Altaj Tatroj

| Altaj Tatroj | |
| slovake Vysoké Tatry, pole Tatry Wysokie | |
| montaro | |
Panoramo de Altaj Tatroj, montoj de maldekstre dekstren: Gerlachovský štít, Batizovský štít, Kačací štít, Končistá, Gánok, Vysoká kaj Rysy
| |
| Landoj | |
|---|---|
| Regiono | Regiono Prešov Slovakio |
| Distrikto | Distrikto Poprad Slovakio |
| Parto de | Tatroj |
| Riveroj | Váh, Dunajec |
| Plej alta punkto | Gerlachovský štít |
| - alteco | 2 655 m s. m. |
| - koordinatoj | 49° 10′ N 20° 08′ O / 49.167 °N, 20.133 °O (mapo) |
| Longo | 26 km (16,16 mi) |
| Larĝo | 17 km (10,56 mi) |
| Areo | 341 km² (34 100 ha) |
| Geologia konsisto | 5
|
| Retpaĝo: www.tatry.nfo.sk | |


Altaj Tatroj (slovake Vysoké Tatry, pole Tatry Wysokie) estas la plej alta montaro en Slovakio kaj en Pollando. Ĝi estas geomorfologia subtutaĵo de Orientaj Tatroj okcidente de Kopa selo (Kopské sedlo), kiu apartiĝas ĝin de Belianaj Tatroj (Belianské Tatry). Sude ĝi limas kun Subtatra kaldronejo (Podtatranská kotlina). Ĝi havas areon 341 km² (260 km² sur Slovakio kaj 81 km² en Pollando). La longeco de Altaj Tatroj estas proksimume 26 km kaj la larĝeco 17 km.
Situo
[redakti | redakti fonton]La montaro estas de sudo limigita de Subtatra kaldronejo, de norde ĝi najbaras kun Spišská Magura kaj la okcidentan limon kreas Kôprová dolina apartiganta Altajn Tatrojn de Tatroj Okcidentaj. Oriente ĝi estas limigita per masivo de Belianské Tatry. Belianské Tatry estas malpli altaj ol Altaj Tatroj (areo 64 km², la longeco de montodorso 14 km, la plej alta monto Havran - 2142 m).
Lokoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Karpataj montarbaroj
- Akvofaloj de Mickiewicz
- 1989 Tatry
- Tramtransporto en Altaj Tatroj
- Trolebusa transporto en Altaj Tatroj




