Smilno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Smilno
hungare: Szemelnye, germane: Schmilden
municipo
Oficiala nomo: Smilno
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Bardejov
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Ŝariŝo Makovica
Montaro Malaltaj Beskidoj
Situo Smilno
 - alteco 425 m s. m.
 - koordinatoj 49° 22′ 55″ N 21° 21′ 11″ O / 49.38194 °N, 21.35306 °O / 49.38194; 21.35306 (mapo)
Areo 13,8 km² (1 380 ha)
Loĝantaro 714 (31.12.2011)
Denseco 51,74 loĝ./km²
Unua skribmencio 1250
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 086 33
Telefona antaŭkodo +421-54
Aŭtokodoj SK
NUTS 519782
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Smilno
Retpaĝo: www.smilno.sk
Portalo pri Slovakio

Smilno, hungare Szemelnye [semelnje], germane Schmilden [ŝmilden] estas malgranda vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Smilno situas laŭ ĉefvojo Prešov-Svidník. Bardejov troviĝas je 15 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1250 laŭ tiama hungara ortografio "Zemelne". En 1427 45 familioj pagis impostojn. En 1600 oni komputis tie 20, en 1618 48 domojn. En 1831 kaj en 1873 ĥoleroj okazis. Fine de la 19-a jarcento multaj migris al Ameriko. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Smilnó, poste ĝi reprenis la meepokan formon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Szemelnye 751 homoj, (slovakoj en majoritato, poloj kaj ciganoj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Bártfa, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Smilno 744 homoj, (732 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]