Skanseno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Skanzeno)
Skanseno
subĉiela muzeobestoĝardeno • muzeo pri laboro
Lando Svedio vd
Situo Municipo Stokholmo
Estiĝo 1891
Koordinatoj 59° 19′ 28″ N, 18° 6′ 4″ O (mapo)59.3244518.101Koordinatoj: 59° 19′ 28″ N, 18° 6′ 4″ O (mapo)
Skanseno (Svedio)
Skanseno (Svedio)
DEC
Skanseno
Skanseno
Situo de Skanseno
Map
Skanseno
Jaraj vizitantoj: 1 300 000 ()
Retpaĝo https://skansen.se
vdr
Hazeliusporten, originala ĉefenirejo ĉe Biologia Muzeo

Skanseno (kelkfoje kiel skanzeno) estas etnografia subĉiela muzeo por prezenti didaktan prilaboron de la landa historio. La nomo skanzeno venas origine el la sveda lingvo kaj komence estis uzata nur por la stokholma subĉiela etnografia muzeo.

La unua skanseno estis malfermita en 1891 sur okcidenta parto de insulo Djurgården en Stokholmo kaj ekde tiam la principo disvastiĝis tutmonde. Ĝin iniciatis, establis Artur Hazelius originale kiel aldonaĵon al la Norda Muzeo. Ĝi volis respondi al bezonoj, kiuj volis rezervi, prezenti la provincan, romantisman vivon kontraŭ la fortiĝanta industriziĝo.

Skansenoj havas la saman aŭ similan ideon, taskon: rezervo, konservado kaj rekonstruo de tipaj konstruaĵoj kaj aŭtentikaj objektoj, ties ekipaĵoj, mebloj, iloj ktp. Pro tio oni ofte malkonstruas tipajn loĝejojn regione kaj konstruas ilin en la skanseno.

Ĝi disvastiĝis precipe en Skandinavio, en la iamaj socialismaj landoj por prezenti la vivkondiĉojn de la iamaj simplaj homoj. Tiu disvastiĝo ankaŭ disvastigis la nomuzon, tiel en la iamaj socialismaj landoj oni uzas la vorton en formo skansen(o), skanzen(o) por la similtipaj subĉielaj etnografiaj muzeoj. Ili estas tie same turismaj allogaĵoj.

Gravaj skansenoj en Hungario[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]