Jako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jako

Jako estas ekstera vesto en multaj kulturoj, malfermebla ĉe la antaŭa parto, manikhava, kovranta la korpon ekde la ŝultroj ĝis proksimume la koksoj. La malfermejo povas pendi nefermite aŭ oni povas fermi ĝin diversmetode: per butonoj, hokojrubandbentoj. Se tia vestaĵo estas klare pli longa ol ĝis la koksoj, oni prefere parolas pri mantelopalto.

La distingo inter bluzo respektive ĉemizo kaj jako baziĝas precipe sur tio, ke bluzoj kaj ĉemizoj ordinare konsistas el pli malpeza ŝtofo kaj ke oni portas ilin senpere sur la haŭto (kaj eventuale sub jako), dum jakoj tendencas esti el pli peza kaj pli varmiga ŝtofo kaj eventuale estas subŝtofitaj. Ĉar jakon oni portas super subvestoj kun same longaj manikoj kaj do ĝi ne tuŝas la haŭton, oni nur malofte devas lavi ĝin. Fakte multaj jakoj pro la elektita ŝtofo kaj la konstruo ne estas laveblaj.

Jakotipoj[redakti | redakti fonton]