Saltu al enhavo

Posumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Posumo[1]
Fotokunmetaĵo de specioj
Fotokunmetaĵo de specioj
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Mammalia
Infraklaso: Marsupialia
Ordo: Diprotodontia
Subordo: Phalangeriformes
Szalay in Archer, 1982

Phalangeroidea

Petaŭroedoj

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Posumoj (el angla: possum) estas grupo de 69 specioj de malgrandaj arbaraj marsupiuloj el subordo Phalangeriformes, indiĝene loĝantaj en Aŭstralio, Nov-Gvineo kaj Sulaveso. Ili ankaŭ estas enkodukitaj en kelkaj areoj de Novzelando kaj Ĉinio. La nomo devenas de Aŭstralio, kie oni prononcis "possum" kiel mallongigo de "opossum", kaj ĝis nun iam nomas posumojn "opossums". Vere, oposumoj (didelfoj) estas similaj al posumoj je aspekto kaj konduto, sed ili estas tute alia branĉo de marsupiuloj kaj troveblas en alia hemisfero (plejparte en Suda Ameriko).

Posumoj estas diverse grandaj, depende de la specio: la plej malgrandaj estas same longaj kiel homa fingro kaj pezas ne pli ol 160 gramojn (ekzemple, pigmea posumo) kaj la plej grandaj longas 120 cm kaj pezas ĝis 14.5 kg (penikvostaj kaj ringvostaj posumoj). La plej komunaj specioj (kutima penikvosta posumo kaj kutima ringvosta posumo) estas ankaŭ la plej grandaj. Averaĝe, tamen, posumoj pli-malpli same grandas kiel hejma kato. Ili havas grizan aŭ brunan felon. Ĉiuj posumoj estas noktaj kaj oportunisme ĉionvoraj. Dum tago ili kaŝas sin en nestoj inter branĉoj, en truoj de arbaj trunkoj aŭ en kavernoj, kaj serĉas manĝaĵon nokte. Plejparto de ilia dieto konsistas je folioj kaj junaj branĉoj de arboj, sed ili volonte manĝas insektojn, ovojn kaj eĉ malgrandajn birdojn kaj reptiliojn, se ili havas ŝancon. En urba sistemo ili ofte invadas rubejojn kaj kompostujojn, serĉante por manĝeblaj forĵetaĵoj. En ekologio de Aŭstralio ili okupas similan niĉon kiel sciuroj en Norda Hemisfero kaj ofte havas iom similan aspekton.

Por homoj estas ne rekomendinde provi kapti posumojn per nuda mano aŭ iel alie instigi ilin, ĉar per siaj mordoj ili ofte transdonas danĝeran viruson, nomatan "Patch-Attack".

Interagoj kun homoj

[redakti | redakti fonton]

Aŭstralia folkloro kaj popola kulturo enhavas multajn referencojn pri posumoj ekde tempoj antaŭ Eŭropa koloniado de la lando. Indiĝenaj aŭstralianoj uzadis posumajn felojn por tradicia ludo Marn Grook. Manteloj el posuma felo estis grava vestaĵo de indiĝenoj en sud-eosta Aŭstralio, kiu havis simbolan valoron de socia statuso kaj de la klano.

En nuna Aŭstralio posumoj ofte troveblas en ĉeurbaj areoj, kies loĝantoj ofte rigardas ilin malutiluloj pro ilia kutimo manĝi fruktojn, legomojn kaj florojn en ĝardenoj kaj fari nestojn sur tegmentoj. Ankaŭ, sufiĉe laŭta teritoria voĉa signalo de vira penikvosta posumo en la mezo de la nokto estas ĝena por la ĉeurbanoj. Por forigi la posumojn el loĝataj areoj homoj ofte uzas naturajn odorilojn, malplezurajn por posuma forta flarkapablo. Plej efikaj el tiuj estas ajlo, kamforo kaj naftalino. En Aŭstralio posumoj estas protektataj kiel indiĝena specio de la lando, kaj leĝoj malpermesas mortigi ilin, eĉ se ili troveblas en urbaj aŭ ĉeurbaj loĝareoj. Forigo de posumo malproksimen de ĝia teritorio ankaŭ estas malpermesita, ĉar posumoj estas teritoriaj animaloj kaj povas ne travivi konkuron en teritorio de alia speciano. Anstataŭe, oni rekomendas konstrui apartajn kestojn, kie posumoj povus nesti ne ĝenante la domojn.

Kvankam kutima penikvosta kaj ringvosta posumoj bone adaptiĝis al urba sistemo, aliaj specioj de posumoj povas nur vivi en arbaroj kaj iĝis nun minacataj.

Posumoj en Nov-Zelando

[redakti | redakti fonton]

Komuna penikvosta posumo estas enkondukita en Novzelando far Eŭropaj koloniistoj por establi felan industrion en la lando, kie native ne vivas iuj ajn mamuloj. Pro manko de naturaj malamikoj por posumoj en Novzelando kaj pro sufiĉe taŭga klimato, ili reproduktiĝis ĝis tiom grandaj nombroj, ke ili iĝis grava danĝero por la landa ekologia sistemo. Krome, ili damaĝas novzelandajn nativajn arbojn kaj ŝtelas ovojn de novzelandaj birdoj, multaj el kiuj estas minacataj, kaj transdonas bovan tuberkulozon, danĝeran por la bruto. Oni ofte konsideras posumojn tiom granda danĝero, kiel kunikloj kaj maraj bufoj en Aŭstralio.

Ekde 1996 oni provas uzi posuman felon por industrio de vestaĵoj. Novzelanda moda firmao Untouched World kreis markon de lano, kiu estas meiksaĵo de posuma felo kun lano de ŝafo. Tiu ĉi produkto, vendata sub nomoj merinomink, eco-possum, possumdown, eco furpossum wool, utiligas na 95% de feloj de komerce kaptataj posumoj. Krome, oni uzas posumajn felojn por jakoj, litaj kovriloj kaj faras gantojn el posuma ledo. Ĉiujn felojn oni ricevas el sovaĝaj posumojn, ĉar en Novzelando ili estas oficie invada specio kaj estas laŭleĝe ĉasi kaj mortigi ilin.[2]

En 2009 novzelanda Departamento pri konservado anoncis, ke aktivecoj por kontrolo la nombron de posumoj en la lando donas notindan frukton, kaj kvanto de posumoj malkreskis ĝis malpli ol duopo de kvanto de 1980-aj jaroj - de 70 ĝis 30 milionoj de la bestoj. Tamen ĝis nun preskaŭ duono de novzelanda teritorio (13.3 milionoj de hektaroj) havas iujn ajn aktivecojn por kontroli kvanton de posumoj.[3]

Kutima penikvosta posumo
(Trichosurus vulpecula)
Penikvosta posumo en ĉeurba areo nokte.
Dresita posumo en Busselton, Uesta Aŭstralio.
Ringvosta Posumo nokte

Aŭstralio estas hejmo de granda plimulto el nun vivantaj specioj de marsupiuloj. Ĉirkaŭ du triopoj de ili apartenas al ordo Diprotodontia, kiu, siavice, dividiĝas je tri subordoj:Vombatiformes (vombatoj kaj koalo, entute 4 nun vivantaj specioj), Macropodiformes (kanguruoj, potoruoj, valabioj ktp.) kaj la plej granda kaj diversa subordo Phalangeriformes - la posumoj kaj la glisuloj. La lasta subordo apartiĝas jene:

Referencoj

[redakti | redakti fonton]