Rysy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rysy
La pinto de Rysy
La pinto de Rysy
Alteco 2 503 m
Situo Flago-de-Slovakio.svg Slovakio
Flago-de-Pollando.svg Pollando
Vysoké Tatry (distrikto Poprad)
Bukowina Tatrzańska (Malgrandpollanda Provinco)
Montaro Altaj Tatroj
Geografia situo 49° 10′ N, 20° 5′ O49.1736120.09139Koordinatoj: 49° 10′ N, 20° 5′ O
Rysy (Slovakio)
DEC
Rysy
Situo de Rysy
Unua grimpo Eduard Blásy kaj Ján Ruman Driečny la 1840
Plej facila montgrimpo De Popradské pleso
Mineraloj Granito
v  d  r
Information icon.svg

Rysy (slovaka elparolo: /ˈrisi/, pola elparolo: /ˈrɨsɨ/) estas monto en la montaro Altaj Tatroj, en la ekstera arko de Karpatoj, ĉe la landlimo inter Pollando kaj Slovakio. Ĝi kulminas je 2 503 metroj en Slovakio. Sur ĝia norda deklivo, 2 499,6 metrojn alte, troviĝas la plej alta punkto de Pollando.

La monto estas la plej alta punkto de Altaj Tatroj alirebla de marŝantoj per markitaj vojoj sen montara ĉiĉerono. Rifuĝejo nomita Chata pod Rysmi, situanta 250 metrojn pli malalte ol la pinto, estas disponigita por ili. Ekde la komenco de la 20-a jarcento, multaj famuloj suprengrimpis ĝin, kiel la geedzoj Pierre kaj Marie CurieLenin, kies suprengrimpo ne estas pruvita sed estis vaste utiligata de la komunisma potenco kadre de internacia junulara renkontiĝo.

Ĝiaj bestaro kaj plantaro, precipe alpaj, estas protektataj de nacia parko ambaŭflanke de la landlimo.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Vido de Rysy kun la fendoj kaj lavangaj koridoroj, de kiuj devenas ĝia nomo.

La nomo Rysy, uzata kaj slovake kaj pole, devenas de la loka gorala dialekto kaj signifas “fendo” aŭ “trarompaĵo”. Ĝi indikas aron de malgrandaj fendoj kaj lavangaj koridoroj, kies ĉefa estas en la okcidenta flanko, sed ankaŭ multaj pli malgrandaj troviĝas en la norda flanko. Tiu nomo estis uzata pli ĝenerale por ĉiuj pintoj de la valo de Rybi Potok. Poste, la nomo iom post iom iĝis uzata nur por la plej alta pinto, kiam ministoj kaj montogrimpistoj bezonis pli detalan priskribon de la regiono[1].

La hungara nomo Tengerszem-csúcs kaj la germana Meeraugspitze signifas “Mar-okul-pinto”, reference al Morskie Oko, glacia lago situanta ĉe la norda piedo de la monto. Antaŭ ol la uzado de la termino Rysy disvastiĝis, ekzistis ankaŭ slovakaj nomoj rilataj al Morskie Oko, ekzemple Kopa nad Morským kaj Štít Morského oka aŭ ankoraŭ Kopa nad Rybím, kiu precizigas la situon de la monto super la valo de Rybi Potok.[1]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situo, topografio[redakti | redakti fonton]

Rysy situas ĉe la landlimo inter Pollando kaj Slovakio kaj estas ĝia plej alta pinto. La slovaka parto administre apartenas al la urbo Vysoké Tatry en la nordo de la distrikto Poprad[2] kaj la pola parto al la municipo Bukowina Tatrzańska en la sudo de la Malgrandpollanda Provinco[3]. La pinto troviĝas 100 kilometrojn nordokcidente de Košice, la dua urbo de Slovakio, 250 kilometrojn nordoriente de Bratislavo kaj 100 kilometrojn sude de Krakovo. Ĝi konsistas el tri pintoj, el kiuj du estas en Slovakio kaj unu en Pollando. La slovakaj pintoj situas sudoriente (2 473 m) kaj centre (2 503 m); la pola pinto, nordokcidente, estas la plej alta punkto de Pollando (2 499 m).

La pinto apartenas al la ĉefa kresto de Altaj Tatroj, sudoriente de la lago Morskie Oko, ĉe kruciĝo kun malĉefa kresto direktita norden. Ĝi konsistigas la landlimon inter ambaŭ ŝtatoj kaj enhavas la pintojn Malé Rysy (2 430 m), Veľký Žabí štít (2 259 m) kaj Nižný Žabí štít (2 098 m). Ankaŭ la ĉefa kresto, okcidente, estigas la landlimon; la unua pinto en tiu direkto estas Žabí Kôň (2 291 m) antaŭ Žabia veža (2 335 m). Ekde Rysy, la ĉefa kresto de Altaj Tatroj turniĝas al sudo kaj iom altiĝas ĉe Ťažký štít (2 520 m) kaj Vysoká (2 547 m), ambaŭ en slovaka teritorio.

Panoramo vidata de Rysy ĉe la landlimo.

Geologio[redakti | redakti fonton]

La monto havas alpan rokan reliefon konsistantan granodiorito apartenanta al la geologia unuo Tatricum. Tiu geologia unuo ĉeestas en plejparto de Altaj Tatroj kaj devenas de antaŭalpaj sedimentoj el la komenco de Paleozoiko ĝis Mezozoiko. Eroziaj deponaĵoj el Plejstoceno kaj Holoceno ĉeestas en la valoj. Tiuj sedimentoj estas alterne aluviaj kaj glaciaj, depende de klimataj cikloj.

La reliefo estas tre markita de glaciaj epokoj. La glaĉero de la valo de la rivero Biela voda, kies amasiĝa loko troviĝis nordoriente de Rysy, atingis 13-kilometran longon kaj 300-metran dikon. Ĉe la nordokcidenta piedo de la monto, la glaĉero, kiu atingis ĝis 10,7 km da longo, formis la du plej grandajn glacidevenajn lagojn en Altaj Tatroj. La glaĉero de la suda deklivo estis malpli granda[4].

Klimato[redakti | redakti fonton]

Ne ekzistas meteologia stacio sur la monto, la plej proksimaj altsituaj stacioj estas sur Lomnický štít (2 635 m) en slovakaj Altaj Tatroj kaj Kasprowy Wierch (1 989 m) en Okcidentaj Tatroj ĉe la limo inter Slovakio kaj Pollando.

La klimato ĉe la pinto estas montara kaj karakterizata de pli ol 200 tagoj da frosto kaj neĝa kovro dum proksimume 290 tagoj jare. La pola deklivo, norde, estas signife pli malvarma; oni konsideras, ke similaj temperaturaj kondiĉoj troviĝas 200 metrojn pli alte sur la slovaka deklivo. Ĝi estas ankaŭ pli trafata de la ĉefaj ventoj kaj estas sekve pli pluva ol la norda deklivo. La klimataj kondiĉoj sur la norda deklivo plenumas la kondiĉojn por ĉiama neĝo ekde 2 200 metroj, kio signifas, ke se la geomorfologiaj kondiĉoj estus plenumitaj, malgranda glaĉero povus formiĝi[5].

Bestaro kaj plantaro[redakti | redakti fonton]

Karpata antenario (Antennaria carpatica).

Rysy havas riĉan plantaron konsistantan el 63 specioj de floraj kreskaĵoj, ĉefe en la alpa etaĝo, inter 2 483 kaj 2 503 metroj[6]. Inter la maloftaj plantoj troviĝas karpata antenario (Antennaria carpatica), Saxifraga retusa kaj Poa ×nobilis Skalińska[7].

Kvankam la nomo Rysy pro hazardo signifas ankaŭ “linkoj” (Lynx lynx) en la slovaka, linko kaj bruna urso (Ursus arctos) ne ĉeestas super la arbaraj zonoj. Ĉe la pinto, oni povas renkonti subspecion de ĉamo endemian en Tatroj (Rupicapra rupicapra tatrica) aŭ marmoton (Marmota marmota latirostris).

Historio[redakti | redakti fonton]

Suprengrimpo[redakti | redakti fonton]

La unuan konatan suprengrimpon faris Eduard Blásy kaj lia ĉiĉerono Ján Ruman-Driečny en 1840. La unua vintra supreniro estis plenumita la 10-an de aprilo 1884 de Teodor Wundt kaj Jakub Horvay[1].

En 1899, la geedzoj Pierre kaj Marie Curie suprengrimpis Rysy[8]. Oni rakontas ke Lenin, estonta estro de la Oktobra Revolucio, supreniris ĝin en 1913. Post tiu onidira suprengrimpo, seĝoforma roko estis kromnomita “fotelo de Lenin”[9] kaj memortabulo estis instalita, sed ĝi estis baldaŭ detruita. Pro la sama kialo, la ĉeĥoslovaka komunisma partio organizis ekde 1956 “Internacian junularan renkontiĝon RYSY” (slovake Medzinárodné stretnutie mládeže RYSY), kiu venigis proksimume 4 000 marŝantojn dum tri tagoj. En 1990, la aranĝo estis senpolitikigita kaj relanĉita; ĝi daŭre okazas ĉiujare, kun malpli granda partoprenantaro ol antaŭe[10].

Vintre, suprengrimpo estas permesata nur de Pollando, malgraŭ relative alta risko de lavango, kiu jam plurfoje kaŭzis mortajn akcidentojn. La plej morta lavango okazis la 28-an de januaro 2003, mortigante 8 personojn el 13-opo[11].

Evoluo de la landlimo[redakti | redakti fonton]

Rezulte de premo de pola koloniado el la nordo, la Árpád-dinastio integrigis la regionojn Spiš kaj Liptov en la Hungaran reĝlandon kun la celo fortikigi ĝiajn limojn sude de Tatroj[12].

La lago Morskie Oko longe estis objekto de disputo pri la norda flanko de la monto pro interpreto de teksto el 1320. Ekde 1589, la hungara sinjoro György Horváth-Palocsay regis parton de la regiono Podhale, nome de la reĝo de Pollando. En 1769, kvankam ĝi antaŭ tiam faris neniun postulon, la Hungara reĝlando postulis teritorion inter la rivero Biela voda kaj Rybi Potok kaj okupis tiun de Biela voda ĝis la malĉefa kresto norde de Rysy. En 1772, dum la unua divido de Pollando, tiuj teritorioj estis definitive integrigitaj al la hungara parto de la Aŭstra imperio. La postulo de la teritorio inter la kresto kaj Rybi Potok estas senvalidigita per la aneksado en 1795 de Galicio al la Aŭstra imperio. La konflikto reaperis en 1890 dum disputo inter privataj posedantoj, kiu kondukis al interveno de armitaj hungaraj ĝendarmoj sur la bordoj de Morskie Oko, kio estis kontraŭleĝa ago laŭ la aŭstra vidpunkto[13]. La 15-an de septembro 1902, internacia komisiono difinis la limon inter la aŭstra kaj hungara partoj de Aŭstrio-Hungario. Tiu decido lokis la lagon Morskie Oko en Galicio. Tiu limo estas la hodiaŭa landlimo inter Pollando kaj Slovakio ĉe Tatroj[5].

En oktobro 1938, post la Munkena interkonsento, Ĉeĥoslovakio devis cedi teritoriojn al Pollando. Unu el ili, enhavanta Tatranská Javorina, inkluzivas la nordorientan flankon de Rysy. Tiu okupacio daŭris mallonge, ĉar la slovaka ŝtato proklamita en marto de 1939 deklaris militon kune kun Nazia Germanio en septembro de 1939 kaj rekaptis la teritoriojn perditajn apenaŭ jaron antaŭe[14]. Dum tiu mallonga periodo, Ľadový štít (2 627 m) estis la plej alta pinto de Pollando.

Agadoj[redakti | redakti fonton]

Suprenirado[redakti | redakti fonton]

Rysy estas la plej alta punkto de Altaj Tatroj alirebla de marŝantoj sen montara ĉiĉerono. Ĝia pinto estas ĉe la fino de du markitaj vojoj. La unua, en la slovaka flanko, malfermita de la 16-a de junio ĝis la 31-a de oktobro, sude, estas pli facila. Ĝi komenciĝas de la rifuĝejo Chata pri Popradskom plese, situanta apud la lago Popradské pleso je 1 500 metroj kaj sekvas la valon Mengusovská, markitan blue. Ekde Žabí potok aŭ “rana rivereto”, ruĝe markita vojo supreniras al la rifuĝejo Chata pod Rysmi je 2 250 metroj situanta sub la 2 337 metrojn alta montpasejo Váha, kiu li mem troviĝas inter Český štít (2 500 m) kaj Rysy. La suprenirado daŭras kutime 3 horojn kaj 30 minutojn. La dua itinero kondukanta al Rysy estas en Pollando ĉe la norda flanko. Ĝi komenciĝas de la rifuĝejo Schronisko nad Morskim Okiem je 1 405 metroj, laŭiras la orientan bordon estas de Morskie Oko, poste laŭiras la orientan bordon de alia lago, Czarny Staw pod Rysami, kaj daŭras ĝis la pinto. La meza tempo por atingi la pinton per tiu vojo estas kvar horoj[15].

Infrastrukturoj[redakti | redakti fonton]

Ŝildo indikanta la oficialan landlimon inter la du landoj

En 2000, la slovakaj kaj polaj aŭtoritatoj instalis landliman kontrolejon rezervitan al piedirantaj civitanoj de la Eŭropa Unio. La kontrolejo estis malfermita de la 1-a de julio ĝis la 30-a de septembro de ĉiu jaro inter la 7-a kaj la 19-a horo. La periodo de malfermo estis plilongigita de la 16-a de junio ĝis la 31-a de oktobro ekde 2004, jaro de eniro de la du ŝtatoj en la Eŭropan Union. Ĉi tiu periodo kongruas kun la periodo de malfermo de la markitaj vojoj en la slovaka flanko[16] kaj la horoj kongruas kun la regularo de la pola nacia parko, kiu malpermesas iradon dum nokto. La kontrolejo estis forlasita post la eniro de ambaŭ landoj en la Schengen-spacon, kiu permesas liberan cirkuladon de homoj, la 21-an de decembro 2007.

Chata pod Rysmi

De la 16-a de junio ĝis la 31-a de oktobro, rifuĝejo situanta 2 250 metrojn alte nomata Chata pod Rysmi, t.e. “kabano sub Rysy”, provizas manĝon kaj tranoktadon por 14 personoj. La rifuĝejo, situanta ĉe la slovaka flanko, estas la plej alta en Altaj Tatroj[17]. Ĝi estis konstruita kiel unuetaĝa en 1932 kaj plia etaĝo estis aldonita en 1977. Ĝi estis plurfoje difektita de lavangoj kaj renovigita en 2010–2011[18]. La rifuĝejo estas unu el la ses altmontaj rifuĝejoj en Slovakio, kiujn oni provizas per portado[19]. La portantoj, ŝarĝitaj per 60 ĝis 90 kilogramoj, transportas sian ŝargon laŭ 4,5 kilometrojn longa vojo, kiu altiĝas je 750 metroj.

Media protekto[redakti | redakti fonton]

Rysy situas parte en la slovaka Tatra nacia parko kaj parte en la pola Tatra nacia parko. En 1991, ĉe la slovaka flanko, estis kreitaj la naciaj naturrezervejoj Bielovodská dolina en la orienta deklivo de Rysy kaj Mengusovská dolina al sude. Tiuj du rezervoj apartenas al kvinagrada protektozono, en kiu la protekta organizo, ĉi-kaze la administrejo de la Tatra nacia parko, povas malpermesi ĉian homan agadon[20][21].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rysy en la franca Vikipedio.
  1. 1,0 1,1 1,2 Mikuláš Argalács, Dominik Michalík (2003). Rysy (slovake). Pro Region Slovakia. Arkivita el la originalo je 2011. Alirita 2011-10-07.
  2. MAPKA (slovake). Geodetický a kartografický ústav. Alirita 2015-11-18.
  3. Geoportal 2 (pole). Główny Urząd Geodezji i Kartografii. Alirita 2015-11-18.
  4. Alena Dubcová; Viliam Lauko kaj aliaj. (2007) Geografia Slovenska (slovake).
  5. 5,0 5,1 Daniel Kollár; Ján Lacika; Roman Malarz. (1998) Slovensko-Poľské Tatry (slovake). Dajama. ISBN 80-967547-2-6.
  6. Władysław Szafer. (1962) Tatrzański Park Narodowy (pole). Zakład Ochrony Przyrody PAN.
  7. Mirek Zbigniew; Halina Piękoś-Mirkowa. (2008) Czerwona księga Karpat Polskich (pole). Krakovo: Instytut Botaniki PAN. ISBN 978-83-89648-71-6.
  8. Rysy (slovake). Alirita 2015-11-19.
  9. Rysy and the High Tatra (angle). Alirita 2015-11-19.
  10. Štartuje Medzinárodné stretnutie mládeže Rysy 2007 (slovake). SME (2007-07-26). Alirita 2015-11-19.
  11. Tatry: Zabójcza lawina (pole) (2003-01-28). Alirita 2015-11-19.
  12. D. Kollár (1998). História Vysokých Tatier (slovake). Dajama. Alirita 2015-11-19.
  13. Z. kaj W. H. Paryscy. Spór o Morskie Oko (pole). Wielka Encyklopedia Tatrzańska. Alirita 2015-11-19.
  14. Martin Lacko. (2008) Slovenská republika (slovake). Perfekt & Ústav pamäti národa. ISBN 978-80-8046-408-0.
  15. Turisma mapo (slovake). Alirita 2015-11-19.
  16. Rules for visitors (angle). Tatra nacia parko. Alirita 2015-11-19.
  17. Chata pod Rysmi (slovake). Alirita 2015-11-19.
  18. Chata pod Rysmi o rok v novom šate (slovake) (2010-12-13). Alirita 2015-11-19.
  19. Tatranskí nosiči (slovake) (2009-10-15). Alirita 2015-11-19.
  20. Národná prírodná rezervácia Bielovodská dolina (slovake). Štátny zoznam osobitne chránených častí prírody SR. Alirita 2015-11-19.
  21. Národná prírodná rezervácia Mengusovská dolina (slovake). Štátny zoznam osobitne chránených častí prírody SR. Alirita 2015-11-19.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.