Makula porzano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Makula porzano
Porzana porzana 3 (Marek Szczepanek).jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Porzana
Specio: P. porzana
Porzana porzana
Linnaeus, 1766
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Makula porzano (Porzana porzana) estas eta akvobirdo, de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ties breda medio estas marĉoj kaj junkejoj tra mezvarma Eŭropo kaj okcidenta Azio (Kaŭkazo kaj okcidenta Siberio). Povas esti el 50.000 ĝis 70.000 en okcidenta kaj centra Eŭropo, sed eble plie en orienta Eŭropo. Tiu specio estas migranta -dumnokta migrado- por vintri en tropika AfrikoBarato.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri eta birdo (19-24 cm longa, enverguro de 37 ĝis 42 cm kaj pezo de 60 ĝis 115 g), kiu estas iomete pli malgranda ol Akvoralo, de kiu ĝi diferenciĝas pro mallonga beko, kiu estas flava kun ruĝa bazo. Plenkreskuloj havas ĉefe malhelbrunajn striitajn kaj punktitajn suprajn partojn kaj grizbluajn kapon kaj bruston, kun blankaj punktoj, kaj malhelaj kaj blankaj strioj ĉeventre. Ili havas verdajn krurojn kun longaj fingroj kaj mallongan voston kiu estas okra sube.

Junuloj estas similaj, sed grizbluo estas anstataŭata de bruno. La idoj estas nigraj, kiel tiuj de aliaj raledoj.

Tiu specio povas esti konfuzita nur kun Sorao, Soraralo aŭ Karolinia porzano, Porzana carolina, rara vaganta el Nordameriko. Tamen tiu ĉi lasta specio malhavas la brustan punktadon kaj havas malstriitan surkapan strion.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Tiuj birdoj manĝopalpas per siaj bekoj en koto aŭ malhela akvo, sed ankaŭ manĝoplukas per vido. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj aliajn akvobestetojn.

Makulaj porzanoj estas tre sekretemaj birdoj -krepuska vivo- ĉefe dum bredsezono -ili vivas sole aŭ pare- kiam ili estas pli aŭskultataj ol vidataj, ĉar ili estas bruemaj birdoj per diferenciga kvazaŭ vipfrapado huit, huit konstanta dum la tuta nokto kiel iu kvazaŭ tiktak aŭ triktrok de horloĝo. Ili estas pli facile videblaj dum migrado.

Ili vivas ĝis 7 jaroj.

Bredado[redakti | redakti fonton]

Ambaŭ gepatroj konstruas neston el junkoj en seka loko de densa marŝa vegatalaro, tie oni demetas 6-15 ovojn. Ambaŭ gepatroj kovas dum ĝis 3 semajnoj. La idoj manĝas unu tagon post eloviĝo, sed ili estas manĝigataj kaj zorgataj dum preskaŭ du monatoj, ĝis kiam ili ekflugas.


Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]