Pastuchov
Etoso
Pastuchov, hungare Nyitrapásztó [njitrapAstO] estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Hlohovec.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- 48° 25′ 30″ N 17° 52′ 40″ O / 48.42500 °N, 17.87778 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 25′ 30″ N 17° 52′ 40″ O / 48.42500 °N, 17.87778 °O (mapo)
- Areo: 15 km²
- Supermara alteco: 220 m
- Loĝantaro: 1003 en 2006
- Poŝtkodo: 920 63
- Aŭtokodo: HC
- Telefonprefikso: 033
Situo
[redakti | redakti fonton]Pastuchov situas en valo, laŭ traira flankovojo. Hlohovec troviĝas je 5 km-oj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1276. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Nyitrapásztó 810 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Galgóc, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Pastuchov 968 homoj, (957 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Ĉiuj Sanktuloj de 1846
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungara Vikipedio