Mezvarma pluvarbaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Situo de la mezvarmaj pluvarbaroj.
Mezvarma pluvarbaro en Gilano, norda Irano.

Mezvarmaj pluvarbaroj estas koniferajfoliaj arbaroj kiuj troviĝas en la mezvarma zono kaj kiuj ricevas altan pluvokvanton.

Difino[redakti | redakti fonton]

Por mezvarmaj pluvarbaroj de Nordameriko, la difino de Alaback [1] estas vaste agnoskita [2] : (a) La jarpluvo estas pli ol 1400 mm; (b) La averaĝa ĉiujara temperaturo estas inter 4 kaj 12 °C.

Tamen, la postulata jarpluvo dependas de faktoroj kiaj ekzemple la distribuado de la pluvokvanto dum la jaro, la temperaturoj dum la jaro kaj la nebuloĉeesto, kaj la difinoj en aliaj landoj estas konsiderinde malsamaj. Ekzemple, la aŭstraliaj difinoj estas ekologiaj-strukturaj prefere ol klimataj : (a) Fermata kanopeo kaŝas almenaŭ 70% de la ĉielo; (b) la arbaro konsistas plejparte el arbospecioj kiuj ne postulas fajron por regenerado, sed havas semidojn kapablajn regeneriĝi sub ombro kaj en naturaj senarbejoj [3]. Laŭ tiu-ĉi kriterio, ekzemple, parto de la mezvarmaj pluvarbaroj de okcidenta Nordameriko estus ekskludata, ĉar la marborda Menzies-pseŭdocugo, unu el iliaj dominantaj arbospecioj, bezonas arbarero-neniigantan perturbon por iniciati novan serion de semidoj [4]. Laŭvice la nordamerika difino ekskludus parton de la mezvarmaj pluvarbaroj en aliaj landoj.

Tutmonda disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Aceroj kovrataj de epifitaj muskoj en Pluvarbaro Hoh (Vaŝingtonio).

La mezvarmaj arbaroj kovras grandan parton de la tero, sed la mezvarmaj pluvarbaroj nur troviĝas en kelkaj regionoj en la mondo. La plej granda parto de tiuj situas en humidaj oceanaj klimatoj: la pacifikaj moderaj pluvarbaroj en okcidenta Nordameriko (Sudorienta Alasko ĝis Centra Kalifornio), la valdiviaj kaj la magelanaj mezvarmaj pluvarbaroj de sudokcidenta Sudameriko (Suda Ĉilio kaj apuda Argentino), areoj de pluvarbaro en nordokcidenta Eŭropo (suda Norvegujo ĝis norda Hispanujo kaj Portugalujo), mezvarmaj pluvarbaroj de sudorienta Aŭstralio (Tasmanio kaj Viktorio) kaj la novzelandaj mezvarmaj pluvarbaroj (la okcidenta marbordo de Suda Insulo).

Aliaj troviĝas en humidaj-subtropikaj klimatoj : tiu de la sud-afrikaj knajsnaj-amatolaj montarbaroj, la foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĉido de la orienta nigramara regiono (Turkujo kaj Kartvelujo), la hirkaniaj-kaspiaj miksaj arbaroj de Irano kaj Azerbajĝano, la montaj mezvarmaj pluvarbaroj laŭ la orienta pacifika marbordo de Tajvano, la sudokcident-japanaj tajhejaj ĉiamverdaj arbaroj, la marbordaj arbaroj de Novsudkimrujo (Aŭstralio) kaj de Norda Insulo (Nova Zelando).

Kelkaj areoj, aliflanke, kiel ekzemple Rokmontaro en Brita Kolumbio, norda Idaho kaj nordokcidenta Montano, Rocky Mountain Trench en Brita Kolumbio kaj Montano, kaj la rusa Malproksima Oriento (Usurio, Manĉurujo, Saĥaleno) en Azio havas pli kontinentan klimaton sed ricevas sufiĉe da precipitaĵo sub la formo de pluvo kaj de neĝo por enhavi signifajn areojn de mezvarma pluvarbaro.

Disaj malgrandaj areoj de mezvarma pluvarbaro ankaŭ ekzistas laŭ Apalaĉoj de norda Georgio ĝis Nova Anglujo. La montaj koniferaroj de Montaro Changbai limanta Ĉinujon de Nord-Koreujo ankaŭ estas ekzemplo, enhavanta kelkajn el la plej riĉaj alta-altitudaj koniferaj ĉiamverdaj arbaroj en Orientazio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle Alaback, P.B. 1991 :[1] Comparative ecology of temperate rainforests of the Americas along analogous climatic gradients, Rev. Chil. Hist. Nat., 64, 399-412.
  2. angle A Review of Past and Current Research. Ecotrust. Alirita 2008-10-23.
  3. angle Floyd, A. 1990 : Australian Rainforests in New South Wales, Volume 1, Surrey Beatty & Sons Pty Ltd, Chipping Norton, NSW, ISBN 0949324302.
  4. angle Pseudotsuga menziesii var. menziesii. USDA Forest Service. Alirita 2008-10-23.