Dorsdekoltaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dorsdekoltaĵo, sendorsa robonuda dorso estas malalta eltranĉaĵo je la posta parto de vestero, pro kio parto de la dorso nudiĝas aŭ la vestotavolo sub ĝi videblas. Ekzistas diversaj stiloj, kiel profunda V-kolo sur la dorso, eltranĉaĵo kun rektaj anguloj aŭ eltranĉaĵo je la dorso dum la kolo de la vestero restas sendifekta. En sinjorina modo la dorsdekoltaĵo estas ofte aperanta elemento de roboj, someraj bluzojminiĉemizoj kaj bankostumoj. Kontraŭe en la okcidentlanda sinjora modo dorsdekoltaĵo estas ega escepto.

En lastaj jardekoj (21a jarcento) la modo de dorsdekoltaĵo ŝanĝis ankaŭ la kutimojn esti fotita, kaj tiele ĉefe aktorinoj, modelulinoj kaj aliaj famulinoj ĉe eventoj montriĝas ne fronte kiel deĉiame sed flanke aŭ eĉ dorse por montri la belon aŭ kuraĝon de la dekoltita dorso. Plej aŭdacaj atingas ĝis la postaĵan fendeton.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]