Dorso
Aspekto
| Dorso | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
Ilustraĵo de homa dorso
| |||||
Malantaŭa vido de torako kaj ŝultra ostplektaĵo
| |||||
| anatomia regiono • klaso de anatomia unuo | |||||
| latine | dorsum | ||||
| de Gray | subject #281 1303 | ||||
| |||||
Dorso estas parto de la homa korpo, de la ŝultroj ĝis la gluteoj. Ĝi estas supera parto de la korpo de mamuloj, de la kapo ĝis la vosto.
- Ĝi estas ankaŭ la malantaŭa, ordinare ne aganta parto de objekto ekz. Dorso de klingo, de segilo, de libro ktp.
- Ĝi estas la supera kurba parto de objektoj kiel nazo, piedo.
- Dorso estas geografia estaĵo, submara montara ĉeno (ekz. mezatlantika dorso)
Esprimoj
[redakti | redakti fonton]- dorsaj nurskoloj, dorsa arkaĵo de brakseĝo; la dorsa naĝilo. Montri dorsan flankon. Dorsa doloro.
- surdorsigi selon al ĉevalo, surdorsigi ĉekon. ĝiri.
- Azendorsa: Prezentanta duoblan deklivon ambaŭflanke de meza eĝo: azendorsa porto.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Proverbo
[redakti | redakti fonton]Ekzistas 8 proverboj pri dorso en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

„ Mano pekis, dorso pagas. ” 
„ Okulo ne atentas, dorso eksentas. ”
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-09-23 .


