Sedliská

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sedliská
hungare: Telekháza
municipo
Ruinoj de burgo Čičva en Sedliská
Blazono
Oficiala nomo: Sedliská
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Vranov nad Topľou
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Zemplín
Memorindaĵo Čičava burgo
Rivero Ondava
Situo Sedliská
 - alteco 160 m s. m.
 - koordinatoj 48° 54′ 21″ N 21° 43′ 33″ O / 48.90583 °N, 21.72583 °O / 48.90583; 21.72583 (mapo)
Areo 10,13 km² (1 013 ha)
Loĝantaro 1 317 (31.12.2011)
Denseco 130,01 loĝ./km²
Unua skribmencio 1323
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 094 09
Telefona antaŭkodo +421-57
Aŭtokodoj VT
NUTS 529141
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Sedliská
Retpaĝo: www.sedliska.sk
Portalo pri Slovakio

Sedliská, hungare Telekháza estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Sedliská situas parte sur ebenaĵo laŭ dekstra bordo de Ondava, laŭ ĉefvojo Stropkov-Vranov nad Topľou. La lasta urbo troviĝas je 9 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko kaj bronzepoko. Antaŭ Kristo 200 jarojn keltoj alvenis, kiuj konstruis ankaŭ fortikaĵon. En la 8-a jarcento pli nova popolo alvenis, kiujn la slovakaj arkeologoj supozas slavoj.

Burgo[redakti | redakti fonton]

Proksimume en 1310 fortikaĵo konstruiĝis, kiu defendis komercan vojon al Pollando. En la 14-a jarcento ĝi pligrandiĝis. En la 17-a kaj 18-a jarcentoj tie okazis la departementaj kunsidoj. En 1527 Johano la 1-a (Hungario) sukcese sieĝis ĝin, sed dume la fortikaĵo bruliĝis, ankaŭ dokumentoj cindriĝis. En 1684 Emeriko Thököly, en 1703 Francisko Rákóczi la 2-a okupis ĝin, fine en 1711 la Habsburgoj detruis ĝin.

Vilaĝo[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1316 en formo "Peres". En 1600 oni komputis tie 15 domojn kaj vitejojn. En 1663 pesto, en 1778 tertremo okazis. En 1715 6, post 5 jaroj 8 familioj pagis imposton. En 1828 ilaĝanoj loĝis en 83 domoj. Ĝis 1902 la oficiala hungara loknomo estis Szedliszke, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Telekháza 604 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Varannó, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Sedliská 1280 homoj, (1257 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Csicsvaalja [ĉiĉvaalja] (iama vilaĝo, nuntempe vilaĝparto de Sedliská) naskiĝis hungara primaso Ferenc Barkóczy.