Mateo Csák

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mateo Csák
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1259 (1259-11-30)
en Trenčín
Morto 18-an de marto 1321 (1321-03-18) (61-jaraĝa)
en Trenčín
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Dinastio Csák vd
Patro Peter I Csák vd
Profesio
Okupo aristokrato • milita komandisto vd
Laborkampo governance • politiko • militaj aferoj vd
Hungara palatino
Dum 1296-97
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mateo CSÁK [ĉAk], hungare Csák Máté, slovake Matúš Čák Trenčiansky estis kvazaŭreĝo en norda parto de Hungario.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis ĉirkaŭ en 1260, mortis en 1321. Li heredis multe da kampoj. En 1391 li kune batalis kun Andreo la 3-a kontraŭ la aŭstroj, tial li iĝis departementestro de Pozsony. Alia kvazaŭreĝo Kőszegi [kOsegi] okupis fortikaĵon Pozsony en 1292, kiun Csák reokupis. Lia potenco pligrandiĝis precipe per armilaj okupoj. En 1311 la eklezio ekskomunikis lin, responde episkopejojn Nyitra kaj Esztergom li okupis kaj disrabis. Tiutempe li jam havis 14 departementojn, 50 burgojn aŭ fortikaĵojn, propran armeon kaj monon. Okazis decida batalo en Rozgony en 1312, kie li malvenkis, tamen li ĝis sia morto havis grandan parton de la rabitaj kampoj kaj fortikaĵoj.

Mateo Csák estis hungaro kaj lia regado ne iĝis ĝermo de Slovakio, nur li regadis (havanta propran monon) precipe sur Supra Hungarujo.