Jakušovce
Jakušovce | |
hungare: Jakabvölgye, rutene: Якушівцї | |
municipo | |
Vido al Jakušovce
| |
Oficiala nomo: Jakušovce | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Stropkov |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Zemplín |
Montaro | Malaltaj Beskidoj |
Situo | Jakušovce |
- alteco | 211 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 09′ 24″ N 21° 45′ 00″ O / 49.15667 °N, 21.75000 °O (mapo) |
Areo | 5,5 km² (550 ha) |
Loĝantaro | 48 (31.12.2011) |
Denseco | 8,73 loĝ./km² |
Orogenenezo montariĝo |
Ondavská vrchovina |
Unua skribmencio | 1454 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 090 31 |
Telefona antaŭkodo | +421-54 |
Aŭtokodoj | SP |
NUTS | 527343 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Jakušovce | |
Retpaĝo: www | |
Portalo pri Slovakio |
Jakušovce (hungare Jakabvölgye [jakabvoldje], rutene Якушівцї [jakuŝivcji]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Jakušovce situas laŭ rojo, fine de sakovojo el Kolbovce. Stropkov troviĝas je 14 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1454 laŭ tiama hungara nomo kaj ortografio "Jakoswagasa". En la 16-a jarcento rutenoj alvenis. En 1715 oni komputis tie 6 neloĝatajn kaj unusolan loĝatan domojn. En 1787 95 vilaĝanoj loĝis en 14 domoj, en 1828 154 vilaĝanoj en 20 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Jakusócz, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Jakabvölgye 83 homoj, (plejparte rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Stropkov, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1947 parto de rutenoj migris al Sovetunio (al Ukrainio). En 2001 vivis en Jakušovce 58 homoj, (44 slovakoj, 14 rutenoj).