Ferenc Barkóczy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Grafo Ferenc Barkóczy [barkOci], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Barkóczy Ferenc estis hungara pastro, primaso, ĉefepiskopo, episkopo. Lia nobela antaŭnomo estis szala].

Portreto pri Ferenc Barkóczy

Ferenc Barkóczy [1] naskiĝis la 15-an de oktobro 1710 en Csicsvaalja (nuntempa vilaĝparto de Sedliská en Slovakio). Li mortis la 18-an de junio 1765 en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Barkóczy doktoriĝis el teologio en Romo, poste li iĝis pastro eb Eger, samtempe kanoniko. Li atingis la ekleziajn rangojn:

Li havis ankaŭ neekleziajn postenojn, li estis nomumita "sekreta konsilanto" 1741, post 2 jaroj ĉefjuĝisto, en 1745 departementestro. Li fondis ĉefepiskopan presejon en 1754, ji zorgis pri la hospitalo. En 1761 li volis krei universitaton el la pastra lernejo. En la sekva jaro li transmetis la presejon al Eszetrgom.

Li estis fidelulo de la Habsburgoj, krome li ŝatis la barokon.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Epistola encyclica ad clerum populumque Agriensem (1745; ankaŭ hungare)
  • Edictum episcopale Agriense de ritu celebrandorum festorum (1754)
  • Sermones, quos nomine adstantium exc. procerum i. statuum et oo. regni Hungariae dixit (1764)

Fontoj[redakti | redakti fonton]