Stakčínska Roztoka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stakčínska Roztoka
hungare: Stakcsin-Rosztoka
municipo
Oficiala nomo: Stakčínska Roztoka
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Snina
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Zemplín
Situo Stakčínska Roztoka
 - alteco 360 m s. m.
 - koordinatoj 49° 00′ 12″ N 22° 17′ 05″ O / 49.00333 °N, 22.28472 °O / 49.00333; 22.28472 (mapo)
Areo 15,1535 km² (1 515,35 ha)
Loĝantaro 332 (31.12.2005)
Denseco 21,91 loĝ./km²
Nacia parko Nacia parko Poloniny
Unua skribmencio 1574
Plej facila aliro al Starina akvorezervujo
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 067 61
Telefona antaŭkodo +421-57
Aŭtokodoj SV
NUTS 520811
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo en Regiono Prešov
Situo en Regiono Prešov
Situo en Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Stakčínska Roztoka
Retpaĝo: stakcinskaroztoka.sk
Portalo pri Slovakio

Stakčínska Roztoka (hungare Stakcsin-Rosztoka) estas rutena vilaĝo en orienta Slovakio en distrikto Snina.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Teritorio de vilaĝo troviĝas ĉe montpiedo de Nastaz (subtuteco de montaro Bukovské vrchy en montara valo). Tra vilaĝo fluas rojo kiu estas alfluanto de rivero Cirocha. Snina troviĝas 10 km for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1568. Origine ĝi apartenis al nobelara familio el Humenné, poste al aliaj nobelaraj familioj. En 1910 loĝis en la vilaĝo 321 da precipe rutenoj. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara Reĝlando, al Zemplén (reĝa departemento), al distrikto de Snina, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Dum unua disfalo de Ĉeĥoslovakio en 1939 la hungara armeo okupis tiean limozonon loĝatan de ankaŭ rutenoj. Tiu loko estis parto de aŭtonomio rutena kune kun iama Karpata Ukrainio. Tio apartenis al Hungario ĝis apero de Ruĝa Armeo fine de 1944. En 2001 loĝis en Stakčínska Roztoka 2385 homoj, (1867 slovakoj, 383 rutenoj, 81 ukrainoj, 20 ciganoj, 9 ĉeĥoj, 4 poloj, unusola hungaro).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Naturprotekto[redakti | redakti fonton]

Parto de vilaĝa teritorio troviĝas en Nacia parko Poloniny, la vilaĝo mem nekuŝas en la nacia parko.