Okcidentaj Tatroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Hraničný hrebeň Západných Tatier
Ostrý Roháč

Okcidentaj Tatroj (slovake Západné Tatry) estas geomorfologia parto de Tatroj en okcidenta parto de geomorfologia montara sistemo. Oriente estas geomorfologia parto Orientaj Tatroj, sude - limo kun Podtatranská kotlina, okcidente kun montĉeno  Chočské vrchy kaj nordokcidente kun geomorfologia parto Podtatranská brázda.

Geomorfologio[redakti | redakti fonton]

Okcidentaj Tatroj konsistas de 5 geomorfologiaj partoj:

Tiu ĉi divido ne estas preciza ĉar ne estas kalkulita pola parto.

Limo inter Okcidentaj Tatroj kaj Altaj Tatroj iras laŭ valo Kôprová dolina, de tie tra Zadná Tichá ĝis Ľaliové sedlo. Centra parto (Roháče kaj norda parto de Liptovské Tatry) havas tipan altmontan reliefon. Ĉefa montĉeno iras laŭ linio BabkySivý vrchBrestováBaníkovPlačlivéVolovecHrubý vrchBystráPoľská TomanováTemniakKasprov vrch kaj poste sekvas montĉeno de Altaj Tatroj. De ĉefa montĉeno iras suden aliaj montĉenetoj, de Baníkova monta masivo Kozie, de Plačlivé monta masivo Baranca, de pinto Hrubý monta masivo Jakubinej, de Bystrá montaj masivoj Nižnej Bystrej kaj Kotlovej k.a.

Pintoj kaj seloj[redakti | redakti fonton]

La plej altaj pintoj de Okcidentaj Tatroj estas:

Pintoj apartigitaj de selo:

  • Pálenica (1 570 m.) vasta selo fine de valo Bobrovecka dolina
  • Parichvost (1 870 m.), malvasta selo inter Brestová kaj Salatín
  • Baníkovské sedlo (2 045 m.), alta selo inter Baníkov kaj Pachoľa
  • Smutné sedlo (1 965 m.), rekonebla selo en la ĉefa montĉeno
  • Žiarske sedlo (1 917,1 m.), vasta selo inter Plačlivé kaj Smrek
  • Jamnícke sedlo (1 908 m.), vasta selo de Jamnícka dolina
  • Račkovo sedlo (1 958 m.), vasta selo inter Končistá kaj Klin
  • Gáborovo sedlo (1 890 m.), vasta selo inter de Gáborova dolina
  • Bystré sedlo (1 960 m.), selo en la ĉefa montĉeno sub Bystrá
  • Pyšné sedlo (1 791,6 m.), vasta selo inter de Kamenistá dolina
  • Tomanovské sedlo (1 685,9 m.), turisme neatingebla selo
  • Ľaliové sedlo (1 951,8 m.), selo en la ĉefa montĉeno Červené vrchy

Valoj[redakti | redakti fonton]

Valoj iras de la ĉefa montĉeno prevažne nordsuden. La plej longaj valoj al suda direkto:

  • Jalovecká dolina, plej okcidenta turisme atingebla valo sub montaro Sivy vrch
  • Bobrovecká dolina, norda branĉo de Jalovecká dolina
  • Žiarska dolina
  • Jamnícka dolina
  • Račkova dolina
  • Úzka dolina (aperis pro kunigo de Jamnícká kaj Račková dolina)
  • Bystrá dolina
  • Kamenistá dolina
  • Tichá dolina 
  • Kôprová dolina.

Valoj, kiuj iras de la ĉefa montĉeno al norda direkto:

  • Roháčska dolina, kaj malantaŭe: Spálená dolina, Smutná dolina kaj Látaná dolina.
  • Chocholovská dolina (pole Dolina Chochołowska), plej alta valo norde de Okcidentaj Tatroj
  • Koscieliská dolina (pole Dolina Kościeliska)
  • Dolina Malej Lúky (pole Dolina Małej Łąki)
  • Dolina Bystrej Vody (pole Dolina Bystrej)
  • Gąsienicová Dolina (pole Dolina Gąsienicowa), vedie ňou hranica Západných a Vysokých Tatier.

Kelkaj pli malgrandaj valoj, kiuj ne apartenas al la ĉefa montĉeno, troviĝas sur nordaj deklivoj de Osobitá, Kominiarské Vrch kaj Giewont:

  • Bobrovecká dolina
  • Juráňova dolina
  • Lejová dolina
  • Strążyska dolina
  • Białego dolina

Poste du valoj direkte al oriento-okcidento kreas limon kun Podtatranská brázda:

  • Tichá dolina
  • Blatná dolina.

Turismo[redakti | redakti fonton]

En la montara sistemo ekzistas kvar turismaj centroj. Norde: Zverovka, Brestová kaj apude Ťatliakova chata, Sude nur: Žiarska chata. Ceteraj nur apude de montaro: Oravice, Zuberec, Bobrovecká vápenica, Žiar, Konská, Jakubovany-Studená dolina, Pribylina, Podbanské.

Panoramo[redakti | redakti fonton]

Okcidentaj Tatroj
Zapadne Tatry.png
Okcidentaj Tatroj