Lipany

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri slovaka urbo. Pri aliaj signifoj temas artikolo Lipany (apartigilo).

Lipany
germane: Siebenlinden, hungare: Héthárs
urbo
Lipany
Blazono
Oficiala nomo: Lipany
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Sabinov
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Ŝariŝo
Montaro Šarišská vrchovina
Riveroj
Situo Lipany
 - alteco 389 m s. m.
 - koordinatoj 49° 09′ 10″ N 20° 57′ 43″ O / 49.15278 °N, 20.96194 °O / 49.15278; 20.96194 (mapo)
Areo 12,648 km² (1 264,8 ha)
Loĝantaro 6 423 (31.12.2007)
Denseco 507,83 loĝ./km²
Unua skribmencio 1328
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 082 71
Telefona antaŭkodo +421-51
Aŭtokodoj SB
NUTS 524778
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Lipany
Retpaĝo: www.lipany.sk
Portalo pri Slovakio
Lipany

Lipany, hungare Héthárs [hEthArŝ], germane Siebenlinden estas urbo en Slovakio, en Regiono Prešov, en Distrikto Sabinov.

Situo[redakti | redakti fonton]

La urbo situas en valo de rojo, laŭ la ĉefvojo Prešov-Bardejov, laŭ ka fervojo Prešov-Pollando. Prešov troviĝas de ĉi tie 28 km, Sabinov 12 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La alvenintaj hungaroj trovis tie komunumon, poste ili venigis kumanojn kaj aliajn popoletojn. La tataroj detruis la setlejon en 1241, poste germanoj refondis ka vilaĝon. La unua mencio devenis el 1312, tiutempe la kampoj apartenis al fortikaĵo. En la 15-a jarcento precipe nobeloj loĝis surloke, kiuj okupiĝis pri agrikulturo kaj manfaradoj. La bienuloj estis familio Tarczay. Baldaŭe la komunumo ricevis reĝajn privilegiojn kun rajto okazigi po unu foiro por semajno. Sekve Héthárs evoluis pro la komercado. Dum la jarcentoj okazis ankaŭ incendioj. Ekde 1909 ĝi estis distriktejo. En 1910 en la urbo loĝis 1422 da loĝantoj (770 slovakoj, 454 hungaroj, 139 germanoj). Ĝis la Traktato de Trianon la urbo apartenis al Hungario, al Sáros (reĝa departemento), al distrikto de "Héthárs", kies distriktejo ĝi estis. Poste la loko apartenis al Ĉeĥoslovakio, ekde 1938 al Slovakio. En 1942 la judoj, en 1945 la germanoj estis deportitaj. Inter 1945-1993 la urbo denove apartenis al Ĉeĥoslovakio. En 2001 loĝis enurbe 6130 da homoj, 91% de la loĝantoj estis slovakoj kaj 7% ciganoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Gefiloj[redakti | redakti fonton]