Porzano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Porzana)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Porzano
Makula porzano, Porzana porzana
Makula porzano, Porzana porzana
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Porzana
Vieillot, 1816

vidu teksto

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Porzanaporzanoj estas genro de birdoj apartenantaj al familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj. Ili estas tre etaj akvaj birdoj el ĉiu kontinento; ekzemple pli etaj ol plej konataj familioj inter raledoj. Temas pri 18 specioj. Ĉiuj loĝas en akva medio inter junkaro kaj densa herbaro. Tie konstruas neston el vegetala materialo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĉiu specio estas tre bone adaptita al ties medio: longaj kruroj kun longaj fingroj taŭgaj por piediri inter akva plantaro, mallongaj rondformaj flugiloj por ekflugi kaj fuĝi inter junkaro kaj kanaro kaj pli mallonga beko ol tiu de aliaj raledoj por preni semojn kaj etajn akvobestetojn.

Kutime maskloj kaj inoj estas similaj, sed inoj de Malgranda porzano sufiĉe malsimilas de maskloj. Ili estas brunaj dorse kaj grizaj sube, sed kelkaj specioj estas pli bluaj kaj kelkaj havas pli aŭ malpli striojn.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Temas pri sekretemaj birdoj kiuj rapide fuĝas inter junkaro kiam aperas ebla danĝero. Ĉefe dum bredsezono, kiam kelkaj eĉ povus ataki invaduntojn spite ties malgrandeco. Kelkaj specioj estas migrantaj vintre al topikaj landoj dumnokte.

Plej ofte ili estas ĉiomanĝantaj, ĉefe vegetalan materialon kaj etajn akvajn bestetojn. Ili povas manĝopluki en akvo aŭ koto kaj sur tero.

Specioj[redakti | redakti fonton]