Saltu al enhavo

Kamenica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kamenica (apartigilo)
Kamenica
hungare: Tarkő
municipo
Kamenica
Oficiala nomo: Kamenica
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Sabinov
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Ŝariŝo
Montaro Čergov
Memorindaĵo Kamenica burgo
Rivero Kameničanka
Situo Kamenica
 - alteco 483 m s. m.
 - koordinatoj 49° 11′ 31″ N 20° 57′ 37″ O / 49.19194 °N, 20.96028 °O / 49.19194; 20.96028 (mapo)
Areo 21,3 km² (2 130 ha)
Loĝantaro 1 853 (31.12.2011)
Denseco 87 loĝ./km²
Unua skribmencio 1248
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 082 71
Telefona antaŭkodo +421-51
Aŭtokodoj SB
NUTS 524611
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Kamenica
Retpaĝo: www.kamenica.sk
Portalo pri Slovakio
Ruinoj de burgo super Kamenica

Kamenica (hungare Tarkő) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Kamenica situas laŭ ĉefvojo kaj fervojo Stará Ľubovňa-Sabinov. La lasta urbo troviĝas je 14 km.

La unua mencio okazis pri la burgo en 1281 en hungara formo "Thorkw". Ĝi defendis la komercan vojon al Pollando. En 1296 la loko estis ankaŭ bienocentro, al kiu 10 vilaĝoj apartenis. En 1444 la husanoj okupis la fortikaĵon. En la 16-a jarcento parto de la fortikaĵo renesanciĝis. En 1556 la Habsburgoj okupis, poste detruis ĝin.

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1248 en hungara formo "Tharkveley". En 1427 44 familioj pagis impostojn. En 1456 la husanoj bruldetruis la vilaĝon. En 1600 oni komputis tie 31 loĝdomojn. En 1787 627 vilaĝanoj loĝis en 93 domoj, en 1828 740 vilaĝanoj en 97 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Tarkő 974 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Lipany, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En la 1920-aj jaroj multaj migris al Ameriko. En 2001 vivis en Kamenica 1815 homoj, (1798 slovakoj).

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]