Vyšný Komárnik
Vyšný Komárnik | |
hungare: Felsőkomárnok, germane: Oberkomarnik in der Krein, rutene: Вышнїй Комарник, pole: Komorniki Wyżne | |
municipo | |
Vyšný Komárnik
| |
|
|
Oficiala nomo: Vyšný Komárnik | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Svidník |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Ŝariŝo |
Montaro | Malaltaj Beskidoj |
Rivero | Ladomirka |
Situo | Vyšný Komárnik |
- alteco | 434 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 23′ 58″ N 21° 42′ 11″ O / 49.39944 °N, 21.70306 °O (mapo) |
Areo | 6,6003 km² (660,03 ha) |
Loĝantaro | 73 (31.12.2006) |
Denseco | 11,06 loĝ./km² |
Montpasejo | Dukla montpasejo |
Unua skribmencio | 1600 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 090 05 (poŝto Krajná Poľana) |
Telefona antaŭkodo | +421-54 |
Aŭtokodoj | SK |
NUTS | 528064 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Vyšný Komárnik | |
Retpaĝo: www | |
Portalo pri Slovakio |
Vyšný Komárnik [viŝnI komArnik], hungare Felsőkomárnok [alŝOkomArnok], rutene Вышнїй Комарник [viŝnjij komarnik], germane Oberkomarnik in der Krein pole Komorniki Wyżne estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. Vyšný, wyżne, felső kaj unter signifas: supra.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Vyšný Komárnik situas sur deklivoj, laŭ la pola landlimo, laŭ ĉefvojo Pollando-Svidník. Svidník troviĝas de Vyšný Komárnik 18 km. Dukla montpasejo estas apud la vilaĝo, tial Vyšný Komárnik estas limpasejo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1600 laŭ tiama hungara ortografio "Fölsö Komornik". En 1713 pro epidemioj la vilaĝo senhomiĝis. En 1787 164 vilaĝanoj loĝis en 25 domoj, en 1828 262 vilaĝanoj en 34 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Felsőkomárnok 194 homoj, (plejparte rutenoj). En 1914 pro la 1-a mondmilito la vilaĝo parte detruiĝis. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al departemento Sáros, al distrikto de Felsővízköz, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1944 la vilaĝo plene detruiĝis pro la bataladoj. En 2001 vivis en Vyšný Komárnik 85 homoj, (65 slovakoj, 16 rutenoj).