojn. Firmao Van Diemen's Land Company enkondukis premiojn por mortigo de tilacinoj ĉ. 1830. Inter 1888 kaj 1909 la registaro de Tasmanio pagis po £1 por mortigita plenkreska tilacino kaj po dek ŝilingojn por idoj. Entute ili pagis 2184 premiojn, sed oni kredas ke vere multe pli tilacinoj estis mortigitaj.[26] Formorto de tilacinoj estas, laŭ multaj kredoj, plejparte pro tiu senprudenta forĉasado far farmistoj kaj kapĉasistoj.[26] Tamen, pli verŝajne multaj faktoroj ludas rolon en la formorto, inkluzive konkuron kun eŭropanaj hundoj,[49] detruo de vivmedio, samtempan formorton de predaj specioj kaj malsano, simila al hunda pesto, kiu ankaŭ tuŝis multajn kaptitajn specianojn en tiu tempo.[22][50]

Senrigarde de la kialo, la besto iĝis ege rara en naturo ĉ. malfruaj 1920-aj jaroj. Malgraŭ la fakto ke tilacinoj estis onikrede kulpa je atakoj al ŝafoj, kelkaj provoj estis faritaj por savi la specion de tuta formorto. Rekordoj de Wilsons Promontory enhavis rekomendon reenkonduki tilacinojn al kelkaj taŭgaj lokoj en Viktorio. En 1928 Tasmania Komitato por Endemia Faŭno rekomendis krei rezervejon por protekti travivantajn tilacinojn kun potenciaj lokoj kun taŭga ekosistemo, inkluzive Arthur- kaj Pieman-riveroj en uesta Tasmanio.[51]

En 1930 farmisto Wilf Batty mortigis la lastan konatan sovaĝan tilacinon en Mawbanna, en nordokcidenta parto de la insulo. La besto, plej verŝajne vira, estis vidata ĉirkaŭ farmo de Batty dum kelkaj semajnoj.[52]

Benjamin kaj serĉoj[redakti | redakti fonton]

Benjamin, la lasta konata tilacino, en Hobart Zoo (tiam Beaumaris Zoo) ĉ. 1933. Skrota sako ne videblas en tiu ĉi aŭ iu alia foto de Benjamin, kondukanta al supozo ke "li" estis ino. Tamen ekzisto de vira marsupio ĉe tilacinoj igas certigon neebla.

La lasta konata tilacino, al kiu oni donis nomon Benjamin (kvankam ties sekso neniam estis konfirmita) estis kaptita en 1933 kaj sendita al Hobart zoo, kie ĝi vivis dum tri jaroj. Poste, Frank Darby, kiu, laŭ siaj propraj asertoj, laboris en la zoo dum tiu tempo, sugestis en gazeta intervuo en 1968, ke nomo Benjamin estis uzata kiel kromnomo de la besto. Tamen, ekzistas neniuj rekordoj de tiu tempo, kiuj mencius la nomon, kaj tiama estro de la zoo Alison Reid kaj publikisto Michael Sharland asertis, ke neniu kun nomo Frank Darby iam ajn laboris en la zoo. Darby ankaŭ estas fonto de aserto, ke la lasta tilacino estis masklo. Fotoj sugestas, ke ĝi pli probable estis ino.[53]

Tiu ĉi tilacino mortis en 7-a de septembro 1936. Plej verŝajne ĝi mortis rezulte de neglekto: oni ŝlosis ĝin ekster ŝirmejo dum rara ekstremo de Tasmania vetero - treega varmo dum tago kaj frosto dum nokto.[54] Ĝi ankaŭ aperas en la lasta videa rekordo de vivanta tilacino - 62 sekundoj de monkroma filmo, farita en 1933 de natursciencisto David Fleay.[55]. Dum kreo de la filmeto, Fleay ricevis mordon sur la gluteo pro ignoro de "minaca oscedo" kaj ŝuŝo de la besto. Nacia Tago de Minacataj Specioj en Aŭstralio okazas ĉiujare ekde 1996 je 7-a de septembro por rememori morton de la lasta konata tilacino.[56]

Benjamin "oscedas", ĉ. 1933

Kvankam movado por konservo de la specio aperis en 1901, parte pro la fakto ke iĝis tre malfacile trovi specianojn por zooj kaj kolekcioj, politikaj kialoj obstaklis aperon de iu formo de oficia protekto ĝis 1936. Oficia jura decido por protekto de la specio estis enkondukita je 10-a de julio 1936, 59 tagojn antaŭ morto de la lasta konata speciano.[57]

Postaj serĉoj montris eblecon de travivo de la specio en Tasmanio ĝis la 1960-aj jaroj. Dr. Eric Guiler kaj David Fleay, dum siaj serĉoj en nordokcidenta Tasmanio, trovis piedmarkojn kaj fekaĵojn, tre similajn al tiu de tilacino, aŭdis tre similajn vokalaĵojn kaj kolektis raportojn de loĝantoj, kiuj asertis, ke ili vidis tilacinojn. Tamen, neniuj kredindaj pruvoj de ekzisto de sovaĝaj tilacinoj estas trovitaj.[10]

Tilacino havis statuson de minacata specio ĝis 1986. IUCN-normoj sugestas, ke ĉiu specio, en kiu neniu viva ano estas rekordita dum 50 jaroj, estu deklarita formortinta. Ĉar neniuj pruvoj de ekzisto de tilacinoj estis trovitaj ekde morto de Benjamin en 1936, IUCN proklamis la specion formortinta. CITES estas pli atentema, listigante la specion kiel "probable formortinta".[58]

Hipoteza postvivo[redakti | redakti fonton]

Kvankam la tilacino oficiale formortis en 1936, multaj personoj opinias, ke la besto ankoraŭ vivas. Malsimile al aliaj formortintaj specioj, kiel didofalklanda vulpo, iama vivareo de tilacino estas sufiĉe vasta kaj ĝis nun havas multajn malfacile atingeblajn areojn. Oni asertas esti vidinta tilacinojn en Tasmanio, kontinenta Aŭstralio, kaj eĉ en la indonezia parto de Nov-Gvineo, apud la landlimo de Papuo-Nov-Gvineo. La akcidenta morto de juna masklo[59], 25 jaroj post la oficiala formorto, relanĉis la hipotezojn. Aŭstralia Asocio por Esploroj de Rara Faŭno ricevis pli ol 3800 raportojn pri renkontoj kun tilacinoj ekde 1936,[60] kriptozoologia Centro de Esploro de Mistikaj Animaloj de Aŭstralio kolektis 138 raportojn antaŭ 1998, kaj la Departamento de Medio kaj Konservado de Uesta Aŭstralio rekordis 65 raportojn nur el Uesta Aŭstralio.[29] Sendependaj tilacin-esploristoj Buck kaj Joan Emburg el Tasmanio kolektis 360 raportojn el Tasmanio kaj 269 el kontinenta Aŭstralio, kombinante multajn fontojn.[61] Kelkaj vidaĵoj produktis grandan kvanton de publikeco. En 1973, Gary kaj Liz Doyle filmis sur 8mm-a filmo 10-sekundan videon pri nekonata hund-simila animalo, kuranta trans la vojo en Suda Aŭstralio. Tamen, oni ne povas sekure difini la beston kiel tilacino pro malbona kvalito de la video.[62] En 1982 esploristo de Tasmania Servo de Parkoj kaj Naturo Hans Naarding observis beston, kiun li kredis esti tilacino, dum tri minutoj nokte apud Arthur-rivero en Nordokcidenta Tasmanio. Tiu vidaĵo kondukis al dumjara registar-sponsorita esploro en la areo, sed ĝi ne donis la rezulton.[63] En Januaro 1995 alia oficisto pri Parkoj kaj Naturo raportis observon de tilacino apud Pyengana en nordorienta Tasmanio je tre frua mateno. Postaj serĉoj en tiu regiono ne montris iujn signifoj de la animalo.[64] En 1997 lokaj loĝantoj kaj misiistoj raportis vidaĵon de tilacino apud Carstensz-piramido en Uesta Nov-Gvineo (dingoj, plej verŝajnaj konkurantoj de tilacinoj, estas nun ege raraj en Nov-Gvineo).[65]. Supozeble, nov-gvineanoj konis tilacinojn dum multaj jaroj, sed ne faris ofician raporton.[66] En februaro de 2005, germana turisto Klaus Emmerichs, asertis, ke li sukcesis fari fotojn de tilacino en Nacia Parko Lake St. Clair, sed vereco de la fotoj estas nepruvita.[67] La fotoj iĝis publikigataj nur en aprilo 2006, 14 monatojn poste de la vidaĵo. Ili montris nur la dorson de la animalo kaj ne estis, laŭ asertoj de esploristoj, kredenda pruvo de ekzisto de tilacino.[68]

Premioj[redakti | redakti fonton]

En 1983, Ted Turner proponis premion de $100000 por kredinda pruvo de pluekzisto de tilacino.[69] Tamen, respondo al letero de tilacin-serĉisto Murray McAllister en 2000 montris, ke la premio estis nuligita.[70] En marto 2005, Aŭstralia gazeto The Bulletin, dum ferio de sia 125-jariĝo, proponis premion de $1.25 milionoj por kapto de viva tilacino. Tamen ĝis fino de la propono neniu produktis iun pruvon de ekzisto de la besto. Poste premion de $1.75 milionoj proponis estro de Tasmania turista firmao Stewart Malcolm.[68] Laŭ leĝoj de Tasmanio kaptado de animaloj ne estas permesita, do premioj por kapto de tilacino estas kontraŭleĝaj.[69]

Modernaj esploroj kaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Remburita speciano en Nacia Muzeo de Aŭstralio en Kanbero, Aŭstralia Ĉefurba Teritorio.

Oni kreis datumbazon International Thylacine Specimen Database en aprilo 2005 por katalogi kaj, se eblas, fotografii ĉiujn konatajn specianojn de tilacino[51] en muzeoj kaj privataj kolekcioj. La rekordoj estas administrataj far Zoologia Societo de Londono.[71]

En 1999 grupo de esploristoj en Aŭstralia Muzeo en Sidnejo anoncis projekton de klonado, celantan rekrei vivan tilacinon el genetika materialo el konservitaj specianoj.[72] Kelkaj biologiistoj publike proklamis la projekton "media truko" kaj ĝia estro, profesoro Michael Archer, estis nominita por Bent Spoon Award de Australian Skeptics kiel "propaganto de plej ridinda paranorma pseŭdo-scienca volapukaĵo".[73]

Tilacina skeleto, Muséum national d'histoire naturelle, Parizo.

En fino de 2002 la esploristoj sukcesis ekstrakti ioman DNA-on el la specianoj.[74] Tamen, en 15-a de februaro 2005 la muzeo anoncis, ke la ricevita DNA estas tro detruita kaj ne utileblas.[75][76] En majo 2005, Michael Archer, estro de projekto kaj dekano pri scienco en Universitato de Novsudkimrio, anoncis ke la projekto estas restartigita far grupo de universitatoj kaj esploraj institucioj.[68][77]

Speciano en muzeo en Oslo

En 2008 esploristoj Andrew J. Pask kaj Marilyn B. Renfree el Universitato de Melbourne kaj Richard R. Behringer el Universitato de Teksaso raportis ke ili sukcesis restarigi genon Col2A1 enhancer el speciano, konservata en etanolo dum pli ol 100 jaroj. La genetika materialo funkciis en transgenaj musoj. Tiu ĉi malkovro revivigis la esperon de restarigado de tilacino.[78][79] Dum la sama jaro, alia grupo de esploristoj sukcese ricevis plenan sekvencon de tilacina mitokondrian genomon el du muzeaj specianoj. Ilia sukceso sugestaj ke teorie ankaŭ eblas ekstrakti kompletan nuklean genomon el konservitaj specianoj. La rezultoj estas publikigitaj en ĵurnalo Genome Research en 2009.[19]

Kultura rolo[redakti | redakti fonton]

Litografia bildo de tilacinoj far H. C. Richter, post Gould

La plej konataj ilustraĵoj, montrantaj Thylacinus cynocephalus, estis tiuj en libro The Mammals of Australia (1845-63) far John Gould. Ĝuste ili estas la plej ofte kopiitaj kaj reproduktitaj[80] kaj poste ĝuste ili uzatis sur emblemoj de Cascade Brewery en 1987.[81] Registaro de Tasmanio publikis monokroman reprezentaĵon de la sama bildo en 1934,[82] kaj verkisto Louisa Anne Meredith kopiis ĝin en sian libron Tasmanian Friends and Foes (1881).[80]

Tasmania blazono havas tilacinojn kiel ŝildoportantojn.
Tasmania aŭtokod-ŝildo.

Tilacino iĝis populara kiel simbolo de Tasmanio. La animalo aperas sur oficia blazono de Tasmanio. Oni uzas ĝin sur oficiaj logotipoj de firmao Tourism Tasmania kaj de urba kosilio de Launceston. Ekde 1998, ili ofte aperis sur tasmaniaj aŭtokodoj.

Tilacino estis baza parto de kampanjo de The Wilderness Society kun nomo We used to hunt Thylacines ("Iam ni ĉasis tilacinojn"). Ekzistis triopo de videoludoj, kie ĉefrolis tilacino Ty the Tasmanian Tiger. Kelkaj epizodoj de animacia serio "Taz-Mania" de 1990-aj jaroj enhavis rolulon 'Wendell T. Wolf', kiu estis supozeble la lasta vivanta tilacino ("tasmania lupo" ). En Aŭstralio estas populara infanlibro Tiger Tale surbaze de aboriĝena legendo pri kiel tilacino ekhavis siajn striojn. Tilacino kun nomo 'Rolf' aperis en muzikalo pri formortintaj specioj Rockford's Rock Opera. Tilacino estas maskoto de Tasmania kriketa teamo Tasmanian Tigers. Ĝi ankaŭ aperas sur poŝtmarkoj el Aŭstralio, Ekvatora Gvineo kaj Federacio de Mikronezio.[83]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Groves, C. (2005). Wilson, D. E., & Reeder, D. M.. ed. Mammal Species of the World (3rd ed.). Johns Hopkins University Press. pp. 23. ISBN 0-8018-8221-4
  2. McKnight, M. (2008). Thylacinus cynocephalus. 2008 IUCN Red List of Threatened Species. IUCN 2008. Retrieved on 09 October 2008
  3. Krome, la specio estas foje menciita kun multaj aliaj nomoj kiel marsupia lupo, aŭstralia tigro, aŭstralia hieno, zebra lupo, kangurua lupo, marsupia tigro, tigra kato kaj hiena oposumo. Tia vario de komunaj nomoj igas komprenon ĉu vere temas pri tilacino malfacila kaj konfuza.
  4. Riversleigh. Australian Museum (1999). Alirita 2006-11-21.
  5. Is there a fossil Thylacine?. Australian Museum (1999). Alirita 2006-11-21.
  6. Lost Kingdoms: Dickson's Thylacine (Nimbacinus dicksoni). Australian Museum (1999). Arkivita el la originalo je 2006-03-19. Alirita 2006-11-21. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-02-17. Alirita 2022-04-20.
  7. Lost Kingdoms: Powerful Thylacine (Thylacinus potens). Australian Museum (1999). Arkivita el la originalo je 2005-03-25. Alirita 2006-11-21. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-03-18. Alirita 2022-04-20.
  8. 8,0 8,1 C.N. Johnson and S, Wroe (2003-11). “Causes of extinction of vertebrates during the Holocene of mainland Australia: arrival of the dingo, or human impact?”, The Holocene 13 (6), p. 941–948. doi:10.1191/0959683603hl682fa. 
  9. L Werdelin (1986). “Comparison of Skull Shape in Marsupial and Placental Carnivores”, Australian Journal of Zoology 34 (2), p. 109–117. doi:10.1071/ZO9860109. 
  10. 10,0 10,1 10,2 Threatened Species: Thylacine - Tasmanian tiger, Thylacinus cynocephalus (PDF). Parks and Wildlife Service, Tasmania (2003-12). Arkivita el la originalo je 2006-10-02. Alirita 2006-11-22. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-10-02. Alirita 2009-10-23.
  11. Anna Salleh (2004-12-15). Rock art shows attempts to save thylacine. ABC Science Online. Alirita 2006-11-21.
  12. Rembrants. D. (1682). "A short relation out of the journal of Captain Abel Jansen Tasman, upon the discovery of the South Terra incognita; not long since published in the Low Dutch". Philosophical Collections of the Royal Society of London, (6), 179-86. Quoted in Paddle (2000) p.3
  13. Roth H.L. (1891). "Crozet's Voyage to Tasmania, New Zealand, etc....1771–1772.". London. Truslove and Shirley. Quoted in Paddle (2000) p.3
  14. Robert Paddle. (2000) The Last Tasmanian Tiger: The History and Extinction of the Thylacine. Cambridge University Press, p. 3. ISBN 0-521-53154-3.
  15. 15,0 15,1 Information sheet: Thylacine Thylacinus cynocephalus (PDF). Victoria Museum (2005-04). Arkivita el la originalo je 2003-05-12. Alirita 2006-11-21. Arkivigite je 2006-11-09 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2003-05-12. Alirita 2009-10-26.
  16. Thylacinus cynocephalus (Harris, 1808). Australian Faunal Directory. ABRS (October 9, 2008).
  17. Robert Paddle. (2002) The Last Tasmanian Tiger: The History and Extinction of the Thylacine. Cambridge University Press, p. 5. ISBN 0-521-53154-3.
  18. T. F. Hoad (Ed.). (1986) The Concise Oxford Dictionary of English Etymology. Oksfordo: Oxford University Press. ISBN 0-19-863120-0.
  19. 19,0 19,1 The mitochondrial genome sequence of the Tasmanian tiger (Thylacinus cynocephalus). Genome Research, CSH Press (2009). Alirita 2009-01-15.
  20. 20,00 20,01 20,02 20,03 20,04 20,05 20,06 20,07 20,08 20,09 Joan Dixon Fauna of Australia chap.20 vol.1b (PDF). Australian Biological Resources Study (ABRS). Arkivita el la originalo je 2005-07-23. Alirita 2006-11-22.
  21. 21,0 21,1 Australia's Thylacine: What did the Thylacine look like?. Australian Museum (1999). Alirita 2006-11-21.
  22. 22,0 22,1 22,2 22,3 Dr Eric Guiler (2006) Profile - Thylacine. Zoology Department, University of Tasmania. Arkivita el la originalo je 2012-03-18. Alirita 2006-11-21. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-18. Alirita 2009-10-27.
  23. 23,0 23,1 Sally Bryant and Jean Jackson Threatened Species Unit, Parks and Wildlife Service, Tasmania. (1999) Tasmania's Threatened Fauna Handbook (PDF), Bryant and Jackson, p. 190–193. ISBN 0-7246-6223-5.
  24. Menna Jones (1997-12). “Character displacement in Australian dasyurid carnivores: size relationships and prey size patterns”, Ecology. Alirita 27 November2006.. 
  25. AFP (2003-10-21). Extinct Thylacine May Live Again. Discovery Channel. Alirita 2007-11-28.
  26. 26,0 26,1 26,2 26,3 26,4 26,5 Wildlife of Tasmania: Mammals of Tasmania: Thylacine, or Tasmanian tiger, Thylacinus cynocephalus. Parks and Wildlife Service, Tasmania (2006). Arkivita el la originalo je 2008-07-21. Alirita 2006-11-21. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-07-21. Alirita 2009-10-27.
  27. Paddle (2000). p.49
  28. Tasmanian Tiger. Archives Office of Tasmania (1930). Alirita 2006-11-27.
  29. 29,0 29,1 29,2 Heberle, G. (1977), "Reports of alleged thylacine sightings in Western Australia" (w), Sunday Telegraph [Sydney]: 46, http://freepages.genealogy.rootsweb.ancestry.com/~gregheberle/AdobePDF/Thylacine/ThylacinePaper2004-P1-5.pdf 
  30. Paddle (2000). p.65–66
  31. Mummified thylacine has national message. National Museum of Australia, Canberra (2004-06-16). Arkivita el la originalo je 2015-06-20. Alirita 2006-11-21. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-06-20. Alirita 2021-08-20.
  32. 32,0 32,1 Australia's Thylacine: Where did the Thylacine live?. Australian Museum (1999). Alirita 2006-11-21.
  33. Paddle (2000). p.42–43
  34. Paddle (2000). p.38–39
  35. Paddle (2000). p.60
  36. Paddle (2000). p.228–231
  37. Estas eĉ versio, ke tilacino estis specialigita natura malamiko de emuoj, kaj iliaj nekutime vastaj maksiloj kaj dupiedaj saltoj estas speciale disvolvitaj por efike rompi kolon de emuo.
  38. Paddle (2000). p.81
  39. Pople, A. R., G. C. Grigg, S. C. Cairns, L. A. Beard and P. Alexander (2000). “Trends in the numbers of red kangaroos and emus on either side of the South Australian dingo fence: evidence for predator regulation?”, Wildlife Research 27 (3), p. 269–276. doi:10.1071/WR99030. 
  40. Emu. Alirita 2006-09-19.
  41. Paddle (2000). p.29–35
  42. Paddle (2000) p.79–138
  43. Paddle (2000). p.96
  44. Paddle (2000) p.23–24
  45. Introducing the Thylacine. The Thylacine Museum. Arkivita el la originalo je 2012-05-27. Alirita 2007-05-23. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-05-27. Alirita 2009-10-31.
  46. Tiger's demise: dingo did do it - National - smh.com.au. Smh.com.au. Alirita 2008-11-03.
  47. Paddle (2000) Plate 2.1 p.19
  48. Carol Freeman (2005-06). “Is this picture worth a thousand words? An analysis of Henry Burrell's photograph of a thylacine with a chicken”, Australian Zoologist (PDF) 33 (1).  Arkivigite je 2006-05-06 per la retarkivo Wayback Machine
  49. James Boyce (2006). “Canine Revolution: The Social and Environmental Impact of the Introduction of the Dog to Tasmania”, Environmental History 11 (1). Alirita 21 November2006.. 
  50. Paddle (2000). p.202–203
  51. 51,0 51,1 Tasmanian tiger skin: Charles Selby Wilson collection. National Museum of Australia, Canberra. Arkivita el la originalo je 2009-09-19. Alirita 2006-11-22. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-09-19. Alirita 2009-11-14.
  52. Additional Thylacine Topics: Persecution. The Thylacine Museum (2006). Arkivita el la originalo je 2011-08-14. Alirita 2006-11-27. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-08-14. Alirita 2009-11-14.
  53. Paddle (2000) p.198–201; Paddle ne povis trovi iujn pruvojn ke iu kun nomo Frank Darby laboris en Beaumaris/Hobart Zoo en la tempo, kiam Alison Reid aŭ ŝia patro estis estroj, kaj ankaŭ rimarkis aliajn nekongruaĵojn en rakonto de Darby dum la intervuo en 1968.
  54. Paddle (2000). p195
  55. Leigh Dayton (2001-05-19). Rough Justice. New Scientist. Alirita 2006-11-21.
  56. National Threatened Species Day. Department of the Environment and Heritage, Australian Government (2006). Alirita 2006-11-21.
  57. Paddle (2000). p.184
  58. Appendices I, II and III. Convention on International Trade in Endangered Species of Wild Fauna and Flora (2006-06-14). Alirita 2006-11-27.
  59. Florence Raulin-Cerceau, La Salle des espèces disparues, la valorisation des collections, Letero de l'OCIM, n°33, Dijon, Office de Coopération et d'Information Muséographiques, 1994 TTT-legebla. konsultata la 11a de oktobro 2009. Vidu ankaŭ La Faune, tome 9, l'Australie et les îles, Paris, la Grange Batelière, Genève, Kister, Bruxelles-Anvers, Erasme, 1973, p. 168-169.
  60. The Tasmanian Tiger: Thylacinus cynocephalus. Australian Rare Fauna Research Association (2003). Alirita 2006-02-02-11-22. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-10-11. Alirita 2009-11-16.
  61. Buck Emburg and Joan Emburg. Thylacine Sightings Map. Tasmanian-tiger.com. Arkivita el la originalo je 2017-07-15. Alirita 2006-11-22.
  62. Phil Hall. "The Bootleg Files: “Footage of the Last Thylacine”", Film Threat, 2007-02-16. Kontrolita 2009-02-14.
  63. Mystery that burns so bright. The Sydney Morning Herald (2000-05-09). Alirita 2006-11-21.
  64. James Woodford (1995-01-30). New bush sighting puts tiger hunter back in business. The Sydney Morning Herald. Alirita 2006-11-21.
  65. Corbett, L.K (2004). IUCN Red List: Canis lupus ssp. dingo. IUCN. Alirita 2006-11-21.
  66. Louise Williams (1997-04-15). Tassie tiger sighting claim in Irian Jaya. The Sydney Morning Herald. Alirita 2006-11-21.
  67. Tourist claims to have snapped Tasmanian tiger. The Sydney Morning Herald (2005-03-01). Alirita 2006-11-21.
  68. 68,0 68,1 68,2 Daniel Dasey (2005-05-15). Researchers revive plan to clone the Tassie tiger. Sydney Morning Herald. Alirita 2006-11-22.
  69. 69,0 69,1 Jason Steger (2005-03-26). Extinct or not, the story won't die. The Age. Alirita 2006-11-22.
  70. Murray McAllister (2000) Reward Monies Withdrawn. Arkivita el la originalo je 2007-12-13. Alirita 2006-11-22. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-12-13. Alirita 2009-11-19.
  71. McKnight, M. (2008). Thylacinus cynocephalus. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 09 October 2008.
  72. Julia Leigh (2002-05-30) Back from the dead. The Guardian. Alirita 2006-11-22.
  73. Tasmanian tiger clone a fantasy: scientist. Melbourne Age (2002-08-22). Alirita 2006-12-28.
  74. Attempting to make a genomic library of an extinct animal. Australian Museum (1999). Alirita 2006-11-22.
  75. Museum ditches thylacine cloning project. ABC News Online (2005-02-15). Alirita 2006-11-22.
  76. Deborah Smith (2005-02-17). Tassie tiger cloning 'pie-in-the-sky science'. Sydney Morning Herald. Alirita 2006-11-22.
  77. Judy Skatssoon (2005-02-15). Thylacine cloning project dumped. ABC Science Online. Alirita 2006-11-22.
  78. Resurrection of DNA Function In Vivo from an Extinct Genome by Andrew J. Pask, Richard R. Behringer1 and Marilyn B. Renfree PLoS ONE 21 May 2008
  79. Tasmanian tiger gene lives again Nature News 20 May 2008
  80. 80,0 80,1 University Librarian. The Exotic Thylacine. Imaging the Thylacine. University of Tasmania (2007-09-24). Alirita 2009-04-30.
  81. ; Robyn Williams. John Gould's place in Australian culture. Ockham's Razor. Australian Broadcasting Corporation (13 June 2004). Alirita 2009-04-28.
  82. Government Tourist Bureau, Tasmania. Tasmania: The Wonderland. Hobart: Government Printer, Tasmania, 1934
  83. Philip R. Burns (2003-07-06). Thylacine Stamps. Alirita 2006-11-21.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Guiler, E. (1985). Thylacine: The Tragedy of the Tasmanian Tiger. Oxford University Press. ISBN 0-19-554603-2
  • Guiler, E. & Godard, P. (1998). Tasmanian Tiger: A lesson to be learnt. Abrolhos Publishing. ISBN 0-9585791-0-5
  • Guiler, E. R. (1961a). "Breeding season of the Thylacine." Journal of Mammalogy 42(3): 396–397.
  • Guiler, E. R. (1961b). "The former distribution and decline of the Thylacine." Australian Journal of Science 23(7): 207–210.
  • Lord, C. (1927). "Existing Tasmanian marsupials." Papers and Proceedings of the Royal Society of Tasmania 61: 17–24.
  • Lowry, D. C. (1967). "Discovery of a Thylacine (Tasmanian Tiger) Carcase In a Cave Near Eucla, Western Australia." Helictite.
  • Paddle, R. (2000). The Last Tasmanian Tiger: The History and Extinction of the Thylacine. Cambridge University Press. ISBN 0-521-53154-3
  • Park, A. (1986). "A Tasmanian Tiger Extinct or Merely Elusive." Australian Geographic 1(3): 66–83.
  • Pearce, R (1976). "Thylacines in Tasmania." Australian Mammal Society Bulletin 3: 58.
  • Smith, S. J. (1980). "The Tasmanian Tiger - 1980. A report on an investigation of the current status of thylacine Thylacinus cynocephalus, funded by the World Wildlife Fund Australia." Hobart: National Parks and Wildlife Service, Tasmania.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]