Závada (distrikto Humenné)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Závada
Závada
hungare: Hegyzávod, rutene: Завада
municipo
Oficiala nomo: Závada
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Humenné
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Zemplín
Situo Závada
 - alteco 340 m s. m.
 - koordinatoj 49° 10′ 20″ N 21° 47′ 08″ O / 49.17222 °N, 21.78556 °O / 49.17222; 21.78556 (mapo)
Areo 9,034 km² (903,4 ha)
Loĝantaro 65 (31.12.2010)
Denseco 7,2 loĝ./km²
Unua skribmencio 1454
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 094 08
Telefona antaŭkodo +421-57
Aŭtokodoj HE
NUTS 529273
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Retpaĝo: obeczavada.webnode.sk
Portalo pri Slovakio

Závada, hungare Hegyzávod [hedjzAvod], rutene Завада [zavada] estas tre malgranda vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Závada situas sur malebenaĵo. Humenné troviĝas je 28 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo menciiĝis unuafoje en 1454. La unuaj loĝantoj estis rutenaj paŝtistoj. En 1634 pro incendio la tuta vilaĝo cindriĝis. Matiaso Bel en 1732 komputis tie 10 rutenajn familiojn. En 1787 loĝis tie 217 loĝantoj (39 familioj) en 31 domoj. En 1863 epidemio pri ĥolero okazis. Ĝis 1902 la oficiala hungara loknomo estis Zavada, poste ĝi ricevis pli longan nomon pro peto de poŝto. En 1910 laŭ la popolnomrado vivis en Hegyzávod 234 homoj (plejparte rutenoj). Dum la 1-a mondmilito ankaŭ tie okazis bataloj, sekve 70 soldatoj mortis kaj entombiĝis en la tombejo. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Mezőlaborc, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko kiel jam Závada, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1944 pro la partizanoj la faŝistoj bruldetruis la vilaĝon. En 2001 vivis en Závada 84 homoj (60 rutenoj, 13 slovakoj, 11 ukrainoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]