Vyšná Jedľová
Vyšná Jedľová | ||
hungare: Felsőfenyves, rutene: Вышня Ядлова | ||
municipo | ||
Vido al Vyšná Jedľová
| ||
|
||
Oficiala nomo: Vyšná Jedľová | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Prešov | |
Distrikto | Distrikto Svidník | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Ŝariŝo | |
Montaro | Malaltaj Beskidoj | |
Rivero | Jedľovský potok | |
Situo | Vyšná Jedľová | |
- alteco | 312 m s. m. | |
- koordinatoj | 49° 20′ 48″ N 21° 32′ 31″ O / 49.34667 °N, 21.54194 °O (mapo) | |
Areo | 5,09 km² (509 ha) | |
Loĝantaro | 202 (31.12.2011) | |
Denseco | 39,69 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1572 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 089 01 | |
Telefona antaŭkodo | +421-54 | |
Aŭtokodoj | SK | |
NUTS | 528030 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Prešov
| ||
Vikimedia Komunejo: Vyšná Jedľová | ||
Retpaĝo: vysna-jedlova | ||
Portalo pri Slovakio |
Vyšná Jedľová (hungare Felsőfenyves [felŝOfenjveŝ], rutene Вышня Ядлова [viŝnja jadlova]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Vyšná Jedľová situas sur deklivoj, laŭ flankovojoj. Svidník troviĝas je 6 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1559 laŭ tiama hungara nomo "Oroz Wyfalw" (=rutena nova vilaĝo). En 1572 la loknomo estis parte slava, parte hungara: "Felsso Jedlowa". Tiam nur 4 familioj loĝis en la vilaĝo. En 1713 pro epidemioj la vilaĝo senhomiĝis. En 1786 224 vilaĝanoj loĝis en 36 domoj, en 1828 237 vilaĝanoj en 30 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Felső-Jedlova, poste ĝi ricevis plenan hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Felsőfenyves 226 homoj, (plejparte rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Svidník, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Vyšná Jedľová 173 homoj, (87 rutenoj, 72 slovakoj, 13 ukrainoj).