Topoľa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en distrikto Snina. Pri samnomata rojo temas artikolo Topoľa (rojo).

Topoľa
ukraine: Тополя, hungare: Kistopolya
municipo
Preĝejo en Topoľa
Oficiala nomo: Topoľa
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Snina
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Zemplín
Montaro Bukovské vrchy
Rivero Ulička
Situo Topoľa
 - alteco 384 m s. m.
 - koordinatoj 49° 02′ 40″ N 22° 21′ 17″ O / 49.04444 °N, 22.35472 °O / 49.04444; 22.35472 (mapo)
Areo 26,384 km² (2 638,4 ha)
Loĝantaro 183 (31.12.2005)
Denseco 6,94 loĝ./km²
Nacia parko Nacia parko Poloniny
Unua skribmencio 1337
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 067 65
Telefona antaŭkodo +421-57
Aŭtokodoj SV
NUTS 520888
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo en Regiono Prešov
Situo en Regiono Prešov
Situo en Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Topoľa
Retpaĝo: topola.sk
Portalo pri Slovakio

Topoľa (ukraine Topolja hungare Kistopolya) estas rutena vilaĝo en orienta Slovakio en distrikto Snina. Ĝi troviĝas en montaro Bukovské vrchy.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Teritorio de vilaĝo proksime ĉe slovak-pola limo, ĉe ĉefa montoĉeno de Karpatoj. Tra la vilaĝo fluas rivereto Ulička, kiu elfontas ĉe slovak-pola limo sur la teritorio de vilaĝo Runina. Snina troviĝas 23 km for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1600. Origine ĝi apartenis al nobelara familio el Humenné, poste al aliaj nobelaraj familioj, laste al nobelara familio Andrássy, kiu vendis sian posedaĵon al ĉeĥoslovaka ŝtato en la jaro 1929. En la mezo de 19-a jarcento ĉi familio konstruis nobelaran domon, kiu estis en la jaro 1990 neniigita. Ĉe la loko de antaŭe menciita nobelara konstruaĵo troviĝas vasta juda tombejo. En 2001 loĝis en la vilaĝo 226 homoj, (102 slovakoj, 94 rutenoj, 10 ukrainoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famaj personoj[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1803 naskiĝis Alexander Duchnovič poeto, verkisto kaj edukada aktivulo.

Naturprotekto[redakti | redakti fonton]

La vilaĝa teritorio troviĝas en Nacia parko Poloniny. La vilaĝo mem kuŝas en en ŝirma zono de la nacia parko.