Malgranda otido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malgranda otido
masklo
masklo
ino
ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Otidedoj Otidae
Genro: Tetrax Tetrax
Specio: Malgranda otido 'Tetrax tetrax'
Linnaeus 1758
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Vintrejoj  Migrado  Verŝajne formortinta  Formortinta
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  •  Migrado
  •  Verŝajne formortinta
  •  Formortinta
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  •  Migrado
  •  Verŝajne formortinta
  •  Formortinta
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr
    Tetrax tetrax - MHNT

    La malgranda otido (Otis tetrax aŭ pli bone Tetrax tetrax, ununura specio de ties genro) estas birdo el la ordo de gruoformaj birdoj kaj familio de otidedoj, el kies familio estas unu el la plej malgrandaj specioj.

    Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

    La malgranda otido estas palearktisa specio kiu vidiĝas en suda kaj centra Eŭropo -ĉefe Iberio (inter 50.000 kaj 100.000 birdoj, sed malpliiĝintaj pro maŝinado terkultura) kaj Francio-, okcidenta kaj centra Azio, ekzemple Ŝinĝango de Ĉinio kaj ankaŭ en Japanio. Ĝi estas la plej malgranda el la otidoj en Ĉinio. Sudeŭropaj birdoj estas loĝantaj; la aliaj migras suden vintre. Ili loĝas en stepoj, herbejoj kaj ebenaj terkulturejoj.

    Dum la lastaj jardekoj la specio ege malpliiĝis. Jam formortis en multaj landoj; ekzemple en Afriko ĝi loĝas jam nur en Maroko, kaj en Eŭropo restas nur populacioj en la okcidenta sektoro en Hispanio (ĉefe en Ekstremaduro kaj Kastilio-Manĉo), Portugalio, Francio kaj Italio, dum en la orienta sektoro nur en Rusio kaj Kazaĥio. Pro tio ĝi estis katalogita kiel Vundebla. Ĉefaj tialoj estas malpliigo de areo de cerealoj kaj ties limoj, plagicidoj, kaj ankaŭ habitatoperdo kaj kolizio kun homa agado.[1]

    Priskribo[redakti | redakti fonton]

    Dum sezono de fekundiĝo la virbirdo havas nigrajn kaj blankajn striojn sur la kolo, nome unue pli larĝan nigran zonon kiu kovras preskaŭ la tutan kolon, kie videblas supre unu blanka strieto laŭforma de litero v; poste alia blanka kaj poste pli sube alia nigra; tiuj du lastaj povas esti de malsimilaj larĝecoj; la kapo estas grizblua. Dum vintro la maskla kaj femala birdoj portas samkoloran plumaron -brunaj striitaj dorso, kolo kaj kapo kaj blankaj subaj partoj- kaj ambaŭ havas larĝan blankan pecon sur la flugiloj klare videbla dumfluge.

    Temas pri grandaj birdoj de 40 ĝis 45 cm longaj kaj kun enverguro de 105-115 cm, sed ne tiom grandaj kiom la Granda otido, sed iom malpli ol duone, kaj pezo de 700-900 gr. La kruroj estas longaj kaj fortikaj.

    Kutimoj[redakti | redakti fonton]

    La malgrandaj otidoj vivas en vastaj stepoj kaj sekaj kampoj kun kaŝiga herbaro kaj nutras sin ĉefe per ĝermoj, bulboj, semoj, kaj ankaŭ akridoj, krustuloj, moluskoj kaj insektoj. Printempe kaj somere ili manĝas plie bestetojn dum aŭtune kaj vintre estas pli vegetaranoj. Ili estas sociemaj kaj vivas en aroj -ĉefe vintre- kaj estas tre singardemaj. Surprizite, ili tuj forkuras, kaŝas sin surgrunde aŭ forflugas tre rapide, forte skuante la flugilojn kaj produktante tre specifan sibladon per flugilfrapo, ĉar unu el la flugilplumoj estas iome pli mallonga. Iam ili sin levas alten en arka formo kaj iam abrupte alteriĝas.

    Septembre ili komencas kolektiĝi en Azio kaj baldaŭ flugas al okcidenta Azio kaj Egiptio por tie travintri.

    Reproduktado[redakti | redakti fonton]

    Ili flugas al la nordo por fekundiĝi ĉe la komenco de aprilo. Tie ili vivas komence en aroj kaj poste pare. Tiam la virbirdo kreskigas belajn plumojn. La gebirdoj ordinare pariĝas en elstara loko sur stepo. La virbirdo, kun levita vosto en formo de ventumilo, mallevitaj flugiloj kaj hirtigitaj gorĝoplumoj, malrapide rondiradas kaj de tempo al tempo saltadas, eligante mallongan krion. Tiam aliras birdino de fore kaj la pariĝo plenumiĝas. Se tiam aperas alia virbirdo, do certe okazas lukto. Tamen la masklo povas ripeti la pariĝadon kun aliaj inoj.

    Maje la birdino komencas demeti ovojn en kavo sur stepo. Kutime en ĉiu nesto troviĝas 3-4, iam eĉ 9 ovoj ovalaj, olivkoloraj kun brunruĝaj makuloj. La birdino -tre kamuflakolora- kovas ovojn dum ĉ. tri semajnoj. La idoj, naskiĝintaj, havas kamuflan plumaron, estas kapablaj manĝi per si mem kaj moviĝi sendepende. La gepatroj nutras siajn idojn (sed la masklo apenaŭ atentas) kaj ili vivas kune ĝis la fino de aŭgusto. Tiam la ido pezas 700-800 gramojn kaj povas flugi.

    Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    1. Sisón común, Aves y naturaleza, nº 23, Madrido, 2017, paĝo 54.

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]