Nándor Katona
Nándor Katona | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Kleinberger Ferdinánd Nathan |
Naskiĝo | la 12-an de septembro 1864 en ![]() |
Morto | la 1-an de aŭgusto 1932 en ![]() |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato, 5B-11-27 ![]() |
Lingvoj | hungara • slovaka |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo ![]() |
Nándor Katona, laŭ hungarlingve kutima nomordo Katona Nándor estis hungara pentristo. Lia plena origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Kleinberger Ferdinánd Nathan.

Nándor Kleinberger [1] naskiĝis la 12-an de septembro 1864 en Szepesófalu (Hungara reĝlando, nuntempa Spišská Stará Ves en Slovakio), li mortis la 1-an de aŭgusto 1932 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Nándor Katona devenis el malriĉa juda familio. Li aĝis 13, kiam li komencis pentradi. Lia unua majstro estis László Mednyánszky inter 1881–1887, poste li akiris diplomon en Modela Desegna Lernejo de Budapeŝto, kie li lernis de Bertalan Székely kaj Károly Lotz. Inter 1890–1894 li plulernis en akademio Julian en Parizo de Jean-Joseph Benjamin-Constant kaj Jean-Paul Laurens. Jam pli frue ekde 1883 li ekspoziciis en Arthalo Budapeŝto. Li studvojaĝis en Nederlando kaj Londono. Komence li pentradis portretojn kaj figurojn, ekde la 1890-aj jaroj pejzaĝojn pri Supra Hungarujo. Liaj pentraĵoj ricevis enlandajn kaj eksterlandajn premiojn. Kelkfoje li pentradis en Artistkolonio (Szolnok).
Elektitaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Arthalo Budapeŝto 1883 (debuta)
- Arthalo Budapeŝto 1932 (memora)
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Tájkép fákkal
- Hóolvadás
- Paraszt portré
- Tátrai táj
- Hegycsúcsok
- Tátra