Elek Lux
Aspekto
Elek Lux | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Lux Elek |
Naskiĝo | la 18-an de decembro 1884 en Szepesváralja (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 26-an de februaro 1941 en Budapeŝto (Hungario) |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 50/1-1-15 |
Parencoj | Alice Lux (nevino) |
Okupo | |
Okupo | skulptisto instruisto |
Elek Lux [luks], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lux Elek estis hungara skulptisto, altlerneja instruisto. Li estis onklo de Alice Lux.
Elek Lux [1] naskiĝis la 18-an de decembro 1884 en Szepesváralja (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Spišské Podhradie en Slovakio), li mortis la 26-an de februaro 1941 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Elek Lux studis unue en Tutlanda Reĝa Industriarta Lernejo de Budapeŝto, poste en artaj akademioj de Munkeno kaj Bruselo. En 1922 li ekinstruis en la menciita Industriarta Lernejo. Li kreis ankaŭ skulptaĵojn kaj skulptaĵetojn, kelkfoje li pentradis. Li partoprenis en laboro de artmetiejo de Miklós Ligeti, krome porcelana uzino de Herend aĉetis de li skulptaĵoplanojn aŭ kopiojn por multobligi porcelanajn figurojn.
Elektitaj skulptaĵoj
[redakti | redakti fonton]-
Reliefo pri Ignaz Semmelweis en Szeged
-
Virina portreto (pentraĵo)
-
Emeriko de Hungario en Székesfehérvár
-
Reliefo pri Kunó Klebelsberg en Baja
-
Ferenc Gyurátz en Pápa
Elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-11-11 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-11-11 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-11-11. Alirita 2018-11-11 .